Malsanulejo Rókus
Malsanulejo Rókus | |||
---|---|---|---|
publika malsanulejo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Józsefváros | ||
Situanta sur | Gyulai Pál Street, Budapest | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 29′ 44″ N, 19° 4′ 3″ O (mapo)47.49554419.0675Koordinatoj: 47° 29′ 44″ N, 19° 4′ 3″ O (mapo) | ||
| |||
Malsanulejo (Szent) Rókus [rOkuŝ] aŭ Sankta Roĥo apartenas al la plej malnovaj hospitaloj en Hungario. Ĝi situas (parte) laŭ Placo Blaha Lujza.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi hospitalo konstruiĝis apud Kapelo Sankta Roĥo (Budapeŝto) inter 1795-1798. Pro la infektoj oni trovis lokon por la malsanulejo for de la urbomuroj, nun tiu loko estas trafika centro de la urbo. La surskribo super la iama enirejo ankaŭ nun estas legebla latine: Pestanum Calamitosorum Domicilium (=Burĝa hospitalo de Pest). La malsanulejo estis duetaĝa kun 237 litoj, krome akceptis ankaŭ hejmon por malriĉuloj aŭ senhejmuloj. Komence 20 homoj laboris en la konstruaĵo.
En 1838 la granda inundo de la Danubo atingis eĉ la malsanulejon. En 1847 kirurgo Ferenc Flór uzis unuafoje en Hungario kloroformon. En 1851 Ignaz Semmelweis transprenis la akuŝadon, samtempe li ordonis higienon. Inter 1860–1862 la malsanulejo pligrandiĝis, jam estis tie 678 litoj. En 1898 tie ekfunkciis la unua Rentgeno de Eŭropo. Dum la revolucio en 1956 la hospitalo kuracis multe da vundigitojn. Dum la socialismo la malsanulejo moderniĝis, sed el la nomo "szent" estis forigita, nur Rókus restis.
En la malsanulejo laboris kremo de hungaraj kuracistoj.
Elektitaj kuracistoj de la malsanulejo
[redakti | redakti fonton]- József Pólya, 1831-1842 - spertulo pri ĥolero
- ĉefkirurgo Sebestény Endre Kovács, 1849
- ĉefkuracisto Ignaz Semmelweis, 1850
- Sándor Lumniczer, 1855
- ĉefkuracisto Ignác Hirschler, 1859
- István Báthory (kuracisto), 1859
- ĉefkuracisto Frigyes Korányi, 1865
- Károly Tormay, hospitalestro (1867-1871)
- Endre Hőgyes kaj Károly Kétly, 1871
- Tivadar Bakody, 1874-
- la unua haŭtkuracisto en Hungario Ernő Schwimmer
- ĉefkuracisto Károly Laufenauer, 1881
- ĉefkuracisto Géza Antal, 1888
- ĉefkuracisto, kirurgo Jonathán Pál Haberern 1888-1927
- ĉefkuracisto Zsigmond Gerlóczy, 1890
- kuracisto Béla Török, 1897
- kuracisto Pál Szily, 1905
- kirurgo Manó Herczel, 1905
- kuracisto József Szinnyei, 1908
- ĉefkuracisto István Tóth, 1910
- ĉefkuracisto Ferenc Poór, 1910
- ĉefkuracisto István Tóth (kuracisto), 1910
- ĉefkuracisto Géza Krepuska, 1911
- ĉefkuracisto Géza Illyés, 1913
- ĉefkuracisto Elemér Scipiades, 1919
- ĉefkuracisto, kirurgo Hümér Hültl, 1919
- kuracisto István Lichteneckert, 1920-1929
- kirurgo László Scheitz, 1925
- ĉefkuracisto Vilmos Czunft, 1931
- radiologo Zoltán Zsebők, 1934-1939
- ĉefkuracisto Endre Kubányi, 1938-1970
- kuracisto Imre Haynal, 1940
- ĉefkuracisto Ödön Zalka, 1945
- kuracistino Zsuzsa Hollán, 1945-1950
- ĉefkuracisto Ákos Kovács (kuracisto), 1952-1973
- ĉefkuracisto Márk Molnár, 1988-
- ĉefkuracisto István Kausz, 1993-
Aliaj
[redakti | redakti fonton]Dum jardekoj estis apotekisto de la Malsanulejo Rókus János Molnár (apotekisto).