Manuĉeĥr Mottaki
Manuĉeĥr Mottaki (perse منوچهر متکی; n. la 12-an de majo 1953) estis ministro pri eksteraj rilatoj de Irano (2005—2010), nomumita de prezidanto Mahmud Ahmadineĵad. Dum la prezidanta balotado en 2005 li subtenis Ali Lariĝani.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Manuĉeĥr Mottaki naskiĝis la 12-an de majo 1953 en Bandar-e Gaz, Golestano[1] kaj finis tie mezlernejon. Li militservis kaj tiam partoprenis realigon de la nacia kleriga programo. Li iris al provinco Ĥorasano kaj establis tie lernejon en malriĉa vilaĝo apud Maŝhado kaj instruis tie.
Post fini militservon li kiel multaj irananoj tiutempe vojaĝis al Barato por daŭrigi siajn studojn kaj akiri novajn vivspertojn.[2] En 1977 li finis Bengaluran universitaton kiel bakalaŭro.[1] Poste li finis Teheranan universitaton, ricevinte diplomon de bakalaŭro pri internaciaj rilatoj.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Post la Irana revolucio Manuĉeĥr Mottaki estis elektita en la unua parlamento kaj tie li estis elektita de aliaj parlamentanoj la estro de la Komitato pri ekstera apolitiko kaj nacia sekureco pro siaj politikaj kaj diplomataj talentoj. Tiutempe li starigis fortajn rilatojn kun la ministerio pri eksteraj aferoj. En 1984 Mottaki iĝis ĉefo de la 7-a politika buroo de la ministerio, en 1985 li estis nomumita la irana ambasadoro en Turkio, ĝenerala sekretario de la ministerio pri orienteŭropaj aferoj (1989), vic-ministro (de eksteraj aferoj) pri internaciaj rilatoj (1989), vic-ministro (de eksteraj aferoj) pri juraj, konsulaj kaj parlamentaj aferoj (1992). Li servis ankaŭ kiel irana ambasadoro en Japanio (1994), konsultanto de la ministro pri eksteraj aferoj (1999), vic-estro pri kulturo kaj la Islama komunika organizaĵo (2001), estro de la komitato pri eksteraj rilatoj de la 7-a parlamenta komisiono pri nacia sekureco kaj ekstera politiko. Entute li laboris en la ministerio pri eksteraj aferoj 24 jarojn en diversaj postenoj.[3]
La 24-an de aŭgusto 2005 Mottaki estis nomumita la ministerio pri eksteraj rilatoj, ricevinte 220 subtenajn voĉojn en la parlamento.[4] En la sekva registaro, formita de Mahmud Ahmadineĵad en 2009, li ricevis la saman postenon.[5][6] La 13-an de decembro 2012 li estis eksigita, laŭdire sekve de lukto ene de la konservativaj rondoj.[7] Mottaki diris: «Eksigi ministron dum lia servado estas kontraŭislame, nediplomate kaj ofende».[8]
Irana Ŝtata Televido raportis, ke Ali Akbar Salehi portempe anstataŭos lin. Usona ministro pri eksteraj rilatoj Hillary Clinton deklaris, ke usonaj rilatoj kun Irano ne dependas de iu individuo.[9]
Politikaj vidpunktoj
[redakti | redakti fonton]Rilate malakordojn pri la irana nuklea programo Mottaki diris, ke transdoni la aferon al la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj estas malutila afero.[10] Li alvokis al intertraktado kaj asertis, ke Irano celas ne kreadon de la nuklea armilaro, sed la samajn rajtojn kiel aliaj subskribintoj de la Traktato pri nedisvastigo de la nukleaj armiloj.[10]
Mottaki kritikis skandalon pri eldiroj de Mahmud Ahmadineĵad pri Israelo, deklarinte ke li estis «miskomprenita».[10] Samtempe li nomis la israelan registaron «cionisma reĝimo» kaj diris rilate la rilatojn de Irano kun tiu ŝtato, ke Irano «alfrontis la frenezan popolon gvidatan de frenezaj homoj».[11]
En julio 2010 en raporto de la Internacia renkontiĝo de ministroj pri eksteraj aferoj en Kabulo, «usona, eŭropa kaj aliaj alilandaj gvidantoj [12] [inkluzive de]... Mottaki... kaj la pakistanan ministron pri eksteraj aferoj Shah Mehmood Qureshi [kaj] Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon renkontiĝis... por konfirmi denove ilian subtenon de Afganio dum ili interkonsentis tute transdoni respondecon pri sekureco kaj buĝeto al la afgana registaro en 2014». Sed Mottaki uzis tiun ĉi kazon por deklari publike, ke «ĉeesto kaj kresko de alilandaj militfortoj estas unu el la faktoroj de malsekureco, perforto kaj malkontento en la socio».[13] Krome li akuzis Usonon, Pakistanon kaj iliajn aliancanojn pri uzado de Afganio por subteni terorismajn atakojn ene de Irano, inkluzive la lastsemajnajn eksplodojn en Zahedano. Akrecon de siaj vortoj li poste pravigis je granda ŝarĝo, kiun kuŝigis sur ŝultrojn de la irana popolo tri milionoj da afganaj rifuĝintoj, kiuj forkuris de la milito en sia lando.[14]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Resignation and Rumor; Mottaki in the Last Iranian Year (angle). IRD Diplomacy (2010-08-18). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ Mottaki's interview in popular Iranian TV show Sandaliye Dagh
- ↑ Biography of Mottaki, nominee for post of foreign minister (angle). IRNA (2005-08-14). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ Iran: 17 proposed ministers receive votes of confidence, 4 rejected (angle). Payvand Iran News (2005-08-25). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ . Background brief: Ahmadinejad’s cabinet (angle). National Democratic Institute (2009-09-01). Arkivita el la originalo je 2013-07-08. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ . Ahmadinejad Submits a Cabinet of Acolytes (angle). The New York Times (2009-08-19). Arkivita el la originalo je 2018-09-30. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ Thank you and goodbye (angle). The Economist (2010-12-16). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ Sacked Iran foreign minister criticises 'un-Islamic' dismissal (angle). The Telegraph (2010-12-19). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ . Clinton Says U.S. Committed to Diplomacy With Iran (angle). Bloomberg News (2010-12-13). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ 10,0 10,1 10,2 Manouchehr Mottaki quotes (angle). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ Iranian Foreign Minister Manouchehr Mottaki: We Are Facing a Mad People Ruled by Madmen (angle). Clip No. 2387. The Middle East Media Research Institute (2010-02-08). Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ Iran's Active Role in Kabul Meetings (angle). IRIB — English Radio (2010-07-20). Arkivita el la originalo je 2014-12-14. Alirita 2014-12-14 .
- ↑ Richard A. Oppel, Mark Landler (2010-07-20) Leaders Renew Vows of Support for Afghanistan (angle). The New York Times. Arkivita el la originalo je 2014-12-14. Alirita 2014-12-14 ..
- ↑ . Iran Accuses U.S, Pakistan of Supporting Terrorism (angle). The Wall Street Journal (2010-07-21). Arkivita el la originalo je 2014-12-14. Alirita 2014-12-14 ..