Manuel Halvelik
Aspekto
Manuel Halvelik (Kamiel Vanhulle) | |
---|---|
Astronomo, lingvisto kaj verkisto [1] | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Kamiel Vanhulle |
Naskiĝo | 1925 |
Morto | 2016 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | belgo (flandro) |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto astronomo |
Manuel HALVELIK (naskiĝis la 14-an de aprilo 1925, mortis la 29-an de junio 2016 en Antverpeno), pseŭdonomo de Kamiel Vanhulle, estis flandra astronomo, lingvisto kaj verkisto. Li estis multjara dungito de Grafika Centro Antverpeno, de Flandra Esperanto-Ligo kaj kunlaboranto de la magazino Monato.
Li interalie ellaboris tri fikciajn variantojn de moderna Esperanto, Sociolekta Triopo: dialekteskan (Popido), krimulslangan (Gavaro) kaj arkaikeskan (Arcaicam Esperantom).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Astronomio, kosmologio
[redakti | redakti fonton]- Pri gravito kaj tempo en rilato kun tempovojaĝado kaj la NIFO‑fenomeno (1967)
- Kŭazaroj... ĉu estiĝantaj sunsistemoj? (1968)
- Strukturo kaj evoluo de astronomiaj objektoj laŭ plasmofizikaj principoj (1978)
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- Normlingva Esperanto (Scienca Revuo kajero 67-68, 1966)
- Universala skribo (1966)
- Normigo de helenlatinaj terminoj en Esperanto. Projekto (1984)
- Lingvonormiga reformo de Esperanto. Projekto (1987)
- Nova Nomsistemo por Lingviko, kun enkonduko pri Kontrasta Triaksismo - 250 paĝoj (1992)
- La internacia terminologia ŝlosilo por sciencoj kaj teknikoj (1993)
- La Sociolekta Triopo:
- Arĥaika Esperanto – Arcaicam Esperantom (1969)
- Popido: popola idiomo, la verda dialekto (1973)
- Gavaro, la verda slango (2006)
Nacilingvaj
[redakti | redakti fonton]- nederlande Spelling 2000 (ortografioreformo por la nederlanda) (1980)
- nederlande Handboek van het Sint-Truidens dialekt (1983)
- france Quelle clé pour la Terminologie internationale (1994)
- angle Halvelik, Manuel 1996 : The trimeral system in biological nomenclature. A revolutionary new approach. Kariljono Publications, Wilrijk, Belgujo, 74 p., D/1996/7741/1 ISBN 90-75859-01-5
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Manuel Halvelik en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Foto : Manuel Halvelik en 1975 dum prelego por la antverpena Esperanto-grupo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Declerck Christian 2016 : Mortis Kamilo Vanhulle. Sepulta ceremonio okazis je mardo, la 5-a de Julio 2016, Horizon-Taal, Jaargang 48, Nummer 280, juli-augustus 2016, paĝo 11.