Saltu al enhavo

Manuel Ruiz Zorrilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Ruiz Zorrilla
Persona informo
Manuel Ruiz Zorrilla
Naskiĝo 22-an de marto 1833 (1833-03-22)
en Burgo de Osma
Morto 13-an de junio 1895 (1895-06-13) (62-jaraĝa)
en Burgoso
Tombo Burgoso Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido
Universitato de Valadolido Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Progressive Party (en) Traduki
Radical Democratic Party (en) Traduki
Partio Respublika Progresisma Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Manuel Ruiz Zorrilla
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel RUIZ ZORRILLA​ (El Burgo de Osma, 22 de marzo de 1833-Burgos, 13 de junio de 1895) estis hispana deputito, kaj politikisto, kiu ludis gravan rolon kiel Ministro pri Justico en la Demokratia Jarseso. Krome li estis ankaŭ grava framasono. En 1873 kaj 1874 li partianis al la tendaro de respublikismo, tiukadre je la Burbona restaŭrado en Hispanio ekziliĝis, kaj el ekzilo partoprenis en malsukcesaj respublikismaj insurekcioj.

Li gradiĝis pri juro en la Universitato de Madrido. Li estis deputito en 1858 kaj iom poste li partianis en la liberala tendaro kiam socialismaj tendencoj hegemoniis en la demokrata flanko de Francisco Pi y Margall. Tiukadre li kunlaboris kun li ĵurnalo La Iberia kontraŭ la demokrata La Discusión. Li estis en parlamenta grupo kun Salustiano de Olózaga, Pascual Madoz, Pedro Calvo Asensio kaj Práxedes Mateo Sagasta, kun kiu li amikiĝis. ​En 1866 li devis ekziliĝi, sed post la sukceso de la Revolucio de 1868, la generalo Serrano, kiu prezidis la provizoran registaron, nomumis lin Ministro pri Transporto (Progreso). Tiukadre li proklamis la edukliberon.

La Ministraro de Hispanio kunside en 1869. Laureano Figuerola, Sagasta, Ruiz Zorrilla, Prim, Serrano, Topete, Adelardo López de Ayala, Antonio Romero Ortiz kaj Lorenzana (foto de J. Laurent).

En 1869 li iĝis Ministro pri Justico kaj prezidanto de la parlamento; en tiu posteno li ricevis la ĵuron de la nova reĝo Amadeo de Savojo post malsukcesaj klopodoj igi reĝo Ferdinandon de Koburgo, patro de la reĝo de Portugalio Ludoviko la 1-a kio estus rezultinta en la Iberia Unio, kiun li mem apogis, same kiel aliaj liberalaj progresistoj. La regado de Amadeo de Savojo startis inter enorma tumulto kaj partikulara rivaleco inter iamaj amikoj Sagasta kaj Ruiz Zorrilla, kiuj estris respektive la tendencojn konstitucian kaj radikalan. Tiukadre li estis por mallonga tempo ĉefministro, sed je la abdiko de Amadeo li retiriĝis el politiko.

Li revenis al la politiko de la Unua Hispana Respubliko en la dua duono de 1874, sed je la Burbona restaŭrado en Hispanio li ekziliĝis en 1875, radikaliĝis en respublikismaj sintenoj, kaj el ekzilo partoprenis en malsukcesaj respublikismaj insurekcioj, ĉefe inter respublikemaj militistoj. Tiukadre li rompis disde Nicolás Salmerón, kiu defendis partoprenon de respublikanoj en la monarkiaj institucioj. Li ekverkis pri politiko kaj post malsukceso de insurekcio en 1884 li devis translokiĝi el Parizo al Londono.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • HIGUERAS CASTAÑEDA, Eduardo (2016). Con los Borbones, jamás: biografía de Manuel Ruiz Zorrilla. Madrid: Marcial Pons. ISBN 9788415963844.
  • Canal, Jordi (2000). «Manuel Ruiz Zorrilla (1833-1895). De hombre de Estado a conspirador compulsivo». En Isabel Burdiel kaj Manuel Pérez Ledesma, eld. Liberales, agitadores y conspiradores. Biografías heterodoxas del siglo XIX. Madrid: Espasa-Calpe. ISBN 84-239-6048-X.
  • HIGUERAS CASTAÑEDA, Eduardo (2016). "Asociaciones secretas y republicanismo militar en la Restauración (18751890): entre la protesta profesional y la reivindicación política", Espacio, Tiempo y Forma. Serie V, Historia contemporánea, ISSN 1130-0124, n.º 28.
  • HIGUERAS CASTAÑEDA, Eduardo (2015). "Ruiz Zorrilla y la cultura radical republicana bajo la Restauración (1875-1895). en PÉREZ GARZÓN, Juan Sisinio (kunord.). Experiencias republicanas en la historia de España. Madrid, La Catarata. 978-84-9097-5, págs. 108-158
  • Ferrer Benimeli, José A. (kunordiganto), eld. (1990). Masonería, revolución y reacción. IV Symposium Internacional de Historia de la Masonería Española. Instituto de Cultura Juan Gil-Albert. ISBN 84-404-7606-X.
  • Maestro Castañeda, Juan Carlos (2000). «Documentación inédita sobre el capitán don Gabriel Baldrich en el Archivo Histórico Provincial de Burgos» (pdf). En Morales Padrón, Francisco (kunordiganto), eld. XIII Coloquio de Historia Canario-Americana ; VIII Congreso Internacional de Historia de América (AEA). pp. 212-224. ISBN 84-8103-242-5. Arkivita el la originalo la 7an de novembro 2014.