Martigny (distrikto)
Distrikto Martigny | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Valezo | |
Kantono | Valezo |
Ĉefloko | Martigny |
Geografia situo | CH1903: 571234 / 105457 (mapo)46.17.0666666666667Koordinatoj: 46° 6′ N, 7° 4′ O; CH1903: 571234 / 105457 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 42257 (2012-12-31) |
Areo | 263,5 km² |
Loĝantardenseco | 160,4 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2307 |
La Distrikto Martigny (en la franca lingvo District de Martigny; en la germana lingvo Bezirk Martinach) estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 42257 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Martigny.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Distrikto Martigny situas en la mezo de Suba Valezo ĉe la turniĝo de la rivero Rodano. En Martigny disbranĉiĝas la du gravaj alpaj vojoj al de Laŭzano al Granda Sankt-Bernardo kaj de Laŭzano al Sempiono-Pasejo.
Komunumoj de la distrikto Martigny
[redakti | redakti fonton]La distrikto Martigny konsistas (stato en 2011) el 23 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Martigny estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bovernier | 841 | 12.9 | 6131 | |
Charrat | 1532 | 7.6 | 6132 | |
Fully | 7853 | 37.8 | 6133 | |
Isérables | 883 | 15.3 | 6134 | |
Leytron | 2758 | 26.9 | 6135 | |
Martigny | 16345 | 24.9 | 6136 | |
Martigny-Combe | 2240 | 37.7 | 6137 | |
Riddes | 2732 | 23.9 | 6137 | |
Saillon | 2236 | 13.7 | 6140 | |
Saxon | 4698 | 23.2 | 6141 | |
Trient | 148 | 39.6 | 6142 | |
Totale | 11 | 42257 | 263,5 | 2307 |
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 13-a jarcento Martigny apartenis al la episkopo de Siono, kies subvokto administris la subvoktejon, kiu situis inter la teritorioj de la Abatejo Sankt-Maŭrico kaj la Grafolando Savojo. Pro suferado sub la regionaj konfliktoj kaj la malpovo de la episkopo protekti la civitanojn de Martigny, ili en la jaro 1351 metis sin sub la protekto de la Grafoj de Savojo. Kiam la Suba Valezo en la jaro 1475 estis konkerita de la Valezaj Dekonoj, Martigny denove fariĝis havaĵo de la episkopo. Post la Helveta Revolucio de 1798 la episkopa subvoktejo fariĝis distrikto de la Helveta Respubliko kaj en 1802 dekono de la Valeza Respubliko.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Martigny – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|