Marto de 2006
Aspekto
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2006 tagoj |
Merkredo, 28-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- Voĉdonado por la israela Parlamento (Kneset). Venkas, sed ne atingas plimulton, la nova partio Kadima, fondita de ĝisnuna ĉefministro Ariel Ŝaron.
Lundo, 27-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- Forpasas la pola verkisto de sciencfikcio Stanisław Lem
Merkredo, 22-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- La vaska terorista organizaĵo ETA anoncas permanentan ĉeson de la armita lukto por la sendependeco de Eŭskio.
Dimanĉo, 19-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- Prezidentaj balotoj en Belorusio. Venkas Aleksandro Lukaŝenko, prezidento de 1994, sed la opozicio protestas kaj akuzas la reĝimon je fraŭdo.
Ĵaŭdo, 16-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- Square Enix ekvendis komputilan rolludon Final Fantasy XII.
Sabato, 11-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- 2-a datreveno de la terorismaj atencoj en Madrido, fare de radikalaj islamistoj. Diversaj kunmemoroj estis organizitaj en tuta Hispanio.
- Forpasas en prizono en Hago la eksa jugoslava prezidento Slobodan Miloŝeviĉ.
- Michelle Bachelet fariĝas oficiale nova prezidento de Ĉilio.
Vendredo, 10-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- Parolimpikaj ludoj komenciĝis en Torino en Italio.
Ĵaŭdo, 9-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- Aníbal Cavaco Silva sukcedas socialiston Jorge Sampaio kiel prezidento de Portugalio.
Lundo, 6-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- 6-a de marto ĝis 15-a de marto : Jean-Marie Guéhenno, UN-a asistanta ĝenerala sekretario pri la operacioj de subteno de paco, vizitas kvinfoje Kongon por vidi loke kion oni devas fari pri la proksima baloto je la 18-an de junio.
- Butano-Barato: la ambasadoro de Butano en Barato anoncis ke studioj pri konstruebleco de nova fervojo inter Butano kaj Barato ekis. Post la elekto de unu el la kvar eblaj itineroj, konstruoj devus eki en 2007.
- Ĉinio: Oficialuloj anoncis la ekon de konstruo de nova Maglevo-fervojo inter Ŝanhajo kaj Hangzhou por la fino de la jaro 2006. Tiu fervojo devus esti malfermota por la Internacia ekspozicio de 2010 en Ŝanhajo..
- Suda-Dakota gubernatoro Mike Rounds subskribas leĝprojekton en leĝaro kiun devus malpermesi plejparton da abortojn en la ŝtato.
- Pollando konfirmis unuan disvastiĝon de H5N1, la birdogripa viruso.
Merkredo, 1-a de marto 2006
[redakti | redakti fonton]- La miliona artikolo ĉe la angla vikipedio Jordanhill railway station aperis. Ĝi estas grava simbolo, ne nur por la angla vikipedio, kiu estas la ĉefa vikipedia lingvo, sed por la tuta enciklopedio.
|