Matanzas (urbo)
Matanzas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Matanzas
| |||||
urbo municipo de Kubo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Provinco | Matanzas | ||||
Komunumo | Matanzas | ||||
Fondita | 1693 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 40100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 144 447 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 478 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 3′ N, 81° 35′ U (mapo)23.051111111111-81.575277777778Koordinatoj: 23° 3′ N, 81° 35′ U (mapo) | ||||
Alto | 3 m | ||||
Areo | 317 km² (31 700 ha) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Matanzas [+] | |||||
San Carlos kaj San Severino de Matanzas estas urbo de Kubo, fondita en oktobro 1693 en privilegiita loko de la norda geografio de la regiono inter la enfluejo de la riveroj Yumurí, San Juan kaj Canimar. La urbo Matanzas kongruas kun la samnoma komunumo kaj estas la ĉefurbo de la samnoma provinco. La loĝantaro de Matanzas estas proksimume 144447 homojn laŭ la censo en 2004.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La industria kaj universitata urbo Matanzas situas sur alteco de 3 m s.m. ĉe la norda flanko de la ĉefinsulo de Kubo, ĉe la bordo de la Atlantika Oceano apud vasta golfo, kiu nomiĝas laŭ la urbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Matanzas estas grava havenurbo de Kubo, kie situas grava naftorafinejo kaj unu el la plej gravaj elektrocentraloj de la respubliko. Ĉirkaŭ Matanzas situas ankaŭ diversaj naftokampoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Matanzas pasas la aŭtovojo Via Blanca de Havano al Holguín, de kiu en Matanzas deflankiĝas la ĉefvojo al Santa Clara. Tra la urbo pasas la fervojlinio de Havano al Guantánamo. Rekte oriente de la urbo situas la internacia flughaveno Juan Gualberto Gómez de Varadero.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo Matanzas estis fondita de la hispanoj en la jaro 1693. La nomo Matanzas signifas buĉado. La nomo estis supozeble aludo al la buĉejo, ĉar en Matanzas situis siatempe la sola haveno, tra kiu estis eksportitaj bovoj. Matanzas fariĝis la grava haveno kaj komercloko por sklavoj, tabako, kafo kaj sukerkano.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- José White Lafitte, violonisto kaj komponisto
- Ramón Quián, kantisto kaj muzikisto de son cubano
- Blas Hernández, militisto kaj revoluciulo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Matanzas (urbo) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
-
Ĝiranta ponto
-
Suda turo de la katedralo
-
Strato de Matanzas
-
Afiŝo ĉe Via Blanca, venante de Varadero
-
Ponto en la urbocentro
-
Stacidomo de Matanzas