Saltu al enhavo

Megalopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita bildo de la metropola areo de Novjorko.
Satelita bildo de Tokio.

La termino megalopolo (de la greka Μεγάλη (Megáli) -granda- πόλις (pólis) -urbo-) aŭ megaregiono estas tipe difinita kiel ĉeno de proksimume apudaj metropolaj regionoj. La esprimo estis uzita fare de Patrick Geddes en sia libro de 1915 Cities in Evolution,[1] de Oswald Spengler en sia libro de 1918 The Decline of the West (La Malkresko de la Okcidento), kaj de Lewis Mumford en sia libro de 1938 The Culture of Cities (La Kulturo de Urboj), kiu priskribis ĝin kiel la unuan fazon en urba troevoluo kaj socia malkresko. Poste, ĝi estis uzita fare de Jean Gottmann en 1954, por priskribi la ĉenon de metropolitaj areoj laŭ la nordorienta marbordo de Usono etendanta de Bostono, Masaĉuseco, tra Novjorko, Filadelfio, Baltimoro, kaj fine en Vaŝingtono kaj norda Virginio (la Nordorienta megalopolo, Bostona-Vaŝingtona koridoro aŭ tute mallonge "BosVaŝ").

Megalopolo estas okcidenta deformado de la greka vorto kiu venis de la greka: μέγας - granda kaj: πόλις - grandurbo tial laŭlitere granda grandurbo. Krome en la greka πόλις estas virineca, la ĝusta esprimo estus "megalopolo". La metrika prefikso mega- reprezentas la nombron da miliono (1,000,000) en la metra sistemo.

Megalopolo, ankaŭ konata kiel megaregiono, estas agregaciita reto de grandurboj. Gottmann difinis ĝian loĝantaron kiel 25 milionojn.[2] Doxiadis difinis malgrandan megalopolon kiel simila areto kun loĝantaro de proksimume 10 milionoj.[3][4][5] America 2050,[6] nome programo de la Regionplana Unuiĝo, listigas 11 megaregionojn en Usono kaj Kanado.[3] Laŭlitere, megalopolo en la greka signifas grandurbon de troiga grandeco kie la prefikso megalo- reprezentas kvanton de troiga grandeco.[7] Megapolaj areoj estis esploritaj en raporto de julio 2005 fare de Robert E. Lang kaj Dawn Dhavale de la Metropolita Instituto ĉe Virginia Teĉ.[8] Pli posta artikolo de Lang kaj Nelson en 2007 uzas 20 megapolajn areojn grupigitajn en 10 megaregionojn.[9] La koncepto estas bazita sur la origina Megalopola modelo.[5]. En okcidenta Eŭropo, oni parolis pri Plaro[10]

Modernaj interligitaj surgrundaj transportokoridoroj, kiaj ekzemple fervojo kaj aŭtovojo, ofte helpas en la evoluo de megalopoloj. Utiligi tiujn trairejojn por vojaĝi ĉie en la megalopolo estas neformale nomita megalopado. Tiu esprimo estis elpensita fare de Davide Gadren kaj Stefan Berteau.[11]

Megalopoloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Geddes, Patrick (1915). Cities in Evolution. London: Williams & Norgate.
  2. Gottmann, Jean (1989). Since Megalopolis. The Urban Writings of Jean Gottmann. Baltimore and London: The Johns Hopkins University Press. p. 163.
  3. 3,0 3,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-05-16. Alirita 2014-04-20 .
  4. http://www.bnet.com/2403-13070_23-192951.html
  5. 5,0 5,1 Cities: Capital for the New Megalopolis Arkivigite je 2013-08-27 per la retarkivo Wayback Machine.Time magazine, 4a de Novembro, 1966. Konsultita la 19an de Julio, 2010.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2014-04-20 .
  7. Difino de la prefikso megalo-. The American Heritage® Dictionary of the English Language, Kvara Eldono ©2000 de Houghton Mifflin Company. Ĝisdatigita en 2009. Publikigita de Houghton Mifflin Company.
  8. http://www.mi.vt.edu/uploads/megacensusreport.pdf Arkivigite je 2009-03-27 per la retarkivo Wayback Machine "Beyond Megalopolis" de Metropolitan Institute at Virginia Tech
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-24. Alirita 2014-04-20 .
  10. https://www.monato.be/2011/010326.php Plaro aŭ la flava terpomo
  11. Tremble, Sam (30an de Majo, 2007). "Fumbling Toward Portland". Arkivigite je 2009-07-07 per la retarkivo Wayback Machine Philadelphia City Paper.