Meisterschwanden
Meisterschwanden | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Argovio | ||||
Distrikto | Lencburgo | ||||
Koordinatoj | 47° 17′ 47″ N 8° 13′ 49″ O / 47.29639 °N, 8.23028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 47″ N 8° 13′ 49″ O / 47.29639 °N, 8.23028 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 2470 | ||||
Areo | 6,86 km² | ||||
Alteco | 505 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 5616 | ||||
Komunumkodo | 4202 | ||||
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Meisterschwanden (prononcu: majstəŝvandn) estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2470 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Meisterschwanden situas sur teraso ĉe la okcidenta deklivo de la plej norda parto de la montoĉeno Lindenberg, ĉe la orienta bordo de la Lago de Hallwil. Al la komunumo Meisterschwanden apartenas ankaŭ la vilaĝo Tennwil, kiu estis integrita al la komunumo en la jaro 1900.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,86 km², de kiuj 0,80 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,02 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 565 m s.m. en la arbaro Fluerenwald, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 449 m s.m. ĉe la bordo de la Lago de Hallwil.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Meisterschwanden limas en nordo al Seengen, en oriento kaj sudo al Fahrwangen, aliflanke de la lago en sudokcidento al Beinwil ĉe la lago, en okcidento al Birrwil, kaj en nordokcidento al Boniswil.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Meisterschwanden estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Wohlen, kiu anstataŭis iaman fervojlinion, kaj per buslinio de Bettwil tra Meisterschwanden al Seon kaj Lencburgo.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo, kiu sekvas la orientan bordon de la Lago de Hallwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 15 kilometroj norde en Lencburgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Meisterschwanden datiĝas el la jaro 1173 kiel Meistersvanc.
En mezepoko en Meisterschwanden une regis la Grafoj de Lencburgo, ek de 1173 la Kiburgoj, kaj fine ek de 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis unue al la Senjoroj de Meisterschwanden kaj ek de 1361 al la Senjoroj de Hallwyl.
Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Meisterschwanden fariĝis parto de tribunala distrikto Seengen de la voktejo Lencburgo en la Berna Argovio. La hodiaŭa komunuma parto Tennwil dum la berna epoko apartenis al la tribunala distrikto Fahrwangen.
Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Meisterschwanden fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.
En la jaro 1900 estis integrita la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Tennwil al Meisterschwanden.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Meisterschwanden
- Meisterschwanden en la Historia Leksikono de Svislando
Distrikto Lencburgo | |
---|---|
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |