Saltu al enhavo

Mequinenza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mequinenza
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 272  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 0° 18′ O (mapo)41.3741666666670.30250000000001Koordinatoj: 41° 22′ N, 0° 18′ O (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 307,449798 km² (3 074 4.9 798 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mequinenza (Provinco Zaragozo)
Mequinenza (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Mequinenza
Mequinenza (Hispanio)
Mequinenza (Hispanio)
DEC
Situo de Mequinenza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mequinenza [+]
vdr

Mequinenza [mekiNENza] (Mequinensa en la kataluna) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio, en la Provinco Zaragozo, regiono Aragono, Hispanio. La regiono apartenas al la komarko Malsupra Cinca, situa sur la ekstrema oriento de la provinco, lime kun tiuj de Huesca kaj Lleida, en la kunfluejo de la riveroj Ebro, Cinca kaj Segre.

La municipo situas en la nomita Strio de Aragono, zono kie oni parolas la katalunan lingvon. Mequinenza situas inter la diglagoj de Mequinenza kaj Ribaroja. Tie estas loko por remado kaj kajakado-kanuado konsiderita unu el la plej taŭgaj el Eŭropo pro sia bonega alireblo, stabila akvo kaj siaj sportaj instalaĵoj je la bordoj de la diglago.

La Festoj de Sanktaj Blas kaj Águeda okazas en la monato de februaro, kun okazigo de konkurso de maskovestoj de metiista ellaboro deklarita Festo de Turisma Intereso de Aragono.

Toponimio

[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas de Miknasa, berbera tribo, kiu konstruis defendan setlejon en la kastelo de Mequinenza en la 8a jarcento. Ĝi estis latinliterumita kiel Miquinencia kaj aperas alimaniere en dokumentado ĝis la 19-a jarcento, alternante la formojn Mquinensa, Miquinença, Mequinença, Mequinensa aŭ Mequinenza.[1]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Elaera vidaĵo de Mequinenza.

La municipa teritorio de Mequinenza estas markata per du grandaj akvejoj: nome la Akvorezervejo de Mequinenza kaj la Akvorezervejo de Ribarroja, kiuj regulas la akvokvanton de la rivero Ebro, kiu ricevas akvon de la rivero Segre tuj post la alfluado de la rivero Cinca. La montara areo estas formata de la Sierra de los Rincones (398 m) kaj la Sierra de Mequinenza (447 m), ambaŭ sude de Ebro. Ĉe la loĝloko staras la pinto Montnegre (410 m) kaj ĉe la limo kun la Provinco Lleida estas la montaro Campells (350 m). La altitudo gamas inter 447 m (Alto de los Auts), en la montaro de Mequinenza, kaj 75 m borde de la rivero Ebro en la Akvorezervejo de Ribarroja.

La loĝloko mem estas 78 msm. Ĝi estas konektata kun Torrente de Cinca norde kaj Caspe sudokcidente.

Nordokcidente: Fraga (Huesca) Norde: Fraga (Huesca) kaj Torrente de Cinca (Huesca) Nordoriente: Granja de Escarpe (Lérida)
Okcidente: Caspe Oriente: Granja de Escarpe (Lérida) kaj Serós (Lérida)
Sudokcidente: Fabara Sude: Nonaspe y Fayón Sudoriente: Almatret (Lérida)

Antikva tempo

[redakti | redakti fonton]

Oni devas elstarigi la gravecon kiun iuj aŭtoroj donis al la situacio en ĉi tiu zono de la iberia urbo Oktogesa, kiu ludis gravan rolon en la disvolviĝo de la batalo de Ilerda. La ĉeesto de fragmentoj de ceramika “sigillata” ornamita en diversaj spacoj povas indiki romian okupadon. Julio Cezaro en sia verko "De Bello Civili” faras referencon al la loko Oktogesa kiun iuj historiistoj lokigas en Mequinenza.[1]

La loknomo Mequinenza devenas de la berbera tribo Banú Miknasa al kiu oni atribuas ties fondon inter la jaroj 714 kaj 719. Dum la rekonkero fare de kristanoj, Alfonso la 1-a de Aragono okupis ĝin en 1133 (kvankam la almoravidoj rekonkeris ĝin iom poste) kaj estis definitive konkerita de Ramón Berenguer la 4-a en 1149. Mequinenza pasis al la regadoj de la nobela familio Monkada, senjoroj de la baronlando Aitona.

Tipaj llaüts en la antikva Mequinenza.

Ne estos ĝis 1149 kiam Mequinenza pasos definitive al kristanaj manoj post la konkero fare de Ramón Berenguer la 4-a.[1] Iuj dokumentoj identigas, ke ĉi tiu fakto okazis la 24an de oktobro 1149. De tiam, la loĝloko (kaj probable la defendaj fortikaĵoj lokitaj kaj konstruitaj de la islamaj loĝantoj) apartenis al la reĝo. En 1153, okazis la donaco de unu kvinono de la teroj lokitaj sur la bordo de Ebro de Mequinenza ĝis Benifallet al Templanoj, sed estas probable ke la Kastelo, la vilaĝo, la ĉirkaŭaj teroj kaj la muelejoj de Mequinenza restis ankoraŭ sub la reĝa dependeco aŭ de Guillem Ramón de Moncada.

En 1410, post la morto sen idaro de Marteno la Homo kaj dum la kvereloj por sukcedo kiuj enfluis en la Devontigon de Kaspon, la partianoj de la grafo Jakobo de Urgel en la reĝlando de Aragono organizis sian propran parlamenton en la loĝloko, en opozicio al tiu de Alcañiz, estrita de la fideluloj al Fernando de Trastámara.[1] Ankaŭ diversaj militoj kiel la Kataluna Enlanda Milito (1462-1472), la Milito de Secesio (1640-1652) kaj la Milito de Sukcedo (1705-1714) detruis kaj la loĝlokon kaj la kastelon.

Moderna kaj Nuntempa Epokoj

[redakti | redakti fonton]
La kastelo.

Inter la 15a jarcento kaj 16a jarcentoj, okazis epoko de mizero kaj malsato kun pluraj ribeloj por la markita diferencigo kiu rezultis en la socia diskriminacio kontraŭ taglaboristoj kaj malriĉaj kamparanoj. Ĉi tiu ekonomia kaj socia situacio okazigis la aperon de banditismo. La elpelo de la baptitaj maŭroj (moriskoj) en 1610 implicis la eliron for de Mequinenza de ĉirkaŭ 265 personoj (78 viroj, 100 virinoj, 35 junuloj, 27 junulinoj kaj ĉirkaŭ 25 infanoj) kun destino al Nordafriko.[1] Ties konsekvenco estis ke la industrio kaj la agrikulturo suferis gravan regreson. Diversaj burĝonoj de pesto malpliigis la loĝantaron en 1648 kaj speciale inter 1651 kaj 1652 dokumentata kun speciala akreco en Caspe, kaj plago de akridoj falis sur la kampoj en 1687. En la jaro 1697 Frato Miguel de Salas skribis la libron Vivo de Sankta Agatoklia, virga kaj martiro, mastrino de Mequinenza.

Detalo de la defendaj fortikaĵoj de la kastelo de Mequinenza konstruitaj en la 18-a jarcento.

Denove sub la regado de la Burbonoj la strategia kastelo de Mequinenza kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj transformiĝis kaj kondiĉiĝis denove por adapti sin al la novaj formoj de milito per artilerio kaj infanterio dotita de fusiloj. La duko de Orleano ordonis pligrandigi kaj fortigi la firmigon de la paralela vojo al la Ebro kiu kunligis Mequinenza kaj Tortosa. Post la preno de Mequinenza, filipistoj kaj partianoj de la ĉefduko konkeris la diversan pozicion, konantaj la strategian gravecon de la loko.

En la komenco de la 19a jarcento, la ekonomia situacio de Mequinenza ne estis variinta substance kaj la agrikulturo daŭre estis la ĉefa ekonomia fonto. Ĝi sekvis uzante la teknikojn de mudehara irigacio kaj granda norio lokita en Ebro. La produktado de olivoleo ĉirkaŭis la 500 arobojn, kvankam ĝi verŝajne pliiĝis per la plantado de olivarboj, kiu okazis de 1790. En 1802, Karlo la 4-a donis la konsenton por la konstruo en Mequinenza de nova paroka preĝejo, projektita de la arkitekto José de Yarza en renesanca stilo. La verkoj komenciĝis en la sekva jaro kaj daŭris ĝis 1808. En tiu momento, la loĝantaro havis la parokan preĝejon de Nia Sinjorino de la Anĝeloj, la ermitejon de la sanktaj Kosmaso kaj Damiano kaj la ermitejon de Sankta Agatoklia.

La Milito de la Hispana Sendependeco kaj la Sieĝo de Mequinenza

[redakti | redakti fonton]
Reproduktaĵo de franca mapo de la sieĝo al Mequinenza (1810).

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, en la kadro de la Napoleonaj Militoj, okazis la sieĝo de Mequinenza komencita la 15an de majo 1810. Malgraŭ disponi nur de kastelo kaj malmultaj defendoj, la loĝantaro kaj la kastelo estis lokitaj en strategia punkto por la napoleona armeo por certigi la navigacion de Ebro kaj uzi la loĝlokon kiel bazo de provizado kaj transporto de postaj militaj operacoj. La unua atako sur la loĝloko okazis meze de marto post la konkero de Fraga, kvankam la defendantoj de la loĝloko je la komando de la kolonelo Manuel Carbón forpelis la atakon.

Malsukcesinta ĉi tiu provo kapitulacigi la lokon per paca vojo, la francoj elektis denove la militvojon. La atakantoj havis ĉirkaŭ 5 000 homojn, kvar kompaniojn de inĝenieroj kaj du de artilerio kun 14 pecoj. La hispana defendo de la loko, estrita de la kolonelo Carbón, havis entute nur 1 200 homojn. La tago 8a je la 10a horo de la mateno, la hispana garnizono, post fari grandan reziston retiriĝis kaj fine montris la blankan flagon. La garnizono akiris la honoron defili antaŭ la divizio de la generalo Musnier kaj deponis siajn armilojn fronte al la glaciso de la kastelo de Mequinenza. La hispanaj trupoj en tiu momento estis de 500 soldatoj de diversaj devenoj. En la interno de la kastelo de Mequinenza la francoj trovis grandan armilaron.

En 1812, Mequinenza aliĝis al la francadministracia departemento de la Alfluejo de Ebro. La francregata Mequinenza daŭris malmulte kaj en 1814 estis rekuperita denove fare de la hispanoj pere de aŭdaca artifiko kaŭzita de la militisto kaj hispana aventuristo de flandra origino Juan Van Halen. Kiel konsekvenco de ĉi tiuj militaj bataloj, la nomo de "Mequinenza" montriĝas en la Arko de Triumfo de la placo Charles de Gaulle de Parizo kiel unu el la grandaj napoleonaj venkoj en Hispanio.[1] En 1831 la loĝloko apartenis al la dukoj de Medinaceli kaj ankaŭ al la distrikto de Zaragozo. Mequinenza denove estis grava loko dum la Karlismaj Militoj kaj poste en la Milito de la Matiners.

En 1841, la aventuristo kaj entreprenisto Enrico Misley promociis la Entreprenon de Vaporoj tra Ebro kun la celo establi servon de transporto inter Zaragozo kaj Barcelono uzante la karbon de la minoj de Mequinenza kiel brulaĵo por la vaporŝipoj. La entrepreno de Misley finfine malsukcesis pro ekonomiaj kaj politikaj tialoj, kvankam tio rezultis en elirpunkton en la koncesio kaj ekspluatado de la unuaj minaj demarkacioj de la baseno de Mequinenza.

La Hispana Enlanda Milito kaj la Batalo de Ebro en Mequinenza

[redakti | redakti fonton]
Monumento al la falintoj de la Batalo de Ebro en la zono de la Auts de Mequinenza.

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-39), Mequinenza kaj ĝia municipa teritorio estis scenejo de sangelverŝaj epizodoj de la Batalo de Ebro, inter junio kaj novembro 1938. La montaro Auts estis la scenejo de perfortaj bataloj dum la komenca fazo de la batalo de Ebro, kie la 42a respublika divizio komencis la paŝadon de la rivero Ebro tra ĉi tiu zono la mateniĝon de la 25a de julio. La operaco de la sakstrato de Mequinenza-Fayón en la Auts enkadre de la batalo de Ebro celis la trairadon de la rivero kaj la konkero de pontokapo transirante la riveron Ebro inter la vilaĝoj Fayón kaj Mequinenza. La bilanco de la batalo de la Auts estis unu el la plej sangelverŝaj el la tuta batalo de Ebro. Ĉe la respublika parto, estis 817 mortintoj kaj 1 328 malliberuloj sen kalkuli la vunditojn kaj malaperintojn (proksimume 3 000), kaj ĉe la faŝisma armeo, 135 mortintoj kaj 1 284 vunditoj.[1]

Ses jardekoj post la batalo, la 8an de aŭgusto 1998, grupo de postvivantoj de la Quinta del Biberón (preskaŭinfanaj rekrutitoj) inaŭguris monumenton starigitan en la deklivo de la Alto de la Auts, ŝlosila pozicio, nome la plej alta kaj forte defendita de la respublikanoj. La monumento, dezajnita de Javier Torres, estas prezidita de du memortabeloj, kaj en kataluna kaj en kastilia, kaj du kaskoj de ĉiu partio. La tabulo diras: A todos aquellos que perdieron, que fueron todos / A tots aquells que van perdre, que van ser tots (Al ĉiuj kiuj perdis, kiu estis ĉiuj). Partoprenis 250 "biberones" akompanitaj de siaj familioj. Post fari floran oferdonon al la piedoj de la monumento, la veteranoj rememoris la soifon, la varmegon kaj la malsanojn kiujn ili suferis en tiuj batal-lokoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Muzeoj de Mequinenza

[redakti | redakti fonton]
Muzeo de Historio de Mequinenza.

Muzeoj de Mequinenza estas tri muzeaj spacoj en Mequinenza. Ili konsistas el la Muzeo de la Mino, la Muzeo de la Historio de Mequinenza kaj la Muzeo de la Prahistoria Pasinteco.[2] Ilia celo estas diskonigi la minindustrian kaj historian heredaĵon de la urbo, kaj precipe de la Malnova Urbeto Mequinenza, kiu malaperis sub la rivero Ebro post la konstruado de la akvorezervejo Ribarroja. Ĝia loko estas en la Lerneja Grupo María Quintana konstruita en 1927, unu el la malmultaj postvivantaj konstruaĵoj de la malkonstruita Malnova Vilaĝo. La Muzeoj de Mequinenza formas parton de la Ibera Reto de Geominado-Spacoj ekde 2017, de la asocio de literaturaj spacoj Espais Escrits kaj ekde 2020 de la Monda Reto de Akvaj Muzeoj de UNESKO. Apud la muzeoj estas ankaŭ la municipa gastejo "Camí de Sirga" kun kapacito por 80 personoj, kiu reprenas la nomon de la malnova itinero kiun uzis la boat-tiristoj por suriri la riveron Ebro per la llaüts, tipaj lokaj boatoj kiuj povis ŝarĝi ĝis 30 tunojn da karbo.

Nuntempe oni povas viziti parton de la malnova urba kerno, la mezepokan kastelon kaj karbominon de pli ol kilometro de interna itinero kun historia materialo kaj maŝinoj kiuj estis uzitaj por la eltiro de karbo dum pli ol 150 jaroj en la mina baseno de Mequinenza.

Kastelo de Mequinenza

[redakti | redakti fonton]
La Kastelo de Mequinenza supre.

La konstruaĵo de la Kastelo de Mequinenza staras preskaŭ rande de granda abismo, havas planon de malregula kvarlatero, kun sep turetoj ortangulaj escepte unu, nome la plej fortika, kiu estas kurioze de kvinangula plano. Du turoj flankas ĉe la malgranda pordo kiu estas duoncirkla, sub ŝildo de protektatino. La tre bona situo ebligas kontempladon de vasta kaj impresa pejzaĝo, preskaŭ geologia, sur la kunflujo de la riveroj Ebro, Segre kaj Cinca kaj iliaj ĉirkaŭaj teroj. La konstruaĵo estas aŭtentika burgo, unu el la plej bonaj kiujn la gotika arto heredigis al la Regno Aragono. Dum la 18a jarcento transformiĝis kaj la kastelo kaj la ĉirkaŭaĵo al nova formo de milito kaj estis ĉi tiu la momento en kiu la duko de Orleano ordonis konstrui vojon kiu iris de Mequinenza ĝis Tortosa paralela al la rivero, kun la celo gardi ĉiujn ŝipojn kiuj navigis laŭ ĝi.

Dum la 19a jarcento kaj la alveno de la Milito de la Sendependiĝo, la kastelo suferis tri atakojn fare de la armeoj de Napoleono, sed fine en 1810 estis konkerita de la trupoj de la marŝalo Suchet, kaj apartenis ĝis 1814 al la franca armeo. Inter 1820 kaj 1823 ĝi ludis gravan rolon, suferante gravajn karlismajn atakojn kaj konservante militan garnizonon ĝis komencoj de la 20a jarcento, momento en kiu oni forlasis ĝin. Dum la Hispana Enlanda Milito ekestis strategia loko por observado kaj post la bataloj ĝi restis ruina ĝis la entrepreno ENHER rekonstruis ĝin en la 1950-aj jaroj. Nuntempe la kastelo estas proprieto de la Fondo ENDESA.

La Malnova Vilaĝo

[redakti | redakti fonton]
Ĝenerala vidaĵo de la malnova loĝloko kun la Kastelo de Mequinenza supre.

La malnova vilaĝo Mequinenza estis sur la maldekstra bordo de la rivero Ebro, ĝuste kie al ĝi kunfluas la akvoj de la rivero Segre kaj Cinca. Ĝi estis malkonstruita preskaŭ komplete dum la konstruado de la Akvobaraĵo de Ribarroja. Ĝi estis urba kerno kun propra karakteroj de la loĝlokoj de la malsupra fluejo de Ebro. Pro la riveroj, Mequinenza establis riveran komercadon, kiu donis prestiĝon, ne nur al la navigantoj mekinenzaj, sed ankaŭ al la lignaĵistoj "calafateros", al la ŝnuristoj kaj al la jarmila "Camino de Sirga" de Ebro, laŭ kiu oni tiris boatojn per tirbestoj el la riverbordo. En la flora epoko oni havis boataron de pli ol 16 llaüts, tipaj ŝipoj de la malsupra areo de Ebro per kiuj oni transportis inter 18 kaj 30 tunojn, kutime de lignito elfosita de la loka minbaseno.

Je la alveno de la entrepreno ENHER kaj la konstruo de la Akvobaraĵoj de Mequinenza kaj Ribaroja, la vivo ŝanĝiĝis por la plimulto de la lokanoj, el 4 033 censitaj loĝantoj al 5 800 censitaj kaj proksimume 1 500 necensitaj. Multaj de ili estis laboristoj alvenintaj de aliaj loĝlokoj por labori en la konstruado de la Akvobaraĵo de Mequinenza. La industrioj komencis fermiĝi pro la granda kresko de la akvonivelo de la Akvorezervejo de Ribarroja kaj la loĝantaro komencis postuli alternativojn al la inundo de la urba kerno. Komenciĝis tiel amas-elmigrado de la loĝantoj de Mequinenza kiuj devis forlasi siajn domojn por ekvivi en la nova loĝloko borde de la rivero Segre. Parto de la loĝantoj marŝis al zonoj pli industriaj kiel BarcelonoZaragozo aŭ inkluzive al eksterlando por daŭre labori en la minado. Fine de la jaro 1974 la plimulto de la loĝantaro jam estis kompletiginta la tragikan forlason de la Malnova Vilaĝo de Mequinenza kaj ekvivis en la novan loĝlokon.

Parto de la malnova loĝloko de Mequinenza estas vizitebla nuntempe ĉar ĝi iĝis granda memorparko sub la libera ĉielo. Rekuperiĝis de inter la ruinoj la originalaj skizoj de la stratoj kaj de la domoj kiuj restis super la akvonivelo. La malnova Mequinenza, la “Malnova Vilaĝo” kiel ĝi estas konata de la lokanoj, estas invito por promeni tra la memoro de ĝiaj stratoj kaj stratetoj, remalkovri parton de la malnova preĝejo, kaj imagi la malnovajn historiojn, vidindaĵojn kaj legendojn de tiu jarmila kaj historia vilaĝo de navigistoj kaj ministoj borde de la rivero Ebro.

Kunfluejo de la riveroj Ebro, Segre kaj Cinca ĉe la Malnova Vilaĝo de Mequinenza.

Aiguabarreig Ebro-Segre-Cinca

[redakti | redakti fonton]

En la suda zono de la Malsupra Cinko situas Mequinenza kaj la kunfluejo de la riveroj Cinca, Segre kaj Ebro, nome la Aiguabarreig kun granda natura riĉeco kaj granda vario de ekosistemoj kiuj gamas de la mediteraneaj stepoj al arbaroj de riverbordo, igante ĉi tiun spacon paradizo por la biodiverseco. Ĉi tiu spaco ricevas la nomon de la vorto de kataluna origino kiu nomas la lokon en kiu du aŭ pli kurantaj akvejoj kuniĝas kaj formas unusolan.

Kunfluejo de la riveroj Segre kaj Cinca (sablokoloraj dekstre pro sedimentoj el nordaj komarkoj) kun Ebro (pli malhelbruna) ĉe Mequinenza. Maldekstre videblas kaj la akvobaraĵo kaj la akvorezervejo de Mequinenza.

Teritorie, la Aiguabarreig limas okcidente kun la Monegros, oriente kun la Tossals de Montmeneu kaj Almatret kaj sude kun la fino de la diglago de Ribarroja. La riveroj Segre kaj Cinca formas "Aiguabarreig" inter la loĝlokoj La Granja d’Escarp, Massalcoreig kaj Torrente de Cinca, kaj post malmultaj kilometroj konverĝas kun la akvoj de Ebro, jam en la municipa teritorio de Mequinenza, laŭigante unu el la plej grandaj kunfluejoj riveraj de la tuta iberia duoninsulo.

En la Aiguabarreig situas centoj da metroj da larĝo de akvo, multnombraj riveraj insuloj kaj ĉeriveraj arbaroj, grandaj amasoj de kareksoj, strandoj de rulŝtonetoj kaj profundejoj. Estas kunfluejo de la flaŭro stepa kun tiu de la arida zono de Monegros kaj de la mediteranea flaŭro kiu supreniras laŭ la valo de Ebro. Danke al ĉi tiuj karakterizaĵoj kunvivas specioj de medioj plene kontraŭaj. La birdoj estas la plej multnombra grupo kaj gamas de kolonioj de ardeedoj al ĉiu tipo de rabobirdoj kaj birdoj propraj de dezertaj medioj. Ankaŭ povas esti rampuloj, amfibioj kaj mamuloj, elstarante speciale vespertoj, cervoj, kapreoloj, lutroj kaj la ĉeesto pli kaj pli abunda de sovaĝaj kaproj.[3]

Akvorezervejo de Mequinenza

[redakti | redakti fonton]
Akvobaraĵo de Mequinenza.

La Akvorezervejo de Mequinenza, kromnomita Mar de Aragón (Maro de Aragono), estas akvorezervejo de la rivero Ebro ĝuste antaŭ ties eniro en Katalunio. Ĝi nomiĝas "de Mequinenza", ĉar la akvobaraĵo mem estas ĉe tiu loĝloko. Ĝi estas la plej granda akvorezervejo de Aragono, kaj je turismaj aferoj estas nomata "Mar de Aragón". La akvobaraĵo mem estis konstruita cele al tri diversaj profitoj, nome produktado de hidroelektra energio, rezervejo por irigacio, kaj kontrolado de inundoj damaĝaj en la malsupra fluejo de la grandrivero. Un de la plej evidentaj trajtoj de tiu sektoro de la rivero Ebro estas la serio de grandaj kaj sinsekvaj meandroj en la akvorezervejo mem (ankaŭ antaŭe) ĝis finfine la fluejo mallarĝiĝas por trapasi la Katalunan Marbordan Montaron.

La inundo de iamaj ĉeriveraj terenoj devigis la plenumon de gravaj komplementaj vorkoj kiel konstruado de novaj loĝlokoj ĉe Mequinenza kaj Fayón, variantoj de jam ekzistintaj ŝoseoj, kreado de novaj pontoj super la riveroj Ebro, Segre kaj Matarraña kaj variantoj de la Fervojo Barcelono-Madrido. Ĝi estis konstruita en 1966 sur la rivero Ebro, havas areon de 7540 hektaroj de akvosurfaco, pro kio ĝi estas la plej granda akvorezervejo de Aragono. Ĝia volumo povas atingi 1530 hm³. Ĝi havas averaĝan larĝon de 600 m kaj profundecon de pli ol 60 m. La akvobaraĵo mem, 79 m alta, estas apogita sur kalkoŝtonaj deklivoj de la montaroj Montenegre kaj La Huerta, en la municipa teritorio de Mequinenza.

Diglago de Ribarroja

[redakti | redakti fonton]
Mar de Aragono.

La fino de la diglago de Ribarroja banas ankaŭ la "marbordojn" de Mequinenza, koincide kun la komenco de la Akvobaraĵo de Mequinenza. La kaptaĵo estas lokita en la municipo de Ribaroja de Ebro en Katalunio, kaj la akvorezervejo, kiu havas 38 km da longeco etendiĝas tra la Terra Alta de Katalunio kaj la Malsupra Cinca aragona kie kuniĝas Segre kaj Cinca en la konata kiel "Aiguabarreig de Mequinenza". La konstruado de ĉi tiu diglago rezultis en inundo de la loĝlokoj Mequinenza kaj Fayón, kaj malaperis ankaŭ la fervoja stacidomo uzita ĝis tiam por ŝarĝi la ligniton, tiel kiel la ŝarĝejoj kaj parto de la minaj fervojoj kaj minoj de la karbobaseno de Mequinenza. Dum la Hispana Enlanda Milito, en la loko kiun okupos la diglago de Ribarroja disvolviĝis grava parto de la batalo de Ebro.

Gipoj en Mequinenza.

Mequinenza estas dulingva vilaĝo, ĉar kvankam la oficiala lingvo estas la kastilia, la gepatra lingvo estas la kataluna en sia varianto ribagorza. Ĉiam estis komunumo kiu klopodis dignigi sian lingvon kaj en tiu senso jam en la unuaj jaroj de la demokratio, estis pionira en defendo de sia parolmaniero. La 1an de februaro 1984 renkontiĝis en la kastelo de Mequinenza la urbestroj de la municipoj de la zono katalun-parolanta de Aragono kun la Konsilanto de Kulturo de la Registaro de Aragono, nome José Bada Panillo. En ĉi tiu laborkunsido oni ellaboris la dokumenton konitan kiel Deklaro de Mequinenza kiu donis originon al la interkonsento subskribita inter la Registaro de Aragono kaj la Ministerio de Eduko kaj Scienco por enplanti la propra-volan lernofakon de la kataluna en la lernejoj de la municipoj kiuj volis aliĝi.

Jesús Moncada

Mequinenza de Jesús Moncada

[redakti | redakti fonton]

Mequinenza estas ankaŭ punkto de referenco por la geamantoj de la literaturo. Jesús Moncada, la plej universala verkisto el la loĝloko, igis la malnovan Mequinenza la ĉefrola scenejo de la multnombraj personaj historioj rakontitaj en siaj libroj. La romano Camí de sirga, tradukita al pli ol 20 lingvoj (inter ili la japana, la sveda aŭ la vjetnama), estas amalgamo de personoj kaj elvokaj historioj de la malnova Mequinenza kaj ĝia tragika malapero. Konsiderita unu el la aŭtoroj en la kataluna pli gravaj de sia epoko, li ricevis plurajn premiojn pro sia verko, inter aliaj la Premio Urbo de Barcelono aŭ la Nacia Premio de la Kritiko en 1989 pro Camí de sirga (Vojo de boataltiro) aŭ la Creu de Sant Jordi, donita de la Generalitato de Katalunio en la jaro 2001. En 2004 li ricevis la Premion de la Aragonaj Beletroj kiun li ricevis nur monatojn antaŭ sia morto.

La Muzeoj de Mequinenza realigas literaturajn itinerojn pri la verkisto kiuj trairas la Malnovan Vilaĝon kaj lokas, tra fragmentoj de siaj libroj, la vizitantojn en la diversaj rakontoj kaj vidindaĵoj kiujn la aŭtoro lokis en la samaj stratoj. En la Spaco Moncada de la muzeoj oni povas koni pli ĝisfunde la heredaĵon ne nur literaturan, sed ankaŭ pentrartan kaj fotografan kiun li heredigis al la loĝloko. La Centro de Studoj Jesús Moncada, lokita en la loĝloko, estas ankaŭ kultura spaco dediĉita al la esploro, studo kaj disvastigo de la figuro de la universala verkisto mekinenza, tiel kiel al la historio kaj al la materia kaj nemateria heredaĵo de la loĝantaro. Ĉiujare, ili promocias la Premion de Esploro Jesús Moncada dediĉita disvolvi projektojn de esploro centritajn en la verko kaj figuro de Jesús Moncada aŭ kun la historio de Mequinenza.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Demografia evoluo de la municipo inter 1842 kaj 2008
1842 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2008
1370 2587 2587 2678 2842 3427 4228 3296 3566 3754 5784 3026 2663 2757 2486 2500
Mequinenza.

Ĝia ekonomio baziĝis sur industrio, minado de karbo, tekstila industrio, brutobredado de porkoj kaj ŝafoj (kvankam tiuj lastaj estas tute dekadencaj), kreskiĝanta pluv-agrikulturo (migdalarboj, olivarboj kaj cerealoj) kaj irigacio orientita al kultivo de fruktarboj kiaj ĉerizarboj kaj persikarboj. Estas ankaŭ industrio pri turismo kun grandaj ebloj ĉefe pri fiŝkaptado kaj kulturo.

La minoj de lignito estis intense ekspluatitaj dum las du mondmilitoj; la transporto estis farita laŭ Ebro aŭ laŭ ŝoseo. Aktuale tiu aktiveco estas tute dekadenca, kvankam iam ebligis, ke Mequinenza posedis boataron de 16 llaüts (tipaj boatoj kiuj transportis karbon de Mequinenza kaj havis ŝarĝokapaciton de 18 ĝis 30 tunoj) jam malaperinta.

Grava altiraĵo por industrio estas la Industria Zono "Riols" en la nordorienta pinto de la municipa teritorio ĉe la limo kun la provinco Huesca. Temas pri strategia loko kiu disponas de bonaj komunikvojoj, je duonhoro de la stacio de AVE "Lérida Pirineos", je horo kaj du dek minutoj de Zaragozo kaj Taragono kaj je ĉirkaŭ du horoj de Barcelono. La Industria Zono "Riols" disponas ankaŭ konstruaĵo CEEI ("Centro Europeo de Empresas e Innovación", Eŭropa Centro de Entreprenoj kaj Plinovigo) nomita "Centro de Emprendedores" de Mequinenza dediĉita al starigo de novaj entreprenoj ĵus kreitaj kiuj deziras plifirmiĝi en la merkato. La centro formas parton de la "Red Aragonesa de Centros de Emprendedores" (Reto ARCE, Aragona Reto de Centroj de Entreprenistoj).[4][5]

Ĝemeliĝo

[redakti | redakti fonton]
Vizito de la komitato de ĝemeliĝo de Bressuire al Mequinenza.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 «Mequinenza». www.mequinenza.es. Konsultita la 19an de Januaro 2023.
  2. Museo de historia de mequinenza Alirita la 19an de Januaro 2023.
  3. Naturaleza Alirita la 19an de Januaro 2023.
  4. Captae, Alguer Galceran, Sinblink, Dipcat,. «Polígono Riols». www.mequinenza.com. Konsultita la 5an de Oktobro 2017.
  5. Economía Alirita la 19an de Januaro 2023.

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]