La mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa biomo kun modera kaj humida klimato. La tipa strukturo de tiuj ĉi arbaroj ampleksas kvar stratumojn. La supra tavolo estas la kanopeo aŭ krontegmento [1] kiu estas konstituata el la kronoj de grandaj maturaj arboj. Malsupre de la kanopeo troviĝas la tri-tavola, ombro-tolerema subarbaraĵo. El tiu ĉi la supra tavolo estas la subkanopeo aŭ arbetaĵo kiu estas konstituita el maturaj kaj junaj arbetoj, kaj el junaj subpremitaj arboj kiuj atendas malfermiĝon de la kanopeo. Malsupre de la subkanopeo estas la arbeda tavolo, konstituata el malaltaj lignaj plantoj. Karakterize, la plej malalta kaj plej diversa stratumo estas la grunda kovraĵo aŭ herba tavolo.
Karakterizaj superregantaj foliarboj en tiu ĉi biomo inkluzivas kverkojn (Quercus spp.), fagojn (Fagus spp.), acerojn (Acer spp.), kaj betulojn (Betula spp.)[2].
La termino "miksa arbaro" originas el la enteno de pinglarboj kiel kanopea komponanto de tiuj ĉi arbaroj. Tipaj koniferoj inkluzivas : pinojn (Pinus spp.), abiojn (Abies spp.), kaj piceojn (Picea spp.). En iuj areoj de tiu ĉi biomo la pinglarboj povas konstitui pli gravajn kanopeajn speciojn ol la foliarbaj specioj.
La mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj troviĝas en areoj kun diferencaj varmaj kaj malvarmetaj sezonoj, kiuj kunportas moderan mezan temperaturon (5.5-15.6 gradoj Celsius).
Tiuj arbaroj troviĝas en relative varmaj kaj pluvajklimatoj, kelkfoje ankaŭ kun distinga seka sezono. Tiu ĉi okazas dum la vintro en Orienta Azio kaj dum la somero je la humida periferio de la zonoj kun Mediteranea klimato. Aliaj areoj havas sufiĉe egalan distribuon de precipitaĵo; jara pluvofalo tipe superas 600 milimetrojn (24 colojn) kaj ofte superas 1500 milimetrojn (60 colojn). Temperaturoj tipe estas moderaj escepte de partoj de Azio kiel Ĉemara Regiono kie mezvarmaj arbaroj povas ĉeesti malgraŭ tre severaj cirkonstancoj kun tre malvarmaj vintroj.
angle Allaby, Michael & Garratt, Richard (illustrations) 2006 : Biomes of the earth. Temperate forests, Chelsea House, New York, 270 p. ISBN 0-8160-5321-9
↑Simon, Karl-Hermann 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon silvestre e.V., Eberswalde, 84 p. (p. 15).