Mihály Zsilinszky
Mihály Zsilinszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1838 en Békéscsaba |
Morto | 6-an de oktobro 1925 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 35-1-9 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto historiisto |
Mihály Zsilinszky [mihAj ĵilinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsilinszky Mihály estis hungara politikisto, instruisto, historiisto, membro (korespondanta en 1878, ordinara en 1899) de Hungara Scienca Akademio.
Mihály Zsilinszky [1] naskiĝis la 1-an de majo 1838 en Békéscsaba. Li mortis la 6-an de oktobro 1925 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Zsilinszky frekventis gimnazion en Szarvas, poste teologian akademion en Pest (urbo), fine universitaton en Berlino. Inter 1861-1874 li instruis en gimnazio en Szarvas. Li estis parlamenta deputito Inter 1875–1887, 1892–1901, 1910–1918, krome li havis postenon en la luterana eklezio. Li dufoje estis ankaŭ departementestro, krome same dufoje subministro. En 1906 li pensiuliĝis. Li havis edzinon. Li ricevis premion en 1911.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar költészet és szónoklat kézikönyve (Manlibro de la hungara poezio kaj retoriko), (1868)
- Monumenta diplomatica com. Békésiensis (1877)
- Lónyay Zsigmond és a nagyszombati béketanácskozmány (1886)
- Széchenyi és a nemzetiségi kérdés (István Széchenyi kaj la minoritata problemo), (1894)
- A magyarhoni protestáns egyház története, a művelt közönség számára (1907)
- A római katholikus autonomiáról (Pri la romkatolika aŭtonomio, (1911)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj Z, ZS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj Z, ZS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio