Montevideo
Montevideo | ||
hispane Montevideo, portugale Montevidéu | ||
urbo | ||
|
||
Ŝtato | Urugvajo | |
---|---|---|
Departemento | Departemento Montevideo | |
Konstruaĵoj | Obelisko de Montevideo, Legislativa Palaco, Palaco Salvo | |
Riveroj | Urugvajo, Parano | |
Situo | Montevideo | |
- alteco | 43 m s. m. | |
- koordinatoj | 34° 53′ 01″ S 56° 10′ 55″ U / 34.88361 °S, 56.18194 °U (mapo) | |
Areo | 209,0 km² (20 900 ha) | |
- de metropolo | 1 350,0 km² (135 000 ha) | |
Loĝantaro | 1 336 878 (2011) | |
- de metropolo | 1 800 000 | |
Denseco | 6 396,55 loĝ./km² | |
- de metropolo | 1 333 loĝ./km² | |
Parkoj | Parko Batlle, Parko Prado, Parko Rodó | |
Fondita | 1726 | |
- fondinto | Bruno Mauricio de Zabala | |
Horzono | UTC (UTC-3) | |
Poŝtkodo | 11#00 & 12#00 | |
Telefona antaŭkodo | +598 2 | |
Situo enkadre de Urugvajo
| ||
Mapo de Montevideo
| ||
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Montevideo | ||
Retpaĝo: www.montevideo.gub.uy | ||
Montevideo estas la ĉefurbo de Urugvajo kaj situas ĉe estuaro de Rio de la Plata.
Ĝi havas loĝantaron de 1,4 milionoj kaj fondiĝis en 1724 fare de portugaloj.
Inter la esperantistoj la urbo estas konata pro la rezolucio de Unesko el 1954.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato havas jaran averaĝan temperaturon de 13 °C.
Historio
[redakti | redakti fonton]Montevideo fondiĝis en 1726, la ĉefa kirko sur la Placo de Konstitucio estis konstruita 1790–1804 el brikoj.
Ekde la 19-a jarcento la urbo ofte suferis pro atakoj, bombardoj fare de Britio, Hispanio, Portugalio, Brazilo kaj Argentino.
En la jaro 1860 vivis en la urbo nur 37.787, sed en 1884 jam 104.472. Tiutempe la komerco estis la sola monakira fonto de la urbo. Ĝi rivalis sur tiu kampo kun Buenos Aires.
Dum la Dua mondmilito la germana kirasa ŝipo "Admiral Graf Spee" rifuĝis de antaŭ brita krozŝipo (13-a de decembro 1939) en la neŭtralan havenon de Montevideo. En tiu senelira situo la ŝipon subakvigis la matrosoj mem la 17-an de decembro en 1939.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]La Universitato de la Respubliko, aŭ en la hispana Universidad de la República (Udelar) estas la publika universitato de Urugvajo kaj la plej granda de la lando: ĝi enhavas 108.886 studentojn (laŭ la 7a Censo de Universitataj Studentoj de la Respubliko, 2012). Ĝi estis fondita la 18an de julio 1849 en Montevideo, kaj havas dekkvin fakultatojn kaj kelkajn altlernejojn kaj universitatajn institutojn.
La Universitato de Montevideo (hispane Universidad de Montevideo, akronime UM) estas privata kaj katolika universitato en Urugvajo, fondita en 1986. La ĉefa kampuso situas en Montevideo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Alberto Breccia
- en Montevideo mortis hungardevena komponisto Ferenc József Debály
Esperanto en Montevideo
[redakti | redakti fonton]La landa asocio urugvaja fondiĝis en 1924.
En 1954 en Montevideo okazis la Oka Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiu la 10-an de decembro akceptis la unuan rezolucion pri Esperanto, la tiel nomatan rezolucion de Montevideo. Du tagojn pli frue Universala Esperanto-Asocio ekhavis tie oficialan statuson ĉe Unesko kiel ne-registara organizaĵo en la kategorio de konsultaj aranĝoj (nuntempe konsulta partnereco). Vidu la prian artikolon UNESKO-Rezolucio de Montevideo pri Esperanto 1954.
En Montevideo okazis la 47-a ILEI-Konferenco 2014 en julio ĵus antaŭ Universala Kongreso en Bonaero. Partoprenis 75 personoj el 26 landoj. La urbestrino partoprenis la malferman ceremonion en la Parlamenta Palaco, same la direktorino de la UNESKO-oficejo pri sciencoj por Sud-Ameriko kaj Karibio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- fotoj Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine