Monumento al L. L. Zamenhof en Bjalistoko
Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko | |||
---|---|---|---|
Pomnik Ludwika Zamenhofa w Białymstoku | |||
monumento | |||
Prezento | |||
Arkitekto | Jan Kucz | ||
Dato de konstruo | 1973 | ||
Geografio | |||
Lando | Pollando | ||
Regiono | Podlaĥio | ||
Loko | Bjalistoko | ||
Geografia situo | 53° 8′ 0″ N, 23° 9′ 25″ O (mapo)53.13345823.157078Koordinatoj: 53° 8′ 0″ N, 23° 9′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
Monumento al Ludoviko Zamenhof (pole Pomnik Ludwika Zamenhofa) estas monumento en Bjalistoko , situanta sur skvaro inter la stratoj Malmeda kaj Białówny[1] .
Historio de la monumento
[redakti | redakti fonton]En Bjalistoko oni provis honori la iniciatinton de Esperanto jam en la 1930-aj jaroj. La 12-an de aŭgusto 1931 okazis la ceremonio de meto de la fundamenta ŝtono por la monumento en formo de la Babela turo, kiu devis estis lokita en la hodiaŭa placo de Katyń. La projekto neniam estis efektivigita[2].
En la 1950-aj jaroj oni faris pliajn provojn starigi monumenton. La 6-an de aŭgusto 1959, dum simpozio de la partoprenantoj de la varsovia UK 1959 en Bjalistoko, oni enmasonigis la fondoakton por la monumento al Zamenhof. La aŭtoro de la projekto estis Stanisław Lisowski, laŭ kiu ĝi devis esti grandioza figuro de Zamenhof, forĝita en blanka granito, staranta sur stelo en cirklo. La projekto neniam estis efektivigita pro financaj kialoj.
En 1973 Jan Kucz faris buston de la majstro kaj metis ĝin sur kolonon. Sur la kolono troviĝas la teksto: "Ludwik Zamenhof 1859–1917", kaj sur la busto: "Esperanto proksimigas naciojn".
La monumento iĝis unu el la punktoj de la Itinero de Juda Heredaĵo en Bjalistoko prilaborita de grupo de doktoriĝantoj kaj studentoj de Universitato en Bjalistoko[3], malfermita en junio 2008. Ĉi tiu objekto estis ankaŭ markita ĉe la Itinero de Esperanto kaj multaj kulturoj malfermita en junio 2009[4] .