Muslim Magomajev
- Tiu ĉi artikolo temas pri la sovetia kantisto Muslim Magomajev; lia avo (komponisto kaj orkestrestro) havis la saman nomon.
Muslim Magomajev Müslüm Maqomayev | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Müslüm Məhəmməd oğlu Maqomayev |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1942 en Bakuo |
Morto | 25-an de oktobro 2008 (66-jaraĝa) en Moskvo |
Edz(in)o | Tamara Sinyavskaya |
Deveno | Bakuo (Azerbajĝana SSR, USSR) |
Ĝenroj | opera kant-arto, popularaj kantoj, popolaj kantoj |
Profesio | kantisto |
Tipo de voĉo | baritono |
Aktivaj jaroj | de 1962 ĝis la morto |
Retejo | http://www.magomaev.info |
Signifa instrumento | |
piano | |
Persona informo | |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Aleo de Honoro |
Lingvoj | azerbajĝana • rusa |
Ŝtataneco | Azerbajĝano Sovetunio Rusio |
Alma mater | Baku Academy of Music (en) Asaf Zeynally Music School in Baku (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Magomed Magomaev (en) |
Patrino | Ayşət Maqomayeva (en) |
Edz(in)o | Tamara Sinyavskaya (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmkomponisto komponisto operkantisto memuaristo |
TTT | |
Retejo | http://magomaev.info |
Muslim Magometoviĉ MAGOMAJEV (azerbajĝane Müslüm Maqomayev, Müslüm Məhəmməd oğlu Maqomayev, ruse Муслим Магометович Магомаев, naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1942, mortinta la 25-an de oktobro 2008) estis tre fama sovetunia, azerbajĝana kaj rusia opereja kaj populara kantisto (baritono). Li havis la titolon Popola Artisto de Sovetunio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Muslim Magomajev naskiĝis en Bakuo la 17-an de aŭgusto 1942. Lia patro, Magomet Magomajev, estis teatra pentristo, partoprenis la Duan Mondmiliton kaj pereis maje 1945; la patrino, Ajŝet Magomajeva (naskita Kinĵalova), estis drama aktorino. Lia avo, Muslim Magomajev pli aĝa, estis fama azerbajĝana komponisto (la Azerbajĝana filharmonio estas nomita omaĝe al li).
Post fino de la muzika lernejo ĉe la Bakua konservatorio Muslim Magomajev eniris la Azerbajĝanan konservatorion, kie li studis la kant-arton. Li famiĝis tutlande post la partopreno en la lasta koncerto de la festivalo de la azerbajĝana arto en la jaro 1962 (en Moskvo). La 10-an de novembro 1963 okazis lia unua sol-koncerto en la koncertejo "Ĉajkovskij".
En la jaro 1963 Magomajev iĝas solisto de la Azerbajĝana teatro de opero kaj baleto kaj daŭre kantas sur koncertejaj scenejoj. En la jaroj 1964-1965 li staĝis en la milana teatro La Scala. Fine de la 1960-aj — komence de la 1970-aj jaroj li multfoje sukcese koncertis en diversaj koncertaj centroj de Eŭropo kaj ricevis kelkajn gravajn premiojn (i.a., la "Oran Diskon" en Cannes en la jaro 1969). Malgraŭ la invito al la Moskva Bolŝoj-Teatro li elektis kiel ĉefan aktivaĵon la popularajn kantojn.
En la jaro 1973, estante nur 31-jara, li iĝas Popola artisto de Sovetunio. Inter la jaroj 1975 kaj 1989 li estris la Azerbajĝanan ŝtatan estrad-simfonian orkestron, kun kiu li multe gastrolis tra Sovetunio.
Ekde la 1970-aj jaroj Magomajev loĝis en Moskvo. En la lastaj vivojaroj li koncertis relative malofte, sed okupiĝis ĉefe pri pentro-arto kaj bonfarado. Pri la ĉesigo de gastroloj li foje diris: "Por ĉiu voĉo la Dio difinis certan tempon, kaj ne necesas ĝin trolongigi", malgraŭ tio, ke li havis neniujn problemojn pri la voĉo.
La 25-an de oktobro 2008 estante 66-jara li mortis en Moskvo pro daŭra malsano de la koro.
La kantisto estas enterigita en Aleo de honoraj tomboj en Bakuo.
Familio
[redakti | redakti fonton]Li estis edzo de fama rusia kantistino Tamara Sinjavskaja ekde la 24-a de novembro 1974. Li adoptis ŝian filinon - Marina Magomajeva-Kozlovskaja.
Famo kaj kreado
[redakti | redakti fonton]En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li estis la plej populara kantisto de Sovetunio. Lia famo estis vere senlima, liaj koncertoj kunvenigis milojn da homoj, li senĉese koncertis en televido. Liaj diskoj estis vendataj en grandega kvanto. Ankaŭ nun li restas idolo por multaj homoj sur la terenoj de eksa Sovetunio.
La repertuaro de Muslim Magomajev enhavis pli ol 600 kantojn (rusaj romancoj, operaj, popularaj kantoj); li mem aŭtoris pli ol 20 kantojn kaj komponis muzikon por kelkaj filmoj. Krome, li estis filmita en kelkaj filmoj kaj sonigis kelkajn animaciajn filmojn.
Li estis dekoraciita per kelkaj ordenoj, i.a., Ordeno de Honoro, Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo kaj Ordeno de Amikeco inter Popoloj. Lian nomon havas asteroido "4980 Magomaev".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Persona paĝaro de Muslim Magomajev
- Muzikvideo por la kanto "La plej bona urbo de la tero - kantas M. Magomajev
- Koncerta registraĵo de la kanto "Nuptofesto" - kantas M. Magomajev
- Muzikvideo por la kanto "Spektoradego" - kantas M. Magomajev
- Peco el la animacia filmo "Laŭ la spuroj de muzikistoj el Bremeno" - kantas M. Magomajev
- Naskiĝintoj en Bakuo
- Mortintoj en Moskvo
- Naskiĝintoj en 1942
- Mortintoj en 2008
- Viroj
- Naskiĝintoj la 17-an de aŭgusto
- Mortintoj la 25-an de oktobro
- Sovetiaj kantistoj
- Rusiaj kantistoj
- Rusiaj aktoroj
- Azeraj aktoroj
- Sovetiaj aktoroj
- Rusiaj komponistoj
- Sovetiaj komponistoj
- Azeriaj komponistoj
- Azeraj dirigentoj
- Sovetiaj memoraĵistoj
- Azeraj kantistoj
- Sovetiaj operkantistoj
- Rusiaj operkantistoj
- Azeraj operkantistoj
- Baritonoj