Nădlac
Nădlac | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto en Rumanio municipa ĉefloko limurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 315500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 6 713 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 10′ N, 20° 45′ O (mapo)46.16666666666720.75Koordinatoj: 46° 10′ N, 20° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 85 m [+] | ||||
Areo | 133,15 km² (13 315 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nădlac [+] | |||||
Nădlac - jen rumane, prononco [nədlak], germane kaj slovake Nadlak, hungare Nagylak (nadjlak), serbe Надлак, estas urbo en Rumanio sur la dekstra bordo de la rivero Mureş okcidente de Arad 40 km-ojn for, ĉe la landolimo rumana-hungara. La urbo estas parto de la distrikto Arad kaj de la kultura regiono Transilvanio. Tiu urbo estas la unusola en Rumanio, kie nek rumanoj, nek hungaroj vivas en plimulto. La loko apartenas al la plej gravaj limotrapasejoj, precipe rumanaj kaj bulgaraj kamionoj uzas ĝin.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 6 713 loĝantoj sur areo de 133,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km²
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio aperis en formo Noglokk. La tataroj en 1241 post semajna sieĝo okupis la fortikaĵon kaj faris ĝin senhoma. En 1334 la komunumo havis preĝejon kaj estis tie ankaŭ bienocentro. Serboj venis antaŭ la turkoj en 1464. En la 15-a jarcento familio Jaksics (jakŝiĉ) konstruis kastelon, poste trakonstruis burgo. La ribelintaj kamparanoj tie venkis la nobelojn en 1514 kaj la burgon detruis. Post 4 jaroj la familio Jaksics konstruis fortikaĵon el briko, kiun la turkoj okupis en 1550. Poste la fortikaĵo apartenis foje al la turkoj, foje al Transilvanio. Fine en 1616 la turkoj tute detruis la fortikaĵon. Ekde 1699 la regiono apartenis al la Habsburga Imperio. En 1739 la serboj foriris kaj alvenis slovakoj. Uzino pri kanabo en 1903 ekfunkciis. En 1910 ĝi havis 14 043 loĝantojn (7651 slovakoj, 4330 rumanoj, 1439 hungaroj, 251 serboj, 150 germanoj, 106 rutenoj). Ĝis 1919 la urbeto apartenis al Hungario, al departemento Csanád, al distrikto de Nagylak, kies distriktejo estis. La limoj en 1920 distranĉis la urbeton, la orienta flanko kun la uzino restis hungaria kaj la urbeto iĝis rumania. En 1992 en la rumana parto ĝi havis 8 458 loĝantojn (plimulte slovakoj).
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- luterana preĝejo
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Balassa (n. en Nagylak la 9-an de aŭgusto 1882 – Debrecen, 4-a de julio 1960): ĵurnalisto.
- Pavol Bujtar (n. la 10-an de septembro 1937): prozaisto.
- Sándor Farkas, gyulafehérvári (n. la 26-an de aŭgusto 1887 – m. en Aiud 20-an de majo 1964): bibliotekisto.
- Pál Harkay (n. en Nagylak la 16-an de septembro 1913 – m. en Budapeŝto la 25-an de januaro 1980): geografo.
- József Könyves-Kolonics, hungara advokato naskiĝis en Nagylak
- Dénes Kőszegi (n. en Nagylak la 12-an de aŭgusto 1888 – m. en Szeged la 14-an de septembro 1970): analitika kemiisto, farmacikemiisto, universitata profesoro.
- Trifon Lugojan (n. la 27-an de majo 1874 - m. en Arad la 11-an de januaro 1948): komponisto.
- Elena Munteanu (n. la 12-an de februaro 1942): dekoraciartistino.
- Endre Szebenyi (n. en Nagylak en 1912 – m. en Budapeŝto, la 26-an de oktobro 1949): advokato, ŝtatsekretario en interna ministerio.
- János Valentiny (n. en Nagylak la 1-an de januaro 1842 – m. en Nádasdladány la 25-an de februaro 1902): pentristo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2011-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)