Narcís Oller
Narcís Oller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Narcís Oller i Moragas |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1846 en Valls |
Morto | 26-an de julio 1930 (83-jaraĝa) en Barcelono |
Tombo | Poblenou Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Joan Oller i Rabassa (en) , María Oller Rabassa (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto romanisto aŭtoro tradukisto politikisto |
Verkoj | La febre d'or Pilar Prim |
Narcís OLLER i de Moragas (Valls, 10-a de aŭgusto 1846[1] – Barcelono, 26-a de julio 1930[2]) estis kataluna advokato kaj verkisto kiu okupiĝis pri realismo kaj naturalismo, sed fine adaptiĝis al siatempa modernismo, eĉ tiel li estis unu el la plej rekonitaj aŭtoroj de la 19-a jarcento.[3]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Orfo de patro de kiam estis dujara, li ekloĝis kun sia patrino en la domo de la prauloj de la patrina familio, Moragas, unu el la plej gravaj en la urbo Valls, kie li edukiĝis kadre de medio bonfarta «klerisma» kaj tre liberala. Li sekvis la instruadon de sia onklo, la advokato Josep de Moragas. Poste, li studis juron en Barcelono kie li finstudis en 1871. Li laboris unue kiel funkciulo de la deputitejo de Barcelono, kaj poste kiel prokuristo en tribunaloj. Li okupiĝis pri tio la tutan vivon.
Dum la vivo de Nascís Oller ne estis multaj rimarkindaj okazaĵoj —li mem asertis, ke li vivis «kiel simpla burokrato»—, ankaŭ ne rimarkindaj estas biografiaj aludoj en la literaturaj verkoj. Oller estis modera kaj liberala homo, politike ligita al konservativa katalunismo kaj perfekte adaptita al sia socia klaso, la burĝaro, la mondo kiun li detale portretis en siaj rakontoj.
Oller ekverkis kiam li estis juna; la verkado de tiu epoko, en la hispana, preskaŭ tute malaperis aŭ ne estis eldonita. Ĉirkaŭ 1877 li decidis uzi alian lingvon «Mi finfine komprenis» —diris li mem en la verko Memòries literàries rememorante pri tiu epoko ke «inter verkisto kaj sia denaska lingvo, estas ligo tiom forta ke ĝi ne anstataŭigeblas».
Multaj faktoroj estis influoj por ke tio okazu, inter ili ŝajne aparte gravis la efiko de la Floraj Ludoj de tiu jaro (estis premiita la verko L'Atlàntida de monsinjoro Jacint Verdaguer kaj Àngel Guimerà ricevis tri florojn kaj tial la titolon mestre en Gai Saber) kaj la kontakto kun la literaturaj babil-rondoj, ĉefe kun la grupo de la revuo La Renaskiĝo.
Oller uzis la katalunan ne nur pro sentoj aŭ pro politikaj kialoj, sed ankaŭ pro strikte literaturaj kialoj. Je la fino de la 1860-aj jaroj li eklegis verkojn de Émile Zola kaj aliaj samepokaj francaj verkistoj, tiel malkovrante la realisman literaturon, pri kiu en la hispana jam okupiĝis la aŭtoroj Juan Valera kaj Benito Pérez Galdós. Estis tamen, du intimaj amikoj, la recenzistoj Josep Yxart (kiu cetere estis lia kuzo) kaj Joan Sardà i Lloret, kiu montris al li la eblojn de la realisma kaj naturalisma rakontado kaj spronis lin verki laŭ la modeloj de tiuj literaturaj tendencoj, kiu estis tre influaj tiutempe en Eŭropo. Post kiam li aliĝis al la realisma tendenco, Oller ne trovis alian manieron honeste portreti sian ĉirkaŭon ol per la lingvo de tiu mondo kiun li portretis. Tiu sinteno, kiun li havis kaj teorie kaj pri literatura praktiko, estis konstanto en lia artista kaj persona trajektorio.
Oller estis tre respektata kaj ŝatata de samepokaj hispanaj verkistoj (Galdós, Pereda, Valera...) kun kiuj li ofte kontaktis. Tiuj insistis por ke li verku en la hispana, menciante kiel kialoj, inter aliaj, famo kaj literatura sukceso. Oller, tamen, kiu tute konsciis pri la konsekvencoj verki en la kataluna, neniam tion faris.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Història de la Literatura Catalana. Tom núm. 1. Edicions 62, p. 309 a 319 (Col·leccionable del diari Avui).
- Comas i Güell, Montserrat «Narcís Oller, Víctor Balaguer i La Febre d'or». Del Penedès, Hivern2005-2006.
Hispanaj verkistoj