Naundorf (Saksa Svislando)
Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Naundorf < Saksio < Germanio
La vilaĝo Naundorf situas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro apud la maldekstra bordo de Elbo en valo proksime al la rokoformacioj Großer Bärenstein kaj Kleiner Bärenstein (prononcu: berenŝtajn).
Turismo
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj en la vilaĝo
Speciala "magneto" estas "Robert-Sterl-Haus". En tiu ĉi domo malgranda ekspozicio rememorigas pri la elstara germana impresionisto Robert Sterl kiu vivis kaj verkis tie de 1919 ĝis la morto en 1932. Dum tiu tempo li strikte intimiĝis kun la ĉirkaŭa pejzaĝo, kio speguliĝas en liaj pentraĵoj.
Ĉirkaŭaĵo
Administra aparteno
[redakti | redakti fonton]Naundorf estas parto de la komunumo Struppen, krom la samnoma ĉefloko al ĝi apartenas Weißig, Thürmsdorf, Strand, Ebenheit kaj Struppen-Siedlung.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.robert-sterl-haus.de - muzeo en la domo de impresionisma pentristo