Norbert Lammert
Norbert Lammert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1948 (76-jaraĝa) en Bochum |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Ruhr-Universitato Universitato de Oksfordo Gymnasium am Ostring (mul) |
Subskribo | |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | politikisto universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.norbert-lammert.de/ |
Norbert Lammert (n. la 16-an de novembro 1948 en Bochum) estas germana politikisto de la CDU. Post komenciĝo en loka politiko, li estis membro de la nacia parlamento Bundestag de 1980 ĝis 2017 kaj estis parlamenta ŝtata sekretario (vicministro) de 1989 ĝis 1998. Li estis vicprezidanto de la parlamento inter 2002 kaj 2005 kaj de tiam estis prezidanto de la parlamento Bundestag ĝis 2017. Ekde la 1-a de januaro 2018, Lammert estas prezidanto de la Konrad-Adenauer-fondaĵo.
Pozicioj
[redakti | redakti fonton]Post la federacia baloto de 2009, Norbert Lammert kritikis en la unua sesio de la parlamento en sia nova konsisto la 27-an de oktobro 2009[1] la ŝtatajn televidajn kanalojn ARD kaj ZDF pro ilia decido elsendi la konsistigan kunvenon nur en la malĉefa politika kanalo Phoenix kaj ne en siaj respektivaj ĉefaj programoj. La ARD pravigis la decidon dirante ke la konsistiga sesio de la Bundestag estas pli de organiza ago. Ekde 2017 la inaŭgura sesio de la Bundestag ankaŭ estis elsendita ĉe ARD.[2]
En la aŭtuno de 2010, Lammert kritikis la kancelieron Angela Merkel pro la plilongigo de la funkciiga vivo de germanaj atomcentraloj kiun ŝi antaŭenigis tiutempe.[3] Merkel reviziis sian pozicion ses monatojn poste sub la impreso de la atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi kaj anstataŭe anoncis planon de malfunkciigo de ĉiuj germanaj atomcentraloj kaj energia transiro.
En konversacio kun la germana branĉo de la gazeto Financial Times en februaro 2012, Lammert esprimis dubojn pri la tro strikta horaro por la parlamenta decido pri pliaj pruntoj de miliardoj da Eŭroj por Grekio en la loka Krizo de la greka publika ŝuldo.[4] Ĉi tiu deklaro kaŭzis eksciton.[5]
Post la federacia baloto en 2013 kaj lia reelekto kiel parlamenta prezidanto, Lammert kritikis malkreskon de kvalito en la germana ŝtata televido kaj pridubis la sistemon de kotizoj devige pagendaj de ĉiuj civitanoj, sendepende ĉu iu posedas televidilon respektive radio-aparaton aŭ ne.[6]
Konsiderante la kreskantajn nombrojn da kompensaj mandatoj, kio kaŭzas la ege multekostan plimultiĝon de parlamentanoj, bonvena por tiuj politikistoj kiuj ricevas favoran parlamentan mandaton, Lammert estis engaĝita redukti la nombron da membroj de la Bundestag.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Konstitua sesio de la 17-a Bundestag la 27-an de oktobro 2009" en Jutubo (germane)
- ↑ "Bundestag vive: konstituiga kunveno", speciala elsendo marde, la 24-an de oktobro 2017, 10:50 h en la kanalo ARD, artikolo en la retejo presseportal.de (germane)
- ↑ print/d-79723288.html "La akcidento." En: Spiegel Online, la 1-an de aŭgusto 2010 (germane)
- ↑ Lammert havas dubojn pri vojmapo por la savo de Grekio En: FTD.de, Financial Times Germanio, 14-a de februaro 2012.
- ↑ Lammert dubas pri la horaro por greka savo En: Spiegel Online, la 14-an de februaro 2012.
- ↑ Lammert kritikas la perdon de kvalito en televido. En: Spiegel Online, la 26-an de oktobro 2013.
- ↑ kompensaj mandatoj kondukas al troige grandega parlamento en retejo de la tutlanda gazeto Die Welt, la 3-an de aŭgusto 2017.