Norderney
Norderney | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • coastal spa | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Aurich | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 04932 | |||||
Poŝtkodo | 26548 | |||||
Aŭtomobila kodo | AUR | |||||
Oficiala Municipokodo | 03452020 | |||||
Subdivido | 2 urbopartoj: Fischerhafen kaj Nordhelm | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Klaus-Rüdiger Aldegarmann | |||||
Adreso de la administrejo | Stadt Norderney Am Kurplatz 3 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 5992 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 42′ N, 7° 9′ O (mapo)53.7072222222227.1469444444444Koordinatoj: 53° 42′ N, 7° 9′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 5 m | |||||
Areo | 26,3 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-norderney.de/ | |||||
Norderney estas insulo - kaj sur ĝi urba komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la urba komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Aurich de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 5992 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Fine de decembro 2023 kaj komence de la nova jaro 2024 la silvestra renkontiĝo Luminesk' de Germana Esperanto-Asocio okazis sur la insulo. Ne nur movadanoj de norda Germanio kaj Nederlando, sed eĉ esperantistoj el fora Israelo trovis la vojon tien, per ŝipo kiu nur veturas je plej alta tajdo tra la vadomaro. Kaj lige al la renkontiĝo multaj esperantistoj konsciiĝis, kaj ankaŭ sur la najbara orientfrisa insulo Baltrum vivas juna esperantistino - kutime la esperantistoj supozas ke ili ĉiuj vivas en grandaj urboj, kaj ne en solecaj insuloj en la norda maro...