La Norvega Olimpika Komitato, plennome Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato (norvegeNorges idrettsforbund og olympiske og paralympiske komité en bokmal kaj en nynorsk, mallongigo NIF, ofte simple nomata Idrettsforbundet) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Norvegio. Ĝi kreiĝis en 1861 je la nomo Centralforeningen for Udbredelse af Legemsøvelser og Vaabenbrug kaj poste plurfoje ŝanĝis sian nomon - la nuna nomo datas de 2007.
Kiel NOK, la Norvega Olimpika Komitato celas subteni Norvegiajn atletojn, sporton en Norvegio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Norvegio. Ĝis la jaro 2024 temis pri la Vintra Olimpiko 1952 kaj la Vintra Olimpiko 1994.