Novaĵo
Novaĵo aŭ aktualaĵo estas unu el la ĵurnalismaj tekstospecoj; ĝi komunikas ion novan, kio supozeble estas interesa por la leganto aŭ aŭskultanto. Kontraste al komentario la novaĵo prezentu objektivajn faktojn kaj ne spegulu subjektivajn influojn. En la praktiko estas malfacile eviti subjektivan prezenton, kiu jam estiĝas pere de la vortelekto. Krome en la diversaj landoj varias la normoj pri divido de novaĵo kaj komento - oni povas prezenti en du lokoj aŭ komune. Novaĵojn prezentas gazetoj, radio, televido kaj interretaj paĝoj.
Kelkfoje la nocio estas esprimita per aktualaĵo, ŝajne ĉefe influita de la franca esprimo.
Novaĵelsendo estas la rimedo de dissendado de diversaj novaĵoj pri eventoj kaj aliaj informoj per televido, radio aŭ interreto en la kampo de elsenda ĵurnalismo.
Enhavo kaj stilo
[redakti | redakti fonton]La plej gravaj eroj de novaĵo estas (ki-vortoj):
- Kiu agis, agos, diris, estis trafita, ...?
- Kie la evento okazis aŭ okazos?
- Kiam tio okazis/os?
- Kiel okazis/os?
- De kie venas la novaĵo?
Krome eble:
- Kial la afero okazis/os?
Hodiaŭ oni prezentas en novaĵoj unue la plej gravajn erojn, poste la malpli gravajn. (Antaŭ cent jaroj oni pli tendencis rakonti la sinsekvon de la eventoj.) Kutime novaĵo atingas dek ĝis dudek liniojn de po ĉirkaŭ dek vortoj. Por atingi facilan kaj rapidan komprenon la frazoj prefere ne superu ĉirkaŭ 15 vortojn.
La (unuaj frazoj de) novaĵo tre similas al urĝa alvoko pro fajro aŭ akcidento.
Kutime gazetaraj komunikoj, kiujn kreanto de novaĵo sendas al ĵurnalistoj, prezentiĝas en la formo de novaĵo. (Ekzemple: Dum unu semajno ĉirkaŭ la novjaro en ... kunvenos ducent Esperanto-parolantoj el dek kvin landoj...)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ĝeneralaj Novaĵoj Arkivigite je 2021-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Monda Asocio de Gazetoj kaj Novaĵaj Eldonistoj
Difino
[redakti | redakti fonton]
|
Iom pli teorie:
|
|