Novembro de 2010
Aspekto
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro de 2010.
1-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- La greka polico kaptis en Ateno pakaĵojn kun bomboj senditajn al la ambasadorejoj de Belgio kaj Nederlando kaj al la franca prezidanto Nicolas Sarkozy. La pakaĵo, sendita al la ambasadorejo de Meksiko, eksplodis en la manoj de la kuriero, kiu estis malgrave vundita.[1]
- La registaro de Montara Karabaĥo decidis alinomi la urbon Agdamo al Akna. Ĝi havos la statuson de distrikto kaj estos subigita al la urbo Askerano.[2]
2-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En Usono okazis la Unueca balottago, dum kiu estis elektitaj 435 deputitoj de la Usona Domo de Reprezentantoj, 10 senatanoj kaj 37 guberniestroj.[3]
- En Nacian Asembleon de Tanzanio estis elektita la unua albino-deputito Salum Khalfani Bar'wani. Li havis 51 jarojn, balotiĝis en la distrikto Lindi Urban kaj estis subtenata de unu el la ĉefaj opoziciaj partioj — la Civila unuiĝinta fronto (angle Civic United Front).[4]
- Malgrandaj bomboj estis trovitaj en Ateno (Grekio) antaŭ la parlamenta sidejo kaj la ambasadorejoj de Bulgario, Svisio kaj Rusio. Eksplodoj okazis antaŭ la du lastaj. Ne okazis damaĝoj.[5]
- Japanio anoncis revokon de sia ambasadoro el Rusio proteste al la vizito de la rusa prezidanto Dmitrij Medvedev al la Kuriloj.[6]
- Rusio deklaris pri komenciĝo de la senpaga liverado de pafista armilaro por la afgana polico. La unua ŝarĝo jam estis liverita al Kabulo per aviadilo Il-76.[7]
- En Bagdado (Irano) eksplodiĝis 11 aŭtoj, parkumitaj en ŝijaistaj distriktoj. Laŭ oficialaj informoj pereis 35 kaj estis vunditaj 320 homoj. Laŭ informo de la novaĵagentejo Associated Press pereis 62 kaj vundiĝis 180 homoj.[8]
3-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En kamparejo apud la urbo Akapulko (Guerrero, Meksiko) estis trovita la amastombejo, enhavanta almenaŭ 18 korpojn. Verŝajne temas pri viktimoj de drogistoj.[9]
- Irano kaj Kartvelio subskribis en Tbiliso la interkonsenton pri la establo de la senviza reĝimo inter la du landoj ekde 2011.[10]
- Matene en Moskvo forpasis Viktor Ĉernomirdin, fama rusia politikisto, la eksa ĉefministro de Rusio. Li havis 72 jarojn.[11]
- En Latvio estis formita la nova registaro, konsistanta el reprezentantoj de la du politikaj unuiĝoj: "Unueco" (latve Vienotība), estrata de la ĉefministro Valdis Dombrovskis, kaj "Unuiĝo de verduloj kaj agrikulturistoj" (Zaļo un Zemnieku savienība).[12]
- Apud militbazo en la urbo Saitama (Japanio) okazis du eksplodoj. Neniu damaĝiĝis.[13]
- AFP sciigas, ke DNA-ekspertizo konfirmis la identecon de la restaĵoj de la rumania diktatoro Nicolae Ceaușescu.[14]
- Apud la orienta marbordo de Indonezio, je 106 km sud-oriente de la urbo Kaimana, okazis la tertremo forta je 6,1 gradoj laŭ la skalo de Richter. Samtempe okazis la nova erupcio de la vulkano Merapi, daŭrinta dum du horoj kaj kaŭzinta la panikan fuĝon de de lokuloj el tendaro, situanta je 10 km de la vulkano.[15]
- En Grekio por 48 horoj estis malpermesita la funkciado de la internacia poŝto, kion kaŭzis antaŭaj sendoj de bomboj per tiu ĉi servo.[16]
- La irana prezidanto Mahmud Ahmadineĵad dum sia parolado antaŭ televidkameraoj en la urbo Bodĵnurdo kulpigis Rusion pri perfido, pro rifuzo vendi al Irano la kontraŭaviadilajn instalaĵojn C-300. Li diris, ke tio estis farita sub la premo de Satano (tio estas — Usono).[17]
- Ĉe la limo inter Meksiko kaj Usono estis trovita 500-metrojn longa tunelo, tra kiu narkotikistoj liveradis drogojn al Usono. Ĝi kunigis la drogdeponejon en la meksika urbo Tijuana kun tiu apud la usona urbo San-Diego. En tunelo troviĝis 200 tunoj da mariĥuano.[18]
4-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- La aviadilo ATR 72-212 de la flugkompanio AeroCaribbean akcidentis super la provinco Sancti Spíritus, dum la flugo el Santiago de Kubo al Havano, Kubo. En ties ferdeko troviĝis 61 pasaĝeroj (inkluzive 28 fremdlandanojn) kaj 7 skipanoj.[19] Neniu postvivis.[20]
- La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev subskribis la ukazon pri nomigo de la urboj Vladivostoko, Tver kaj Tiĥvin la urboj de milita gloro pro ties meritoj dum la Granda patriota milito.[21]
- En sinagogo en Charlottenburg (Berlino, Germanio) okazis iniciato de la unua post Holokaŭsto rabenino en Germanio. Ŝi estis la 31-jaraĝa Alina Treiger, naskiĝinta en Poltavo (Ukrainio) kaj lerninta en Berlino.[22]
5-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- UN decidis, ke la domajno .cym daŭre apartenos al la Kajmana Insularo kaj ne estos transdonita al Kimrio, kiu pretendis je tio.[23]
- En la urbo Matamoros (Meksiko) dum interpafado kontraŭ militistoj estis mortpafita Ezequiel Cardenas Guillen (kromnomo Toni-Tormenta, esperante Toni-Fulmotondro), unu el fondintoj de la fifama narkotikista Cartel del Golfo (esperante Kartelo de la golfo).[24]
- Oni sciigas, ke en ĉirkaŭaĵoj de la urbo Iasi (Rumanio), en la arbaro Vulturi, apud la vilaĝo Popricani estis trovita amastombejo, en kiu troviĝas korpoj de judoj, mortpafitaj dum Holokaŭsto. Oni supozas, ke tion faris batalantoj de la rumana 6-a montpafista regimento.[25]
- Oni informas, ke formacio de la nikaragva armeo invadis la teritorion de Kostariko, kion kaŭzis la eraro en la mapo de la retservilo Google Maps. Sur ĝi la insulo Calero, situanta en la mezo de la ĉelima rivero San-Huan, estis bildigita en la teritorio de Nikaragvo. La kostarika prezidantino Laura Chinchilla alvokis la loĝantaron konservu trankvilecon kaj ne reagu provokojn.[26]
- Dum la vendreda preĝo en sunaisma moskeo en la urbo Peŝavaro (Pakistano) eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 50 (inkluzive almenaŭ 11 infanojn) kaj vundiĝis pli ol 100 homoj.[27]
- Sekve de la nova erupcio de la vulkano Merapi (Indonezio) pereis almenaŭ 21 homoj kaj dekoj estis vunditaj.[28]
- En Pakistano kraŝis la aviadilo, frajtita de la itala naftogasa koncerno Eni kaj fluganta el la urbo Karaĉio al la provinco Sindh. En ties ferdeko troviĝis almenaŭ 20 pasaĝeroj. Neniu postvivis.[29]
6-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En la urbo Świebodzin (Pollando) oni finis la konstruadon de la plej alta en la mondo statuo de Jesuo Kristo.[30]
- AFP informas, ke somaliaj piratoj ricevis la plej grandan elaĉeton kontraŭ la supercisternoŝipo Samho Dream, kaptita de ili la 4-an de aprilo 2010. Ĝi konsistigis 9 milionoj da usonaj dolaroj.[31]
- Oni sciigas, ke la kvanto de pereintoj de la lasta erupcio de la vulkano Merapio (Indonezio), okazinta la 5-an de novembro, atingis 94. La ĉefa kialo estas brulvundoj, kaŭzitaj de la ardanta cindro, kiu superŝutis la teritorion je 18 km ĉirkaŭe. Entute ekde la 26-an de oktobro pereis 138 kaj estis vunditaj ĉirkaŭ 300 homoj.[32]
7-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En Azerbajĝano finiĝis la parlamenta balotado.[33]
- La papo Benedikto la 16-a sanktigis la katedralon de la Sankta Familio en Barcelono. (Hispanio).[34]
- En la meksika subŝtato Sinaloa okazis akcidento, dum kiu cisterno dekroĉiĝis de suprenveturanta benzinproviza aŭto kaj irante malsupren trafis pasaĝeran buson. 21 homoj pereis, nur 10 pasaĝeroj postvivis.[35]
- En Birmo komenciĝis la parlamenta balotado — la unua post 20 jaroj. Estis registritaj 29 milionoj da elektontoj, malfermitaj 40 miloj da balotejoj.[36] Ilin partoprenis 1163 kandidatoj de 34 partioj.[37]
8-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- Forpasis Emilio Eduardo Massera, eksa ano de la junto, kiu estris Argentinon inter 1976 kaj 1983. Dum lastaj jaroj li troviĝis sub hejmaresto. Li havis 85 jarojn.[38]
- La ministerio pri eksteraj aferoj de Israelo anoncis planon pri konstruado de 1300 domoj por setlontoj en Orienta Jerusalemo. 979 domoj aperos en la urboparto Har Homa kaj 320 — en Ramot.[39]
- La prezidanto de Gambio Yahya Jammeh anoncis sian deziron iĝi reĝo.[40]
- La revokita ambasadoro de Japanio en Rusio estis resendita al Moskvo.[41]
- Oni sciigas, ke la kvin anglikanaj episkopoj transiris al Romkatolika Eklezio kadre de la apostola konstitucio, deklarita de Vatikano en oktobro 2009. Tiuj estis: Andrew Burnham, Keith Newton, John Broadhurst, Edwin Barns, David Silk. La du lastaj estis episkopoj jam antaŭ transiro.[42]
- En Tajlandon el Birmo transiris ĉirkaŭ 10 miloj da rifuĝintoj. Ili fuĝas pro bataloj inter ribeluloj-karenoj kaj ŝtataj formacioj, kiuj ekflamis antaŭtage en la ĉelima urbo Myawaddy.[37]
9-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- La polico de Maroko faras multajn arestojn en Ajuno (Okcidenta Saharo) post starigo de protesta kampadejo fare de miloj da saharanoj kiuj petis plibonigon de ekonomia situacio, detruo de la kampadejo fare de la maroka polico (9 al 12 mortintoj) kaj sekvaj surstrataj protestoj en Ajuno. Dume sekvas ĉe Unuiĝintaj Nacioj negocado inter la reprezentantoj de la okupanta lando Maroko kaj la sendependismaj saharanoj.
11-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- La Baha-anoj festas la de la vespero de la 11-a ĝis la 12-a de novembro la naskiĝtagon de Bahá'u'lláh.
13-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- AFP informas, ke birma aktivulino kaj Nobelpremiito pri paco Aung San Suu Kyi estis liberigita de hejmaresto, sub kiu ŝi troviĝis (kun interrompoj) ekde 1989.[43]
- Talibanoj-kamikazoj atakis la flughavenon en la urbo Ĝalalabado (Afganio) kaj apudan militbazon. Laŭ oficialaj informoj neniu el usonaj aŭ afganaj militistoj pereis.[44]
- Unuiĝintaj Nacioj petas 164 milionojn da usonaj dolaroj al la Internacia Komunumo por bremsi la ĥoleron en Haitio kiu jam mortigis pli ol 800 personojn kaj oni kalkulas ke pli ol 12 mil personoj povus esti infektitaj.
15-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En la urbo Haitia Kabo (Haitio) matene okazis du manifestacioj kiuj transformiĝis en interpuŝiĝojn kontraŭ pacigantoj de la UN. Urbanoj kulpigis nepalajn pacigantojn pri disvastigo de ĥolero. Multaj estis vunditaj, sed neniu pereis. Estis forbruligita policejo.[45]
- Laŭ hispanaj spionoj en Okcidenta Saharo la maroka polico arestis el 400 al 800 saharanoj, el kiuj multaj estas torturataj. Aliaj aktivuloj estas kaŝitaj, inklude internaciaj apogantoj aŭ ĵurnalistoj, kiuj krome ne rajtas eniri en la landon. La maroka polico montris filmetojn montrantajn saharanan perforton.
- Post estingado de la fajrego, trafinta la 28-etaĝan nubskrapulon en la urbo Ŝanhajo (Ĉinio), fajrobrigadistoj trovis tie 42 korpojn de pereintoj.[46]
- En Pollando ekvalidiĝis la leĝo, malpermesinta fumadon en publikaj lokoj.[47]
16-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En Gvineo estas deklaritaj rezultoj de la prezidanta baltado, kiu unue okazis en tiu lando surbaze de demokratiaj principoj. Laŭ oficiala informo venkis Alpha Conde, apartenanta al la ento mandinkoj. Subtenantoj de la malvenkinta eksa ĉefministro Cellou Dalein Diallo, apartenanta al fulboj, okazigis tumultojn.[48]
- La usona prezidanto Barack Obama enmanigis la Medalon de Honoro al Salvatore Giunta, la alta serĝento de la usona armeo. La 25-an de oktobro 2007 la militisto batale deprenis de talibanoj vunditan kamaradon kaj sukuris lin. Lastan fojon tiu medalo estis dumvive enmanigita dum la Vjetnama milito.[49]
- La rusia entreprenisto Viktor But, protagonisto de la ĉefa heroo de la filmo Lord of War, estis transdonita de aŭtoritatoj de Tajlando al Usono, kie ĝin kulpigas pri kontraŭleĝa vendado de armilaro.[50]
- En Delhio (Barato) disfaliĝis la kvaretaĝa domo, pro kiu pereis almenaŭ 60 homoj.[51]
- JAXA raportis ke polveroj en kapsulo kiun Hayabusa reportis teren estas materialoj el Itokawa.
17-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- La kortumo de Nov-Jorko (Usono) deklaris la verdikton de asizaj juĝantoj pri afero de la 36-jara eksa prizonulo de la Malliberejo de Guantanamo tanzaniano Aĥmed Hasan Gilani. El 286 kulpigoj li estis agnoskita kulpa nur pri 1 (komploto por neniigo de usona havaĵo).[52]
- En la Kukinsuloj okazis la parlamenta balotado. Venkis la opozicia Partio de la Kukinsuloj, kiu gajnis 15 el 24 lokoj en la parlamento. Ĝis tio la partio havis nur 7 lokojn.[53]
- En Madagaskaro okazis la puĉo, sekve de kiu la prezidanto Andry Rajoelina estis demisiigita kaj la povon kaptis la junto subestre de la regimentestro Charles Andrianasoavina. La renverso okazis en la tago de la referendumo pri ŝanĝiĝo de la konstitucio, rezulte de kio la eksa prezidanto povus okupadi sian postenon sen iuj datlimoj.[54]
- Pluvegoj kaj terglitiĝoj trafis Kornvalon (Britio), kaŭzinte interrompon de trafikado. Estis inunditaj urboj Bodmin, St Austell, Par, Lŭulyan kaj St Blazey. Per helikopteroj estis evakuitaj loĝantoj de ĉirkaŭ 100 domoj.[55]
- En Gvineo estis deklarita esceptostato pro tumultoj, ekflamiĝintaj post deklaro de la rezultoj de la prezidanta balotado.[48]
- En Domingo estis oficiale agnoskita unua kazo de ĥolero. Malsaniĝis 32-jara konstruisto, kiu devenas el Haitio kaj la 12-an de novembro revenis el naskiĝlando.[56]
- 33 virinoj malsupreniris malfunkciantan ŝakton en la urbo Lota (Ĉilio) kaj ŝlosis sin tie proteste kontraŭ nuligo de la programo pri laborigo de homoj, suferintaj pro la Tertremo en Ĉilio en 2010 tertremo, okazinta la 27-an de februaro. Tiele ili memorigas la faman minejan akcidenton, sukcese finintan la 13-an de oktobro.[57]
18-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En la ŝtato Florido (Usono) okazis la unua kazo de ĥolero, trafinta virinon, de antaŭnelonge revenintan el Haitio.[58]
19-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- Reuters informas, ke Rusio estos inter 6 landoj, kiuj ne sendos siajn ambasadorojn partopreni la ceremonion de enmanigo de la Nobelpremio pri paco, ĉi-jare aljuĝita al la ĉina disidento Liu Xiaobo. Same faros Kazaĥio, Irako, Kubo kaj Maroko. Pliaj 16 landoj ĝis nun ne respondis invitojn.[59]
- Sekve de la eksplodo en karbominejo Pike River, situanta apud la urbo Greymouth (Suda Insulo, Nov-Zelando), 29 ministoj ne sukcesis surteriĝi. 5 ministoj saviĝis per savtuneloj.[60][61]
20-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- Oni tutmonde kunmemoras la 100-an datrevenon de la morto de la rusa verkisto Lev Tolstoj.
- La ĝenerala sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen deklaris, ke NATO kaj Afganio subskribis la interkonsenton pri longdaŭra kunlaborado. Laŭ ĝi en 2014 NATO transdonos kontrolon sub la landa sekureco al afganaj fortoj.[62]
22-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En Kamboĝo okazis paniko dum la Kmera Akvofestivalo kaj pro la tret-premo, kunpremo de homoj sur ponto pereis ĉ. 456 homoj (ĉefe junuloj), el kiuj 109 mortis tuj kaj 347 — en malsanulejoj.[63]
- En Germanio komenciĝis la proceso kontraŭ 10 somaliaj piratoj, kiuj la 5-an de aprilo je 500 km for de la somalia marbordo atakis la germanan kontenerŝipon Taipan, sekvintan el Mombaso (Kenjo) al Ĝibutio. La nederlanda fregato Tromp ŝturmis la ŝipon kaj kaptis la piratojn. Lasta proceso kontraŭ piratoj okazis en Germanio en 1600.[64]
23-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- La brita reĝa princo Vilhelmo kaj lia amatino (fianĉino) Kate Middleton anoncis daton de la geedziĝa ceremonio: tio okazos la 29-an de aprilo de 2011 en la abatejo Westminster.
- En Kroatio pro pluvegoj estis inunditaj almenaŭ du urboj — Dubrovnik kaj Pula.[65]
- Nord-Koreia armeo bombardis kelkdekajn obusojn al Jeonpjeong en Flava Maro de Sud-Koreio. Sud-Koreia armeo tuj kontraŭatakis. Rezulte de la bombardo-batalo 2 sud-koreiaj soldatoj mortis, 15 vundiĝis. Ankaŭ 3 civitanoj vundiĝis.[66]
24-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- Forpasis la muzikisto Peter Christopherson (la kromnomo Sleazy), kunfondinto de la Industria muziko. Li havis 55 jarojn kaj mortis dormanta.[67]
- La Premion Cervantes gajnis la 85-jara hispana verkistino Ana María Matute.[68]
- En Portugalio komenciĝis la plej granda dum lastaj pli ol 20 jaroj striko, kiu daŭros 24 horojn. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 1,5 miliono da homoj.[69]
- En karbominejo Pike River, situanta apud la urbo Greymouth (Suda Insulo, Nov-Zelando), okazis dua eksplodo, same granda kiel tiu okazinta la 19-an de novembro. Post tio ĉiuj 29 ministoj, troviĝintaj subtere, estis deklaritaj pereintaj.[61]
25-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- En Rio de Janeiro (Brazilo) estis venigitaj almenaŭ 6 tankoj. Tion kaŭzis tumultoj, ekflamiĝintaj la 21-an de novembro post komenco de la policoperacio en faveloj. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 17,5 mil policanoj, kirasaŭtoj kaj helikopteroj. De tiam jam pereis 22 suspektataj krimuloj, estis vunditaj 2 policanoj kaj 1 civilulo.[70]
27-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- Je 3:36 (loka horo) okazis eksplodo en la fervojo Razjezd 17 — Kizlar en Kizlara distrikto (Dagestano, Rusio). Dum sekvinta 20-minuta interpafado estis vundita unu soldato, kiu baldaŭ forpasis. Nekonataj eksplodigantoj forkuris.[71]
- Forpasis la usona reĝisoro Irvin Kershner. Interalie li reĝisoris Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back.[72]
28-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- Forpasis la usona aktoro Leslie Nielsen. Li havis 84 jarojn.[73]
- En Moldavio okazis la antaŭtempa parlamenta balotado.[74]
- Okazis la unua rondo de la parlamenta balotado en Egiptio. La reganta Nacional-Demokratia partio, gvidata de la prezidanto Hosni Mubarak, gajnis almenaŭ 209 lokojn el 508. La ĉefa opozicia partio Fratoj-Islamanoj ricevis eĉ ne unu lokon kaj tuj kulpigis la aŭtoritatulojn pri falsado de la rezultoj.[75]
29-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- Oni sciigis, ke la kvanto da pereintoj pro la epidemio de ĥolero en Haitio atingis 1721. En la departemento Artibonite jam mortis 760 homoj, en Nord — 290, Plateau Central - 177, Nord-Ouest — 164, Ouest - 285. 162 homoj pereis en la ĉefurbo Portoprinco. Viktimoj forestas nur en Nippes.[76]
- La germana ministro pri defendo Karl-Theodor zu Guttenberg unue enmanigis la antaŭnelonge establitan medalon «Pro militagoj» (germane Einsatzmedaille Gefecht) al militistoj, batalintaj en Afganio.[77]
- Forpasis la fama soveta, rusia poetino Bella Aĥmadulina.[78]
- Estis deklaritaj la rezultoj de la parlamenta balotado en Moldavio. La Komunista partio ricevis 39,3 % da voĉdonoj, la Liberal-Demokrata partio — 29,4 %, la Demokratia partio — 12,7 %, la Liberala Partio — 10 %. Do el 101 lokoj en la parlamento komunistoj okupos 42 lokojn, liberal-demokratoj — 32, demokratoj — 15 kaj liberaloj — 12.[79]
- Associated Press sciigas, ke la eksa iraka ĉefministro Tarik Asis estis kondamnita al 10 jaroj de malliberigo pro siaj krimoj kontraŭ kurdoj-fejli. Tio estas la tria kondamno de la politikisto, en oktobro jam kondamnita al mortopuno, kiu estis rifuzita de la prezidanto Ĝalal Talabani.[80]
- Bloomberg informas, ke la ministerio pri edukado de Japanio unuafoje post 30 jaroj ŝanĝis la liston de la hieroglifoj de la skribsistemo Kanji. Antaŭa listo perdis 5 elementojn kaj ricevis 196 pliajn. Entute japanaj lernejanoj estos studantaj 2 136 simbolojn. Lasta reformo tia okazis en 1981.[81]
- En Teherano (Irano) rezulte de atencoj pereis la nuklea fizikisto Maĝid Ŝahriari kaj estis vundita ties kolego Ferejdun Abbasi.[82]
- La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu prezentis la novan estron de la sekretservo Mosado — Tamir Pardo.[83]
30-a de novembro
[redakti | redakti fonton]- La rumania prezidanto Traian Basescu deklaris en la intervjuo por la gazeto Romania Libera, ke ene de sekvaj 25 jaroj Moldavio povos eniri lian landon kaj sekve Eŭropan Union. Ankaŭ li diris, ke neniam subskribos la interkonsenton pri landlimo kun Moldavio, ĉar tio «leĝigus la Pakton Ribbentrop-Molotov».[84]
- En la kirgiza parlamento formiĝis la reganta koalicio: tri ĉefaj partioj subskribis respektivan interkonsenton. Omurbek Tekebajev (la partio Ata-Meken) iĝos parlamenta parolanto, Almaz Atambajev (Social-demokrata partio de Kirgizio) — ĉefministro, Omurbek Babanov (Respubliko) — vic-premiero.[85]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ В Афинах почтовая посылка взорвалась в руках у курьера ruse
- ↑ Власти Нагорного Карабаха приняли решение переименовать город Агдам в Акну[rompita ligilo] ruse
- ↑ Обама взял на себя ответственность за провал демократов на выборах ruse
- ↑ В Танзании впервые в парламент избрался альбинос ruse
- ↑ Возле посольства РФ в Афинах произошел взрыв ruse
- ↑ Япония отзовет своего посла из России ruse
- ↑ Россия начала безвозмездные поставки оружия Афганистану ruse
- ↑ В результате серии взрывов в Багдаде погибли 62 человека ruse
- ↑ Suman 18 cuerpos extraídos en fosa clandestina Arkivigite je 2010-11-07 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- ↑ Грузия и Иран упразднили визы ruse
- ↑ Объявлена дата похорон Виктора Черномырдина ruse
- ↑ В Латвии сменилось правительство ruse
- ↑ Рядом с японской военной базой произошли два взрыва ruse
- ↑ Эксперты подтвердили подлинность останков Чаушеску ruse
- ↑ В Индонезии снова произошли землетрясение и извержение вулкана ruse
- ↑ В Греции запретили всю международную почту ruse
- ↑ Ахмадинеджад обвинил Россию в предательстве ruse
- ↑ В тоннеле на границе США и Мексики нашли 200 тонн марихуаны ruse
- ↑ На Кубе потерпел крушение пассажирский самолет ruse
- ↑ Пассажирами разбившегося на Кубе самолета были граждане 11 стран ruse
- ↑ Число российских городов воинской славы достигло тридцати ruse
- ↑ В Германии появилась первая после Холокоста немецкая женщина-раввин ruse
- ↑ Wales loses virtual turf war with Caymans over '.cym' domain name angle
- ↑ В Мексике уничтожен лидер "Картеля Залива" ruse
- ↑ World War Two mass grave of Jews found in Romania Arkivigite je 2010-11-09 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Ошибка на Google Maps привела к вторжению войск Никарагуа в Коста-Рику ruse
- ↑ Количество жертв взрыва в Пакистане достигло 50 человек ruse
- ↑ В результате нового извержения вулкана Мерапи погиб 21 человек ruse
- ↑ Все находившеся на борту упавшего в Пакистане самолета погибли ruse
- ↑ В Польше возвели самую большую статую Иисуса Христа ruse
- ↑ Пираты получили рекордный выкуп за супертанкер ruse
- ↑ В результате извержений вулкана в Индонезии погибли 138 человек ruse
- ↑ В Азербайджане прошли парламентские выборы ruse
- ↑ Бенедикт XVI освятил собор Саграда Фамилия ruse
- ↑ В Мексике бензовозом раздавило пассажирский автобус ruse
- ↑ В Мьянме начались первые за 20 лет парламентские выборы ruse
- ↑ 37,0 37,1 В Таиланд из Мьянмы за сутки проникло около 10 тысяч беженцев ruse
- ↑ Argentina's Massera, top junta figure, dies at 85 Arkivigite je 2010-11-13 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Израиль одобрил строительство 1300 домов Восточном Иерусалиме ruse
- ↑ Президент Гамбии решил стать королем ruse
- ↑ Посол Японии вернулся в Москву ruse
- ↑ Five Anglican bishops join Catholic Church angle
- ↑ Лидер оппозиции Мьянмы освобождена из-под домашнего ареста ruse
- ↑ Талибы попытались взять штурмом аэропорт в Джелалабаде ruse
- ↑ Гаитяне заподозрили миротворцев ООН в распространении холеры ruse
- ↑ На пепелище шанхайской высотки нашли 42 трупа ruse
- ↑ В Польше запретили курение в общественных местах ruse
- ↑ 48,0 48,1 Guinea: state of emergency after post-poll riots angle
- ↑ Обама вручил первую после Вьетнама прижизненную Медаль почета ruse
- ↑ Виктора Бута передали властям США ruse
- ↑ Шестьдесят человек погибли в Дели в результате обрушения дома ruse
- ↑ В Нью-Йорке осужден первый узник Гуантанамо ruse
- ↑ Оппозиция победила на выборах в парламент Островов Кука ruse
- ↑ На Мадагаскаре произошел военный переворот ruse
- ↑ Landslide cuts off Cornwall as storms hit south west Arkivigite je 2010-11-20 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Гаитянская эпидемия холеры достигла Доминиканы ruse
- ↑ 33 чилийки заперлись в шахте в знак протеста ruse
- ↑ Холеру с Гаити обнаружили в США ruse
- ↑ Россия проигнорирует вручение Нобелевской премии мира ruse
- ↑ Rescue team yet to enter West Coast mine angle
- ↑ 61,0 61,1 Оказавшиеся под завалами новозеландские шахтеры объявлены погибшими ruse
- ↑ НАТО и Афганистан договорились о передаче контроля ruse
- ↑ Число жертв давки на фестивале в Пномпене превысило 450 человек ruse
- ↑ Piraten-Prozess beginnt mit Streit um das Alter germane
- ↑ В Хорватии затопило курорт Дубровник ruse
- ↑ Jiji Tsushin. Arkivita el la originalo je 2015-09-28. Alirita 2010-11-25 .
- ↑ Умер создатель стиля индастриал ruse
- ↑ Назван лауреат премии Сервантеса ruse
- ↑ В Португалии началась крупнейшая за 20 лет забастовка ruse
- ↑ В Рио-де-Жанейро ввели танки ruse
- ↑ В Дагестане взорван участок железнодорожного полотна ruse
- ↑ Умер режиссер пятого эпизода "Звездных войн" ruse
- ↑ Скончался актер Лесли Нильсен ruse
- ↑ Выборы в Молдавии признаны состоявшимися ruse
- ↑ Египетская партия власти лишила оппозицию мест в парламенте ruse
- ↑ Number of Haiti dead from cholera rises to 1,721 angle
- ↑ Солдатам бундесвера впервые вручили боевые медали ruse
- ↑ Умерла поэтесса Белла Ахмадулина ruse
- ↑ ЦИК Молдавии огласил окончательные итоги парламентских выборов ruse
- ↑ Приговоренного к казни Тарика Азиза осудили еще на десять лет ruse
- ↑ Japan Adds 29-Stroke Character for `Depression' to Updated List of Kanji angle
- ↑ В Тегеране взорвали машины с физиками-ядерщиками ruse
- ↑ Названо имя нового главы "Моссада" ruse
- ↑ Rusia are o "ostilitate" faţă de România Arkivigite je 2010-12-06 per la retarkivo Wayback Machine rumane
- ↑ В Киргизии сформирована правящая коалиция ruse
|