Ortografio de Esperanto
Aspekto
La alfabeto de Esperanto konsistas el dudek ok literoj:
A | B | C | Ĉ | D | E | F | G | Ĝ | H | Ĥ | I | J | Ĵ | K | L | M | N | O | P | R | S | Ŝ | T | U | Ŭ | V | Z |
a | b | c | ĉ | d | e | f | g | ĝ | h | ĥ | i | j | ĵ | k | l | m | n | o | p | r | s | ŝ | t | u | ŭ | v | z |
La literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ estas specialaj esperantaj signoj. En Esperanto la akcento sur la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ estas kutime nomata ĉapeleto, kaj tiu sur la litero ŭ estas nomata hoko.
Prononco
[redakti | redakti fonton]Ĉiu litero prononciĝas kiel la samforma IPA-simbolo, krom c [ʦ]. En la suba tabelo estas la prononco de la specialaj esperantaj literoj:
Lit. | IPA |
---|---|
ĉ | ʧ |
ĝ | ʤ |
ĥ | χ |
ĵ | ᴣ |
ŝ | ʃ |
ŭ | w |
Ne ekzistas silentaj literoj, ĉiu litero ĉiam havas la saman prononcon en ajna kunteksto kaj la vortakcento ĉiam estas sur la antaŭlasta silabo. La literoj e, o povas esti prononcataj vastaj aŭ malvastaj, sed estas rekomendate prononci ilin mezvastaj.