Příbram
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Mezbohemia regiono. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Příbram (apartigilo).
Příbram | |||
germane Przibram | |||
urbo | |||
Svatá Hora super Příbram kaj preĝejo de sankta Jakobo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Příbram | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Příbram | ||
Administra municipo | Příbram | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Brda montetaro | ||
Konata loko | Svatá Hora | ||
Riveroj | Litavka, Kocába | ||
Situo | Příbram | ||
- alteco | 502 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 41′ 18″ N 14° 00′ 33″ O / 49.68833 °N, 14.00917 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Třemošná | ||
- alteco | 778 m s. m. | ||
Areo | 33,41 km² (3 341 ha) | ||
Loĝantaro | 32 992 (2024) | ||
Denseco | 987,49 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1216 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 261 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020B | ||
NUTS 5 | CZ020B 539911 | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 18 | ||
Bazaj setlejunuoj | 11 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Příbram | |||
Retpaĝo: www.pribram-city.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Příbram (germane Przibram, germane Pribram, en periodo de Protektorato Pibrans) estas urbo en Ĉeĥio en la centra Bohemio, sudokcicente de la ĉefurbo Prago sur la orienta rando de la montetaro Brdy. La urbon trafluas rojo Příbramský potok kaj kaj post la urbo ĝi enfluas rivereton Litavka. Ĝi havas 32 992 loĝantojn (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podlesí (distrikto Příbram), Milín, Narysov, Třebsko, Lazsko, Dubno (distrikto Příbram), Trhové Dušníky, Lhota u Příbramě, Háje (distrikto Příbram), Dubenec (distrikto Příbram), Bohutín (distrikto Příbram), Lešetice kaj Višňová (distrikto Příbram).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la pasinteco tie oni minis plumbon kaj arĝenton, ekde 1948 uranon. Ĝian iaman ministan gloron atestas Minista muzeo Příbram. Origine etnobela rezidejo, en la 14-a jarcento dum regado de Johano de Luksemburgio ĝi estis rangaltigita je urbo, post 1513 je reĝa urbo pro la arĝent-minado. Sur monteto, kiu la urbon duoncirkle ĉirkaŭas, dominas konata pilgrimejo Sankta Monto (Svatá Hora) kun impona baroka klostro. Nekutima estas longa tegmentita ŝtuparego, kiu kunligas la urbon kun la surmontaj konstruaĵoj. Depost 1948 cedanta ekspluatado de arĝenta kaj plumba ercoj anstataŭis 50-jara grandprodukta minado de urania erco por Sovetunio, kiu postlasis oriente de Příbram multoble pli altajn amasojn da ŝutmontoj de ercaj forfalaĵoj ol la antaŭa kelkcentjara minado. La komplekso de minejoj uzis kiel laborfortojn prizonulojn kaj homojn punataj per deviga laboro pro sia opoziciado al la komunisma reĝimo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 9 455 |
1880 | 11 171 |
1890 | 21 081 |
1900 | 21 767 |
1910 | 13 321 |
1921 | 17 703 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 469 |
1950 | 12 267 |
1961 | 25 687 |
1970 | 28 939 |
1980 | 37 854 |
1991 | 36 898 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 35 886 |
2014 | 33 450 |
2016 | 33 058 |
2017 | 32 897 |
2018 | 32 867 |
2019 | 32 642 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 32 503 |
2021 | 31 711 |
2022 | 31 651 |
2023 | 32 743 |
2024 | 32 992 |
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Příbram mortis Josef Hrabák (inĝeniero).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Příbram okazis de la 8-a de novembro ĝis la 11-a de novembro 2013 renkontiĝo de E-mental.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- TTT-ejo de la urbo[rompita ligilo] (en Esperanto)
|