Saltu al enhavo

Philipp Spitta (muziksciencisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Spitta

Johann August Philipp Spitta (n. 27-an de decembro 1841 en Wechold ĉe Hoya, nun Hilgermissen; m. 13-an de aprilo 1894 en Berlino) estis muziksciencisto kaj biografiisto pri Bach. Lia patro estis la teologo kaj poeto Philipp Spitta, lia patrino Johanna Maria Hotzen.

Komence instruita far dominstruistoj, li iris en 1856 al la liceo en Hanovro, du jarojn poste al la gimnazio en Celle, kie li en printempo 1860 faris la abituron. La 20-an de aprilo 1860 li enlistigis sin laŭ deziro de siaj gepatroj kiel studento de teologio ĉe la Georg-August-Universitato en Göttingen, sed sekvis ekde la unua semestro nure prelegojn de la filozofia fakultato. Komence de la somersemestro 1861 li oficiale ŝanĝiĝis al la klasika filozofio.

Jam baldaŭ post sia alveno en Göttingen Spitta komencis ligi privatajn rilatojn, precipe tiajn, kiuj malfermis al li aliron al la muzika vivo en Göttingen. Unu el la plej fruaj interkonatiĝoj estis tiu kun Julius Otto Grimm, per kiu li ankaŭ konatiĝis kun Hermann Sauppe kaj la ginekologiisto Eduard von Siebold el Göttingen, kies filino Agathe von Siebold havis pli proksiman konatecon al Johannes Brahms. Per sia engaĝiĝo kaj faka kompreno de muzikaj demandoj Spitta sekvatempe atingis en Göttingen certan renomon kaj fariĝis en septembro 1861 membro kaj dirigento de la universitata kantasocio "Blaue Sänger" kaj en la sekva tempo li plurfoje koncertis kun tiu sukcese. La postenon de dirigento li finfine fordonis jarfine de 1863, por ke li povu sufiĉe prepari sin por sia ekzameno en 1864; tamen li restis ligita kun la studenta kantsocieto kiel "Alter Herr" ("Maljuna senjoro"; en la germana rangonomo en studentaj korporacioj. Sian studon li finis la 23-an de julio 1864 per tezo pri frazaranĝo ĉe Tacitus ("De Taciti in componendis enuntiatis ratione. Pars prior.").

En aŭgusto 1864 Spitta transloĝiĝis al Reval (Estonio), por eklabori kiel ĉefinstruisto por la greka kaj latina lingvoj ĉe la tiea kavalira kaj katedrala lernejo. Ekde tie li ripetis en letero al Sauppe la jam pli frue esprimitan deziron, fari en Göttingen ankaŭ la hanovran ĉefinstruistan ŝatekzamenon, por - kiel li skribis - "por ĉiukaze atingi sekuran grundon", kio finfine ankaŭ okazis komence de januaro 1885. Ĝis 1867 li restis unue en Reval, sed poste li lasis sin transpostenigi kiel ĉefinstruisto al la gimnazio en Sondershausen.

Memortabulo en Berlin-Tiergarten

Jam en Reval li komencis per abundaj esploroj de vivo kaj verkado de Johann Sebastian Bach, kies rezultojn li prezentis je 1873 en la unua volumo de sia biografio pri Bach. Ĉi tiu altigis "la ĝis nun nekonatan per unu bato al la plej altaj honoroj de la sciencoj" kaj komence kondukis en aprilo 1874 al dungiteco de Spitta kiel ĉefinstruisto de la Nikolai-Lernejo en Lepsiko. Kune kun Heinrich von Herzogenberg, Franz von Holstein kaj Alfred Volkland li tie fondis la lepsikan Bach-Asocion.

En aprilo 1875 Spitta transprenis la postenon de dua permanenta sekretario de la Reĝa Akademio de Artoj je Berlino kaj eklaboris kiel ordinara instruisto por muzikhistorio ĉe la Reĝa-Akademia Altlernejo por Muziko, kies vicdirektoro li fariĝis en 1882. Samtempe li sekvis vokon de la Reĝa Humboldt-Universitato en Berlino kiel eksterordinara profesoro por muzikscienco.

Krom per sia Bach-biografio li precipe famiĝis pro eldono de la kompletaj orgenkomponaĵoj de Dietrich Buxtehude kaj de la verkoj de Heinrich Schütz. Kune kun Friedrich Chrysander kaj Guido Adler li eldonis ekde 1885 la Vierteljahrsschrift für Musikwissenschaft (kvaronjara revuo por muzikscienco), aperanta en Lepsiko. Philipp Spitta nun validas kiel fondinto de la moderna muzikscienco.

En la aĝo de 52 jaroj li mortis kaj trovis lastan ripozejon en honortombo sur la evangela tombejo de la Zwölf-Apostel-Paroko en Berlino. Laŭ li i.a. nomiĝas la Spitta-strato en Berlino-Lichtenberg.

  • Johann Sebastian Bach, Biographie, Leipzig 1873–79, 2 Bände. (anglalingva eldono, Londono 1884)
  • Über J. S. Bach, Leipzig, 1879
  • Ein Lebensbild Robert Schumanns, Leipzig, 1882

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Schilling, Ulrike: Philipp Spitta - Leben und Wirken im Spiegel seiner Briefwechsel, Bärenreiter Hochschulschriften, Kassel 1994

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Philipp Spitta (muziksciencisto) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)