Porte d'Ivry (pariza metrostacio)
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Porte d'Ivry (Tramtransporto en Parizo). |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mairie d'Ivry (pariza metrostacio). |
Porte d'Ivry | |||
---|---|---|---|
Stacio Porte d'Ivry
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 13-a | ||
Geografia situo | 48° 49′ 15″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.82095992412.3704397678375Koordinatoj: 48° 49′ 15″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 3 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 282 199 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 26-a de aprilo 1931 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 26-03 | ||
Metro-linio | |||
Interkonektoj | |||
Tramo-linio | |||
Porte d'Ivry [pɔʁt d‿ivʁi] estas stacio sur linio 7 (sur la branĉo Mairie d'Ivry) de la Metroo de Parizo. Ĝi situas en la 13-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 26-an de aprilo 1931. Ĝi situas en Porte d'Ivry sub Avenuo de la Porte-d'Ivry.
Ĝi konsistigis la sudan finstacion de linio 7 ĝis la 1-a de majo 1946, daton de ekservo de la plilongigo ĝis Mairie d'Ivry.
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]La stacio disponas pri kvar alirejoj inkludantaj tri ŝtuparojn antaŭ n-roj 50 kaj 53 de Avenuo de la Porte-d'Ivry kaj antaŭ n-ro 1 de Avenuo d'Ivry kaj ankaŭ rulŝtuparon rekte elirantan el la kajo en direkto Mairie d'Ivry fronte al n-ro 72 de Bulvardo Masséna.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- Porte d'Ivry
- RATP 27 83
- N31
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Porte d'Ivry estas enir-pordo al Ĉina kvartalo de Parizo, en la 13-a arondismento
- Halle Georges-Carpentier (sporta halo)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de metrostacioj de Parizo
- Linio 7 de la metroo de Parizo
- Porte d'Ivry (Tramtransporto en Parizo)