Provinco Salamanko
Provinco Salamanko | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Salamanko | ||
- koordinatoj | 41° N, 6° U (mapo)40.83-6Koordinatoj: 41° N, 6° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Calvitero [+] | ||
- alteco | 2 425 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | Doŭro [+] | ||
- malalteco | 130 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 12 349 km² (1 234 900 ha) [+] | ||
Areo | 12 349 km² (1 234 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 333 603 [+] (2017) | ||
Denseco | 27,01 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Francisco Javier Iglesias García | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 37 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-SA | ||
Provinco Salamanko | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Salamanca [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Provinco Salamanko (hispane Salamanca) estas provinco de Hispanio, ĉirkaŭ la samnoma urbo, situanta sudokcidente de la aŭtonoma komunumo de Kastilio-Leono. Ĝi estas unu el la naŭ provincoj kiuj kunformas tiun regionon. Ĝi limas norde kun la provinco de Zamoro, nordoriente kun tiu de Valadolido, oriente kun tiu de Avilo, sude kun tiu de Kacereso kaj okcidente kun Portugalio.
La geografia etendo estas de 12 336 km², pro kio ĝi estas la tria provinco de Kastilio-Leono post tiuj de Leono kaj Burgos. La averaĝa altitudo de la provinco estas de 830 m super marnivelo.
La klimato estas de tipo kontinenta, kun sekaj kaj malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La mezaveraĝa temperaturo estas de 3,7 °C en januaro kaj povas malsupreniri sub 0 °C. Somere la mezaveraĝa temperaturo estas de 24,2 °C, kvankam ĝi povas atingi 35 ° aŭ 40 °C.
Aktuale 2009), la provinco enhavas 354 236 loĝantojn, el kiuj 155 740 (44 %) loĝas en la ĉefurbo, Salamanko, situanta ĉe la rivero Tormes.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]Estas 362 municipoj en la provinco, el kiuj pli da duono havas malpli ol 300 loĝantojn (ĝi estas la dua provinco hispana laŭ nombro de municipoj, post Burgos). La municipoj plej loĝataj de la provinco estas, krom la ĉefurbo, Béjar, Ciudad Rodrigo, La Alberca, Santa Marta de Tormes, Peñaranda de Bracamonte, Guijuelo, Alba de Tormes, Vitigudino kaj Villares de la Reina.
Jurisdikciaj teritorioj
[redakti | redakti fonton]- Jurisdikcia partio de Béjar
- Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo
- Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte
- Jurisdikcia teritorio de Salamanko
- Jurisdikcia partio de Vitigudino