Saltu al enhavo

Raŝiduna Kaliflando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raŝiduna Kaliflando
Origina nomo:
arabe اَلْخِلَافَةُ ٱلرَّاشِدَةُ‎
al-Ĥilāfah ar-Rāŝidah
632661

historia lando • Islama ŝtato • plurkontinenta lando
Geografio
Raŝiduna Imperio ĉe sia pinto dum la tria Raŝiduna Kalifo, Utman, en 654, dek jarojn post la morto de Umar
Raŝiduna Imperio ĉe sia pinto dum la tria Raŝiduna Kalifo, Utman, en 654, dek jarojn post la morto de Umar
Ĉefurbo:
Medino (632–656)
Kufa (656–661)
Loĝantaro
araba (regantoj); diversaj (loĝantoj)
Ŝtat-strukturo
islama kalifujo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Omajada kaliflando Omajada kaliflando
Elstaraj historiaj eventoj
kalifo
632–634 Abu Bakr
634–644 Umar ibn al-Ĥattab
644–656 Uthman ibn Affan
656–661 Ali ibn Abi Talib
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La Raŝiduna Kaliflando (arabe الخلافة الراشدة‎, al-Ĥilāfah ar-Rāŝidah, ĉ. 632–661) estas kolektiva termino enhavanta la unuajn kvar kalifojn — nome la "Ĝuste Gvidataj" aŭ Raŝidunaj kalifoj (en araba الخلفاء الراشدون al-Ĥulafā’ ar-Rāŝidūn) — en islama historio kaj estis fondita post la morto de Muhammad en 632 (jaro 11 HJ laŭ la Islama kalendaro). Je ties pinto, la kaliflando kontrolis ampleksegan imperion ĉe Araba Duoninsulo kaj Levantenio, ĝis Kaŭkazo en la nordo, Norda Afriko el Egipto al nuntempa Tunizio okcidente, kaj la Irana Altebenaĵo al Centra Azio en oriento. Ĝi estis la plej granda imperio en la historio laŭ terareo ĝis tiam.

La Kvar Justaj Kalifoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kvar Justaj Kalifoj.

La kvar kalifoj estis tre proksimaj al la profeto kaj estis elektitaj de la islama komunumo, male al la postaj kalifoj umajadoj kaj abasidoj.

  1. Abu Bakr
  2. Umar ibn al-Ĥattab
  3. Uthman ibn Affan
  4. Ali ibn Abi Talib

Kelkaj inkluzivas ankaŭ Hasan ibn Ali kiel la kvina bone gvidita kalifo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]