Rechnitz
Rechnitz · Rohunac · Rohonc | |||||
---|---|---|---|---|---|
la katolika kirko
| |||||
Foira komunumo komunumo de Aŭstrio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||
Fed. lando | Burgenlando | ||||
Distrikto | Distrikto Oberwart | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 7471 | ||||
Aŭtokodo | OW | ||||
Telefonkodo | 03363 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 997 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 18′ N, 16° 26′ O (mapo)47.30694444444416.438333333333Koordinatoj: 47° 18′ N, 16° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 366 m [+] | ||||
Areo | 43,8 km² (4 380 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rechnitz [+] | |||||
Rechnitz [reĥnic], kroate Rohunac, hungare Rohonc, estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2023 en la komunumo vivis 2 997 loĝantoj sur areo de 43,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 68 loĝantoj/km². La loknomo signifas slave orehovica juglanda.
Situo
[redakti | redakti fonton]Rechnitz situas sur malebenaĵo, en valo de rojo Rohonc, laŭ ĉefvojo Szombathely-Friedberg, laŭ la hungara-aŭstra landlimo. Szombathely kaj Kőszeg estas proksime. Iam preteriris fervojo inter Szombathely-Aŭstrio, sed la hungaroj ĉesis la trafikon, en la aŭstra flanko parte estas nostalgia fervojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, baldaŭ romianoj el tiu loko kondukis la akvon al Sabaria. La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis en formo Ruhoncz en 1259. En 1289 aŭstra princo okupis la komunumon, poste en 1291 ĝi rehungariĝis laŭ la paco en Hainburg. La komunumo ekde la 15-a jarcento havis la rangon kampurbo. En 1445-ben Frederiko la 3-a okupis ĝin, sed en 1478 hungara reĝo Matiaso reokupis. La turkoj faris senhoma la urbeton en 1532, poste kroatoj refondis ĝin. Pesto en 1553, incendio en 1644 okazis. En la 16-a j.c. urboparto orienta apartenis al familio Batthyány (batjAni), kiuj konstruis burgokastelon. Estis tie gastoj princo de Transilvanio Gabrielo Bethlen kaj militestro Eugeno Savoyai. La urbeto estis detruita en 1605 fare de Stefano Bocskay, en 1621 fare de Gabrielo Bethlen kaj en 1686 fare de aŭstroj-hungaroj.
En 1910 Rohonc havis 4137 da loĝantoj (3216 aŭstroj, 807 hungaroj). Ĝis 1921 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando en la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Vas/Eisenstadt kaj al la distrikto Kőszeg/Güns. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al la respubliko Aŭstrio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj konstruigis Feran kurtenon, kiu ĉesis en 1989. Tie restis zono de netuŝita arbaro dum 40 jaroj. Ekde 2008 ankaŭ la lima kontrolado ĉesis, la trairado estas tute libera.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Katarino el 1679
- luterana novgotika preĝejo el 1783
- muzeo
- elvidejo ĉe la ŝtatlimo
- lago por feriadi
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Rohonc naskiĝis:
- en la iama Rohonc mortis:
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|