Richárd Weisz
Richárd Weisz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1879 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de decembro 1945 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 3C-10-17 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luktisto |
Richárd Weisz [vejs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Weisz Richárd estis hungara luktisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, cirkisto. Lia familia nomvarianto estis Vértesi [vErteŝi].
Richárd Weisz[1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1879 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de decembro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Richárd Weisz naskiĝis en juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, kie li konatiĝis kun pluraj sportoj (gimnastiko, atletiko, luktado, halterlevado, remado). Post la lernejaj jaroj li estis jaron maristo, poste kafejestro, fine trejnisto kaj arbitraciisto. En 1903 li estis la unua hungara luktista ĉampiono. Li estis hungara luktista ĉampiono sepfoje inter 1903-1909, hungara halterlevista ĉampiono kvarfoje inter 1904-1908, dum li apartenis al la hungara nacia luktista teamo kvarfoje. Li estis olimpiano en Inter-Olimpiko 1906 senrezulte, poste en Hungario en la Somera Olimpiko 1908 kun ora medalo. Pli poste li estis videbla en cirkoj.