Romulo Aŭgustulo
Romulo Aŭgustulo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Romulus Augustus | |||||
Naskiĝo | 461 en Raveno, Okcident-Romia Imperio | ||||
Morto | 511 en Castellum Lucullanum (ankaŭ kromnomata Castel dell'Ovo, "ovokastelo"), luksa vilao de la eksa generalo Lukulo en Napolo, Kampanio, Regno de Ostrogotoj | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Okcident-Romia Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Orestes (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | imperiestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Flavio Romulo Aŭgustulo, en latina Flavius Romulus Augustulus (ĉ. 461–post 476; eble ankoraŭ viva tiom malfrue kiom ĝis 511),[1] konata historie kiel Romulo Aŭgustulo, estis Romia imperiestro kaj uzurpinto kiu regis en la Okcidenta Romia Imperio el 31a de Oktobro 475 ĝis la 4a de Septembro 476. Lia elpostenigo fare de Odoakro tradicie markas la finon de la Romia Imperio en la Okcidento, la fino de Antikva Romo, kaj la komenco de la Mezepoko en Okcidenta Eŭropo.
Kvankam li adoptis la nomon Augustus je sia aliro al povo, li estis pli bone memorita laŭ sia kromnomo Augustulus.[2] La Latina sufikso -ulus estas diminutivo; el tie Augustulus efektive signifas "Malgranda Augustus".[3] Ankaŭ la nomo Romulus estis ŝanĝita moke al Momyllus signife "malgranda katastrofo".[4]
La historia registro enhavas malmultajn detalojn de la vivo de Romulus. Li estis la filo de Orestes, Romiano kiu iam servis kiel sekretario en la kortego de Atilo la Huno antaŭ veni en la servon de Julio Nepo en la jaro 475. Samjare li estis promociita al la rango de magister militum (militestro), sed tiam li estris militistan ribelon kiu devigis Nepon foriri en ekzilon. Kun la ĉefurbo Raveno sub sia kontrolo, Orestes nomumis sian filon, Romulo, al la trono spite la manko de subteno el la orienta kortego en Konstantinopolo. Romulo, tamen, estis ankoraŭ preskaŭ infano, nur estis 13- respektive 14-jara, kaj nur figurkapo anstataŭ sia patro. Post dek monatoj en la povo, dum kiuj lia aŭtoritato kaj legitimeco estis disputitaj trans Italio, Romulo estis devigita abdiki fare de Odoakro, nome ĝermana foederatus oficiro kiu venkis kaj ekzekutis Orestes. Post ekhavi kontrolon de Raveno, Odoakro sendis la iaman imperiestron loĝi en la Castellum Lucullanum (ankaŭ kromnomata Castel dell'Ovo, "ovokastelo"), luksa vilao de la eksa generalo Lukulo en Napolo, Kampanio, post kio li malaperis el la historia registro.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Burns, Thomas, A History of the Ostrogoths, p. 74
- ↑ Antikva literaturo (proksimume ĝis 1850) referencas al li ankaŭ kiel Romulus Momyllus, Momyllus Augustulus, ktp., Momyllus estus korupto de Romulus. Cf. Gibbon, Decline and Fall, 4.36.
- ↑ De Imperatoribus Romanis
- ↑ "805-806 (Nordisk familjebok / Uggleupplagan. 23. Retzius - Ryssland)". runeberg.org (svede). 1916. [1] alirita la 8an de Majo 2018.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bryce, James Bryce. The Holy Roman Empire, Schocken Books, 1961.
- Gibbon, Edward. The History of the Decline and Fall of the Roman Empire, Vol. 3, David Womersley, eld. London; Penguin Books, 1994.
- Heather, Peter. The Fall of the Roman Empire, 2005
- Hollister, C. Warren, Medieval Europe: A Short History. New York; McGraw-Hill, 1995.
- Murdoch, Adrian, The Last Roman: Romulus Augustulus and the Decline of the West, Stroud; Sutton, 2006.
- Norwich, John Julius. Byzantium: A Short History. New York, Vintage, 1997
- Sandberg, Kaj. The So-Called Division of the Roman Empire. Notes On A Persistent Theme in Western Historiography, Arctos 42 (2008), 199-213.
- Ralph, kaj Geoffrey Nathan, "Romulus Augustulus (475–476 A.D.)--Two Views", De Imperatoribus Romanis