Saltu al enhavo

Rus-Turka Milito (1806–1812)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rus-Turka Milito (1806–1812) inter la Rusa Imperio kaj la Otomana Imperio estis unu el la diversaj Rus-Turkaj militoj. Tiu milito ekis en 1805–1806 en la kunteksto de la Napoleonaj Militoj. Estis kampanjoj en 1808–10 kaj en 1811–12.

Dekomence, la Imperiestro Aleksandro la 1-a malemis koncentri grandajn fortojn kontraŭ la Otomana Imperio dum siaj rilatoj kun la Napoleona Francio estis necertaj kaj la ĉefa parto de lia armeo estis okupita luktante kontraŭ Napoleono Bonaparte en Prusio. Amasa Otomana ofensivo celis la Rus-okupitan Bukareston, nome ĉefurbo de Valakio, estis tuje kontrolita ĉe Obilesti fare de nur 4,500 soldatoj komanditaj de Miĥail Miloradoviĉ (2a de Junio, 1807). En Armenio, la 7,000-homa truparo de la grafo Ivan Gudoviĉ detruis la Turkan forton de 20,000 en Arpaĉai (18a de Junio). Dume, la Rusa Imperia Mararmeo estrita de Dmitri Senjavin blokadis la Dardanelojn kaj venkis super la Otomana ŝiparo en la Batalo de Dardaneloj (1807), post kio Selimo la 3-a estis elpostenigita. La Otomana ŝiparo estis detruita la venontan monaton en la Batalo de Atos, tiele establante Rusian hegemonion surmare.

Kampanjoj de 1808–10

[redakti | redakti fonton]

Kampanjoj de 1811–12

[redakti | redakti fonton]