SAT-Kongreso
SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.
Kiel unua kongreso estas konsiderata la kunveno kiun dum la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1921 oni utiligis por krei la asocion. La ceteraj kongresoj estas sendependaj de la ceteraj renkontiĝoj, kvankam oni ofte uzas ilin por kunvenoj de Laboristaj Esperantistaj Asocioj.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Grava perioda okazaĵo en la SAT-vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la laborista Esperanto-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.
En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri Esperanto, li havigis al la Esperantistaro valoran propagandan materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.
Listo de SAT-Kongresoj
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo de SAT pri ĝiaj Kongresoj Arkivigite je 2012-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Pri la lastaj kongresoj de SAT (en la retejo de SAT en Hispanio)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Unue antaŭvidita por Moskvo, sed nuligita pro la invado de Ukrainio fare de Rusio
- ↑ de aliĝintoj en la kongresa retejo[rompita ligilo]
- ↑ Listo de aliĝintoj en la kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-07-31 .
- ↑ 174 laŭ la kongreslibro. Vidu la ĝisdatigitan liston de aliĝintoj ĉe http://satesperanto.org/spip.php?article4231 Arkivigite je 2021-03-01 per la retarkivo Wayback Machine kaj la koncernan artikolon pri la lasta cifero.
- ↑ Listo de aliĝintoj de la SAT-kongreso en Kragujevaco
- ↑ Paŝoj al pli granda tutmondeco (gazetartikolo el la SAT-retejo). Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17 .
- ↑ Listo de aliĝintoj al la SAT-kongreso en Dinano. Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17 .
|