Saŭndersa mevo
Saŭndersa mevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Somera plumaro
Vintra plumaro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Saŭndersa mevo, Larus saundersi, estas malgranda orientazia mevo. Ĝi estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La specio reproduktiĝas en marbordoj de orienta Ĉinio kaj Suda Koreio, kaj disiĝas el tie vintre al marbordoj, estuaroj kaj akvumitaj terkulturejoj de norda Vietnamio, suda Japanio, ambaŭ Koreioj kaj plej sudorienta Siberio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Saŭndersa mevo estas malgranda mevo (de 29 ĝis 32 cm) kun blanka korpo, helgrizaj flugiloj (kun nigroblankaj pintoj) kaj nigra kapo kaj nuko (kun blankaj okulaj duonringoj) nur dum la reprodukta sezono. En vosto estas mallarĝa nigra strio. La kruroj kaj la mallonga beko estas nigraj. Nereproduktuloj havas makulgrizajn kapon kaj nukon.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu specio ne bone naĝas ĉar ili ne havas kompletan reton en piedoj. Ili manĝas en kotejoj aŭ marbordaj lagetoj superflugante krabojn kaj aliajn etajn marbestojn. Vintre ili manĝas ankaŭ fiŝojn kaj vermojn.
Ili reproduktiĝas kolonie en salaj marbordaj marĉoj. Nesto estas surgrunda. Paroj estas monogamaj kaj defendas agreseme la teritorion, kvankam estas maltimida kaj ĉasebla specio. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn.
Loĝantaro estas nur ĉirkaŭ 5,000 birdoj, do estas minacata specio, kvankam en la unua duono de la 20a jarcento estis komuna. Danĝeroj estas ovokolektado, klimataj malfacilaĵoj kaj perdo de medio pro terkulturado kaj petroleksplorado.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Anglalingva ejo pri Saŭndersa mevo[rompita ligilo]