Sariegos
Sariegos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24121 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 413 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 149 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 39′ N, 5° 38′ U (mapo)42.6475-5.6313888888889Koordinatoj: 42° 39′ N, 5° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 864 m [+] | ||
Areo | 36,35 km² (3 635 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sariegos [+] | |||
Sariegos [saRJEgos] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco. Sariegos estas komprenebla etimologie kiel Sar-anoj nome lokanoj el la valo de la rivero Sar en Galegio kiel reloĝantoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Azadinos, Carbajal de la Legua, Pobladura del Bernesga kaj Sariegos, okupas totalan areon de 36,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 170 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, malkiel multaj aliaj loĝlokoj de la provinco, sed fakte akiris 4 000 pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj funkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 12 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Cuadros, Garrafe de Torío, San Andrés del Rabanedo, Villaquilambre, San Andrés del Rabanedo kaj Leono, en teritorio trapasata de la rivero Bernesga.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. La loĝloko tute ŝanĝiĝis en la dua duono de la 20-a jarcento pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe ĉefe funkciado kiel dormurbo, industrio, servoj kaj konstruado kaj kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Rivero Bernesga.
-
Carbajal de la Legua.