Stria kukolkolombo
Stria kukolkolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Stria kukolkolombo (Macropygia unchall) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, suda Ĉinio, nordorienta Barato, Indonezio, Laoso, Malajsio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vietnamio. Ties natura medio estas kaj nordaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj, sed ĉiam densaj arbaroj de kie eliras al pli malfermaj lokoj por nutri sin.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas tre bruna kolombo de longega vosto (38 cm longa kaj el 160 ĝis 180 g peza), pli hela ĉekape kaj pli malhela en dorso kaj brusto kaj eĉ pli malhela en flugilpinto. La tuta bruna plumaro estas strieca per maldikaj malhelaj strietoj, de kie devenas la nomo. La suba ventro estas pli hela, preskaŭ blanka. En krono, nuko kaj ŝultro estas belegaj verdecaj brilegoj. La kruroj estas ruĝaj kaj la beko estas nigra.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La specio faras etajn grupojn. Oni konstruas neston el bastonetoj en malalta arbo, kie la ino demetas ununuran ovon. Ili manĝas surgrunde semojn, fruktojn kaj grejnojn.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Macropygia unchall Arkivigite je 2008-08-29 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 24a Julio 2007.