Sud-Osetio
Respubliko Suda Osetio | |||||
Республикӕ Хуссар Ирыстон | |||||
Flago | Detaloj | ||||
Nacia himno: National Anthem of South Ossetia | |||||
neagnoskita ŝtato lando sen maraliro pridisputata teritorio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Cĥinvalo | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | rusa lingvo, oseta lingvo, kartvela lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | Oseta lingvo, Rusa lingvo, Kartvela lingvo | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | ortodoksaj kristanoj | ||||
Areo | 3 900 km² | ||||
Loĝantaro | 72 000 (2015) | ||||
Horzono | +3 | ||||
Interreta domajno | ru | ||||
Telefona kodo | +7 9971 | ||||
Plej alta punkto | Chanchakhi | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Respubliko | ||||
Ŝtatestro | Anatolij Bibilov | ||||
Ĉefministro | Gennadij Bekojev | ||||
Sendependiĝo | 1992 — De Kartvelio 2008 — Rusio kaj kelkaj neagnoskitaj ŝtatoj (pli frue) | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | rusia rublo (RUB) | ||||
| |||||
Sud-Osetio aŭ Sud-Osetujo (aŭ Respubliko Suda Osetio; osete Республикӕ Хуссар Ирыстон [respublika ĥussar iriston], kartvele სამხრეთ ოსეთის რესპუბლიკა) estas parte agnoskita ŝtato en Kaŭkazio, ne agnoskita de plejmulto de ŝtatoj, oficiale parto de Kartvelio. Iam aŭtonoma provinco de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, post disfalo de Sovetunio ĝi proklamis propran sendependecon la 20-an de septembro 1990. La registaro de kartvelia prezidento Gamsaĥurdia ne akceptis sendependiĝon de Sud-Osetio kaj nuligis ĝian aŭtonomion, kio kaŭzis kruelan militon en la regiono (1990-1992) kun postaj armitaj kunpuŝiĝoj ĉiujare ĝis 2008.
Kvankam dum pli ol 20 jaroj Sud-Osetio estas memregata, ĝia internacia statuso ĝis nun restas neklara. La antaŭa prezidento de Sud-Osetio s-ro Kokojti strebis al internacia agnosko de lia landeto kun la sola celo: reunuigi la sudan parton de Osetio kun ĝia pli granda norda parto ene de Rusia Federacio. En Sud-Osetio oni kredas, ke por tio ekzistas eĉ leĝa bazo: Sud-Osetio ne forlasis Sovetunion, kiam Kartvelio faris tion; laŭ sovetia leĝaro la malgranda respubliko rajtis fari propran decidon pri tio. Tia decido estis farita en 1990 kaj poste konfirmita de du referendumoj en 1992 kaj 2006. Ekde la disfalo de Sovetunio tbilisa registaro neniam kontrolis plejparton de la sud-osetia teritorio. Sud-Osetia flanko ankaŭ insiste nomas la eventojn de 1920-aj, 1990-aj kaj 2008 „genocido kontraŭ la osetoj“, emfazante tion kiel kialon de sia maldeziro reveni en Kartvelion.
La kartvela registaro ĝis 2005 neniel agnoskis Sud-Osetion, nomante ĝin jen Samaĉablo, jen Cĥinvala regiono, sed komence de la jaro 2005 elpaŝis kun propono de vasta aŭtonomio por Sud-Osetio. En Cĥinvalo tiun proponon oni tamen akceptis sen entuziasmo: tieaj loĝantoj ne fidas kartvelian regadon, ĉar jam dufoje (1919 kaj 1991) okazis pro ĝi grandaj problemoj kun pereo de multaj homoj. En 2006 la propono de la vasta aŭtonomio ne estas ripetata; en la oficiala administracia mapo de Kartvelio la iama aŭtonomio plu aspektas kiel tereno disdividita inter la najbaraj distriktoj sen ajna speciala statuso.
La 26-an de aŭgusto 2008 per ukazo de prezidento Rusia Federacio oficiale agnoskis sendependiĝon de Sud-Osetio[1]. Rusio iĝis la unua ŝtato — membro de UN, kiu agnoskis Sud-Osetion kiel memstaran ŝtaton. Laŭ internacia juro la statuso de la respubliko estas kontestata, same kiel tiu de la Kosovo. Pro tio nur malmultaj ŝtatoj (Nikaragvo kaj kelkaj aliaj) aliĝis al la rusia decido aŭ subtenas ĝin oficiale. La 10-an de septembro 2009 venezuela prezidento Hugo Chavez proklamis agnoskon de Sud-Osetio dum sia oficiala vizito en Moskvon.
Jam de 1990-aj jaroj Sud-Osetio multe dependas de Rusio: nelaste pro tio, ke Kartvelio blokis liveron de natura gaso kaj elektro en la okupitan regionon. Interesojn de aŭtoritatoj de Sud-Osetio en Rusio lobias nord-osetiaj politikistoj, kiuj foje faris decidojn subtenajn al la suferinta regiono preter la centra registaro, interalie pri liverado de elektro kaj organizo de poŝta servo.
Historio de la konflikto
[redakti | redakti fonton]1989
[redakti | redakti fonton]10-a de novembro 1989: parlamento ("koncilo de popolaj deputitoj") de Sud-Osetia Aŭtonomia Provinco decidis altigi nivelon de aŭtonomio ĝis "Aŭtonomia Respubliko".
La Supera Soveto de la Kartvelia SSR konsideris tiun decidon kontraŭkonstitucia, post kio trupoj de kartveliaj armitaj fortoj blokis Cĥinvalon. La blokado daŭris 4 monatojn, sed la armita kontraŭstaro tiam ne okazis.
1990
[redakti | redakti fonton]20-a de septembro 1990: Sud-Osetia parlamento proklamis suverenecon de Respubliko Sud-Osetio.
10-a de decembro 1990: la Supera Soveto de Kartvelia SSR decidis nuligi aŭtonomion de osetoj.
11-a de decembro 1990: en Cĥinvalo pereis tri personoj dum interetna konflikto.
1991
[redakti | redakti fonton]Nokte de la 5-a al la 6-a de januaro 1991 al Cĥinvalo venis nacia gvardio de Kartvelio. Post tri semajnoj kartveliaj trupoj devis forlasi la urbon, renkontinte kontraŭstaron de lokanoj.
En la daŭro de la jaro 1991 okazis pliaj armitaj kontraŭstaroj. El Sud-Osetio al Nord-Osetio kaj aliaj rusiaj teritorioj ekfluis rifuĝintoj. Dekoj da osetaj vilaĝoj en kartvelia teritorio ekster Sud-Osetio estis bruligitaj de kartvelaj ekstremistoj, la loĝantoj (ĉ. 30 mil personoj) fuĝis.
1992
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1992 estis subskribita interkonsento inter Rusio kaj Kartvelio, post kiu la bataloj finiĝis. Situacion en la regiono kontrolas kvarflankaj pacgardaj trupoj de Kartvelio, Rusio, Nord-Osetio kaj Sud-Osetio. La konflikto restas grandparte politika, ĉar lokanoj (osetoj kaj kartveloj) jam dum jaroj bone kunlaboras, komercumas kune ktp.
Dum la armita konflikto pereis laŭ diversaj pritaksoj de 2 ĝis 4 mil personoj, inter ili multaj pacaj loĝantoj. Dekmiloj da homoj estis delokitaj (kartveloj de Cĥinvalokaj osetoj de dekoj da osetaj vilaĝoj interne de Kartvelio). Malsimile al Abĥazio, kartveloj plu loĝis en teritorio de Sud-Osetio ĝis 2008: i. a. en multaj vilaĝoj norde de Cĥinvalo, laŭlonge de la vojo Cĥinvalo — Ĝava — Nord-Osetio (Transkaŭkaza magistralo). En 2008 sud-osetiaj kartveloj estis parte evakuitaj, aliaj fuĝis dum la konflikto, kelkaj, speciale en la orientaj distriktoj, daŭre loĝas tie.
2005
[redakti | redakti fonton]Fine de majo situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio akriĝis post kiam en kartvela vilaĝo Tamaraŝeni norde de Cĥinval okazis interpafiĝo kun mortigitaj policanoj de ambaŭ flankoj. La kontraŭstarantoj akuzas pri la okazinto unu la alian.
2006
[redakti | redakti fonton]La 27-an de majo polico de Kartvelio ostaĝigis 42 loĝantojn en diversaj loĝlokoj de Suda Osetio, la ostaĝoj estis translokitaj al urbo Gori. Post pridemando preskaŭ ĉiuj ostaĝoj, etnaj osetoj, estis liberigitaj. Kelkaj el ili poste rakontis, ke demandintoj batis ilin.
En junio Rusio unuafoje dum la tuta historio de la konflikto klare vortigis sian subtenon de Sud-Osetio. Reprezentanto de la rusia ministerio pri eksteraj aferoj diris, ke „tuteco de Kartvelio gravas, sed ankaŭ gravas la rajto de Sud-Osetio je memdecido“.
Septembre de 2006 la interna situacio en Kartvelio akriĝas pro spiona skandalo kaj persekutoj kontraŭ opozicianoj. Tio influas ankaŭ la memdeklaritajn ŝtatojn Abĥazion kaj Sud-Osetion, kies loĝantoj pretigas sin al milito, kiu estas tre ebla, laŭ ilia takso. Militistaj preparoj de Kartvelio kredigas, ke la milito povas komenciĝi ajnmomente.
Oktobre en intervjuo al germana gazeto Vladimir Putin emfazis la tradicie fortikajn kaj amikajn rilatojn inter la kartvela kaj la rusia popoloj, li ankaŭ menciis la grandan kontribuon de kartveloj en disvolviĝo de Rusio. Parolante pri la problemoj de la kaŭkazia regiono, li klarigis: "La osetoj opinias, ke dufoje en la nova historio Osetio estis submetita al etna purigado. En la 1920-aj kaj fine de la 1980-aj jaroj. Ili nomas tion genocido flanke de Kartvelio. Jen tio estas la ĉefa problemo". Li ankaŭ komparis la disdividon de la oseta etno post la disfalo de Sovetunio kun disdivido de Germanio post la Dua mondmilito[2]. Putin eldiris sian pretecon helpi reunuigon de Kartvelio, tamen aldonis, ke politika procezo devas konsideri ankaŭ la deziron de la osetoj mem.
En osetaj retaj forumoj oni akceptis tiun komenton kun entuziasmo. "Finfine oni ekinteresiĝis pri la deziroj de la oseta popolo", - komentis Liza Valijeva, redaktoro de oseta portalo Ossetia.ru Arkivigite je 2008-08-13 per la retarkivo Wayback Machine.
La 12-an de novembro 2006 okazis en Sud-Osetio jam la dua referendumo pri la statuso de la regiono. La unua okazis en januaro de la jaro 1992, kiam (laŭ datumoj de organizantoj) 98% de la loĝantoj voĉdonis por sendependeco de la memproklamita ŝtato, sed la referendumo estis internacie kontraŭleĝa.
Dum la nova referendumo voĉdonantoj respondis al la demando: "Ĉu vi konsentas, ke Respubliko Sud-Osetio konservu sian nunan statuson de sendependa ŝtato kaj estu agnoskita de la internacia medio?" La nuna registaro de la regiono celas agnoskon de sendependiĝo por posta reunuigo de la oseta popolo kadre de Rusia Federacio.
Samtempe kun la referendumo okazis prezidentaj elektoj inter kvar kandidatoj (Eduard Kokojti, Leonil Tibilov, Ilim Puĥajev kaj Oleg Gabodze).
Oficiala Tbiliso jam plurfoje anoncis, ke neniukaze agnoskos la rezultojn de la voĉdonoj.
En la supra ĉambro de rusia parlamento, Konsilio de Federacio, oni opinias, ke Rusio devas agnoski la rezultojn de la referendumo, - tion aŭdigis al ĵurnalisto de Interfaks prezidanto de komitato pri la aferoj de KSŜ Vadim Gustov[3].
Pri la ebleco agnoski sendependecon de Sud-Osetio diris ankaŭ la reprezentanto de venezuela parlamento, Luis Tascon, kiu estis inter la eksterlandaj kontrolantoj de la referendumo.
Milito en aŭgusto 2008
[redakti | redakti fonton]La 8-an de aŭgusto 2008 rusiaj aviadiloj ankaŭ atakis armeajn kaj civilajn objektojn en Kartvelio, interalie milististajn flughavenojn, uzinon por riparado de militistaj aviadiloj, kelkajn militistajn bazojn; la havenon en la urbo Poti, apartamentajn kvartalojn de la urbo Gori ktp. Paralele kaj sekve de la milito, okazis amasa etna purogado de la loka kartvela loĝantaro, miloj da etnaj kartveloj devis fuĝi de siaj domoj kiuj estis prirabitaj kaj detruitaj dum kaj post la milito[4].
La 22-an de aŭgusto, sekve de intertraktado inter Kartvelio kaj Rusio, komence kun perado de la franca prezidento Sarkozy, Rusio retiris siajn trupojn al Rusio kaj Sud-Osetio, postlasante armeajn kontingentojn en diversaj regionoj kaj starigis kelkajn militbazojn kiuj, laŭ la internacia leĝo, estas neleĝaj[mankas fonto].
La aŭgusta milito, laŭ pluraj opinioj, estis misprezentita en multaj landoj, interalie pro la fakto, ke ĝis la fino de la milito en Cĥinvalo laboris nur rusiaj kaj ukrainiaj ĵurnalistoj[5].
En decembro 2008 Eŭropa Unio establis la Internacian komisionon pri enketado de la cirkonstancoj de la milito en Suda Kaŭkazo en aŭgusto 2008 subestre de la svisa diplomato, eks-reprezentanto de UN en Kartvelio Heidi Tagliavini. La komisiono inkluzivis sendependajn militfakulojn.
En sia raporto la komisiono konkludis ke:
- La batalado komenciĝis ekde la grandskala kartvela operaco kontraŭ urbo Cĥinvalo kaj apudaj teritorioj nokte de la 7a al la 8a de aŭgusto 2008, kion anticipis artileria bombardado;
- La komisiono ne povas konsideri sufiĉe pruvita aserton de Kartvelio pri invado de grandaj rusiaj trupoj en Sud-Osetion antaŭ la 8a de aŭgusto;
- Estiĝas demando, ĉu apliko de povo en Sud-Osetio fare de Kartvelio estis justigebla de la vidpunkto de la internacia juro kaj la respondo, laŭ la komisiono, estas nea;
- Sekva demando konsistas en tio, ĉu estis justigebla apliko fare de la kartvela armeo de la povo kontraŭ la rusiaj pacigantoj en la kartvela teritorio (en Sud-Osetio). La respondo denove estas nea;
- Ne dubeblas, ke Rusio havis rajton rebati la atakon kontraŭ siaj pacigantoj per rimedoj proporciaj al la minaco. Do en la unua etapo de la konflikto apliko fare de Rusio de la povo kun la defendoceloj devas esti agnoskita laŭleĝa.
La fina raporto diris, ke la unua respondo de Rusio al la atakoj de la kartvelaj trupoj kontraŭ Cĥinvalo estas justigebla pro defendaj konsideroj, tamen sekvaj agoj de la rusiaj trupoj estis troaj[6].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En Sud-Osetio loĝas 53.532 personoj (laŭ datumoj de 2015 jaro).[7] El ili:
- osetoj — 48.144
- kartveloj — 3966
- rusoj — 610
- armenoj — 378
- ukrainoj — 88
- azeroj — 50
- taĝikoj — 33
- grekoj — 31
- abĥazoj — 12
- kabardoj — 10
- belorusoj — 10
- germanoj — 8
- araboj — 7
- tataroj — 7
- tabasaranoj — 7
- ciganoj — 6
- moldavoj — 5
- lezgioj — 5
- asirianoj — 4
- ĉeĉenoj — 4
- avaroj — 4
- aliaj etnoj de Dagestano — 3
- jakutoj — 3
- karaĉajoj - 3
- adigeoj — 2
- kumikoj - 2
- lakoj - 2
- kirgizoj - 2
- marioj - 2
- poloj - 2
- finnoj - 2
- ĉerkesoj - 2
- turkoj - 2
- udmurtoj - 2
- agulanoj - 1
- judoj - 1
- inguŝoj - 1
- jezidoj - 1
- kirgizoj - 1
- kazaĥoj - 1
- litovoj - 1
- aliaj etnoj - 107
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Указ Президента Российской Федерации от 26.08.2008 № 1261.. Arkivita el la originalo je 2008-09-01. Alirita 2008-08-30 .
- ↑ В.Путин: Историческая аналогия разделения осетин и немцев[rompita ligilo]
- ↑ Interfax: Совфед настаивает на признании итогов референдума в Южной Осетии[rompita ligilo]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-21. Alirita 2008-08-30 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-16. Alirita 2008-08-30 .
- ↑ Independent International Fact-Finding Mission on the Conflict in Georgia: Report (angle). Eŭropa Unio (2009-09). Arkivita el la originalo je 2020-11-11. Alirita 2017-08-13 .
- ↑ http://ugosstat.ru/wp-content/uploads/2017/06/Itogi-perepisi-RYUO.pdf