Svedio en la Vintra Olimpiko 2010
Aspekto
Svedio en la Vintra Olimpiko 2010 | ||||
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero | ||||
Flagtenanto: | Peter Forsberg (malfermo) Marcus Hellner (fermo) | |||
Sportistoj | 106 en 9 fakoj | |||
Medaloj rango: 7 |
Oro 5 |
Arĝento 2 |
Bronzo 4 |
Sume 11 |
La sveda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 106 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la sveda teamo estis Peter Forsberg dum la malferma ceremonio respektive Marcus Hellner dum la ferma. La sportistoj atingis 5 orajn, 2 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon.
Kunordigis la teamon la Sveda Olimpika Komitato.
La kvin orajn medalojn atingis:
- Charlotte Kalla en la virina 10-kilometra konkurso de skikurado,
- Björn Ferry en la vira persekuto de biatlono,
- Marcus Hellner en la vira 30-kilometra konkurso de skikurado,
- Marcus Hellner, Johan Olsson, Daniel Rickardsson kaj Anders Södergren en la teama vira 4-oble 10-kilometra konkurso de skikurado, kaj
- Kajsa Bergström, Anna Le Moine, Cathrine Lindahl, Eva Lund kaj Anette Norberg en la virina turniro de glitŝtonludo.
|
|