Swissminiatur
Aspekto
Swissminiatur | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Svislando | ||||
Situo | Craiova | ||||
- koordinatoj | 45° 57′ 13″ N, 8° 57′ 3″ O (mapo)45.9535138888898.9508472222222Koordinatoj: 45° 57′ 13″ N, 8° 57′ 3″ O; CH1903: 717249 / 90233 (mapo) [+] | ||||
Poŝtkodo | 6815 [+] | ||||
Swissminiatur | |||||
Vikimedia Komunejo: Swissminiatur [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Swissminiatur estas miniaturparko en Melide en kantono Tiĉino, kiu montras maketojn de konstruaĵoj kaj pejzaĝoj de Svislando. Ĝi estis inaŭgurita en 1959. Swissminiatur sur arealo de 14 000 m² prezentas pli ol 120 detalajn maketojn de patriciaj domoj, preĝejoj, burgoj, monumentoj kaj aliaj interesaĵoj de Svisio laŭ proporcio 1:25. Tra la ekspoziciejo veturas 18 makettrajnoj (sur relaro 3,5 km longa), telferoj kaj ŝipoj, tiel la parko estas alloga ankaŭ por amikoj de makettrajnoj.
La parko situas 5 km de Lugano ĉe la digo de Melide, proksime de la Gotarda vojo kaj de aŭtoŝoseo A2. Ĝi estas vizitebla de marto ĝis novembro kaj disponas pri infanludejo, memserva restoracio kaj suvenirvendejo.
-
Neuhaus en Zofingo
-
Bundeshaus en Berno
-
Bergkirchli en Arosa
-
Monte San Salvatore – Originalo kaj maketo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de SWISSMINIATUR
- Fotoj el Swissminiatur 1 Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj el Swissminiatur 2 Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine