Tago de instruisto
Aspekto
Tago de instruisto estas la festo, festata en diversaj landoj kun la celo altiri ĉies atenton al la profesio de instruisto kaj al edukado entute. Ofte dum la festo okazas omaĝoj al instruistoj; depende de la kutimoj de diversaj landoj (aŭ eĉ – de apartaj lernejoj) en tiu tago la lecionoj povas okazi kiel kutime, okazi laŭ mallongigita programo aŭ eĉ tute ne okazi. Ne malofte tiu ĉi festo estas festata pli pompe kaj solene, ol la Internacia tago de instruistoj (kiu laŭ la sistemo de la internaciaj tagoj de UNo estas festata la 5-an de oktobro).
Tago de instruisto en diversaj landoj
[redakti | redakti fonton]Lando | Nacia nomo | Dato | Notoj |
---|---|---|---|
Argentino | Dia del Maestro | 11-a de septembro | Mortodato de Domingo Faustino Sarmiento |
Barato | (en la hindia lingvo: शिक्षक दिवस ŝikŝak divas) |
5-a de septembro | La naskiĝtago de la dua prezidento de Barato, Sarvepalli Radhakrishnan. La lecionoj kutime ne okazas, aŭ ilin organizas la lernantoj mem (la pli aĝaj instruas la malpli aĝajn). |
Brazilo | Dia do Professor | 15-a de oktobro | Festata ekde 1963 laŭ la tago de proklamo de la dekreto, kiu reguligis la sistemon de la bazlerneja edukado en Brazilo |
Ĉilio | Día del Profesor | 16-a de oktobro | En la jaro 1975 oni elektis kiel festodaton la 10an de decembro (ĉar tiutage en la jaro 1945 la ĉilia poeto Gabriela Mistral ricevis la Nobelpremion. Tamen en la jaro 1977 la dato estis ŝanĝita al la aktuala dato, ĉar tiutage estis fondita la Kolegio de Profesoroj de Ĉilio. |
Ĉinio | 教师节 | 10-a de septembro | Kutime okazas gratulado de instruistoj fare de la lernantoj; ekzemple, oni donacas gratul-kartojn kaj florojn. |
Ĉeĥio | Den učitelů | 28-a de marto | okaze de naskiĝdatreveno de Johano Amoso Komenio |
Filipinoj | Teachers' Day | 5-a de oktobro | |
GDR (iama ŝtato) | Tag des Lehrers | 12-a de junio | |
Honkongo | 10-a de septembro | ||
Hungario | Pedagógusok napja | Unua dimanĉo de junio | |
Indonezio | Hari Guru | 25-a de novembro | |
Irano | 2-a de majo (12-a de Ordibehesht laŭ la Irana kalendaro) | ||
Malajzio | Hari Guru | 16-a de majo | |
Meksiko | Día del Maestro | 15-a de majo | |
Mongolio | Багш нарийн баярын өдөр | La unua semajnfino de februaro | |
Pakistano | 5-a de oktobro | ||
Peruo | Día del Maestro | 6-a de julio | Festata ekde 1953 laŭ la dato de fondo de la unua normala lernejo fare de José de San Martín en 1822. |
Pollando | Dzień Nauczyciela | 14-a de oktobro | |
Rusio | День учителя | 5-a de oktobro | Inter 1965 kaj 1994 ĝi estis festata la unuan dimanĉon de oktobro. La dato estis ŝanĝita en 1994 por laŭi la daton de la Internacia tago de instruistoj. |
Singapuro | 1-a de septembro | Estas oficiala nelabora tago. | |
Slovakio | Deň učiteľov | 28-a de marto | okaze de naskiĝdatreveno de Johano Amoso Komenio |
Tajlando | วันครู | 16-a de januaro | Festata ekde 1957. |
Turkio | Öğretmenler Günü | 24-a de novembro | |
Ukrainio | День працівників освіти | La unua dimanĉo de oktobro | |
Usono | Teacher Day | Mardo en la unua plena semajno de majo | |
Vjetnamio | Ngày nhà giáo Việt Nam | 20-a de novembro | Festata ekde 1958. |
En aliaj landoj
[redakti | redakti fonton]En multaj arabaj landoj (ekz., Omano, Sirio, Egiptio, Kataro ktp.) la Tago de instruisto estas festata la 28-an de februaro.