Tamo
Tamo estas cilindra, malofte ankaŭ ventreca tamburo, kiu sur la supra faco estas tegita per felo. Ĝi estas fiksa ero de frapinstrumentaro kaj povas ankaŭ aparteni al instrumentaro de marŝbandoj.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]La kaldrono plej ofte konsistas el ligno, malofte ankaŭ el plasto, pli malofte el metalo aŭ aliaj materialoj. Je produktaĵoj el ligno oni kunmetas plurajn tavolojn. Pli maldikaj kaldronoj, ekzemple kvartavolaj, ricevas fortigoringojn. Multaj lignospecoj estas uzataj. En la 1960-aj jaroj estis disvastiĝintaj kaldronoj el fagoligno. Ankaŭ tropikajn lignoj oni uzis, ekzemple je la altpreza serio Signature de Sonor. Unu el la nuntempe plej popularaj lignoj, kiujn oni uzas je la konstruado de tamoj, estas acero, kiu prezentas varman, ekvilibran kaj resonriĉan sonon, kiu estas bonege prilaborebla, kaj de kiu ekzistas abundaj trovejoj aparte en Nordameriko.
Felotegaĵo
[redakti | redakti fonton]La tamburfeloj estas surstreĉataj per streĉringoj el metalo, pli malofte el ligno, kaj estas – ene de certaj limoj – laŭtone agordeblaj kaj laŭ streĉogrado adapteblaj al la preferata muzikstilo. La tipa sono de tamo estas priskribebla kiel meztone akcentita. Ĝis en la 1940-aj jaroj estis vasta kutimo alnajli la resonancfelojn – tiutempe naturfeloj – al la respektiva kaldrono. Pro tio tiuj ĉi ne estis agordeblaj.
Tamospecoj
[redakti | redakti fonton]Frapinstrumentaro havas depende de la muzika stilo kaj la imagoj de la instrumentisto laŭplaĉan nombron da tamoj. En nuna normkonstruo plejparte estas tri tamoj de malsamaj mezuroj kaj versioj.
Je frapinstrumentaro oni distingas:
- pendotamoj, kiujn oni muntas per tenilo aŭ ĉe tamartikon sur la bastamburo aŭ ĉe apartan tamostarigilon. Ekde la 1990-aj jaroj fariĝis moderne, munti ĉi tiujn tamojn iomete libere svingantaj per sistemoj plejparte muntitaj je la streĉringoj. Tio celis eviti boraĵojn en la kaldronojn kaj malhelpi plejeble multajn kontaktojn inter la diversaj materialoj (ligno, metalo).
- Kiel starigilo-tamoj oni komprenas pendotamojn, kiu aŭ firme aŭ libere svingantaj estas fiksitaj je starigilo, kiu anstataŭas tamotenilojn, cimbalstarigilojn kaj aliajn ekipaĵojn. Tiu havas je grandaj instrumentaroj unuaflanke la avantaĝon de spacoŝparado, aliaflanke ĝi evitas je la muntado kaj malmuntado la neceson de novagordado pro la fiksaj pozicioj de la eroj. Krom tio oni povas ŝpari, aparte je grandaj frapinstrumentaroj, konsiderindan pezon je transportoj. Ekzemple je starigilo troviĝas ankaŭ cimbalteniloj, je kiuj oni povas munti la cimbalojn.
- koncertotamoj, kiuj ne havas resonancfelojn.
- Starotamoj, kiuj staras sur piedoj, kiuj estas alto-agordeblaj – vidu foton.
- Krom tio ekzistas rototamoj. Tiuj ne havas kaldronojn, kaj oni agordas ilin per la framo, kun kiu ili estas ligitaj kaj fiksitaj.
La industriaj mezuroj por pendotamoj troviĝas inter 6 kaj 16 coloj, por starotamoj inter 14 kaj 18 coloj diametre. Ekzistas diversaj diferencoj je la profundomezurado.