Teodoro de Bry
Teodoro de Bry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1528 en Lieĝo, Princepiskopujo Lieĝo |
Morto | 27-an de marto 1598 (70-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno, Sankta Romia Imperio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Princepiskopujo Lieĝo |
Familio | |
Patro | Thiry de Bry (en) |
Infanoj | Johann Theodor de Bry, Johann Israel de Bry (en) |
Okupo | |
Okupo | tipografo kuprogravuristo metalmetiisto oraĵisto eldonisto gravuristo librovendisto |
Teodoro DE BRY (naskiĝis en 1528 en Lieĝo; mortis la 27-an de marto 1598 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio) estis desegnisto, gravuristo kaj eldonisto. Li famiĝis pro siaj priskriboj ilustritaj de la unuaj eŭropaj ekspedicioj en Ameriko, kiujn li publikigis en Frankfurto en la kolektaĵo nomata grandaj vojaĝoj.
Lia unua instruisto estis verŝajne lia patro, la juvelisto Tiri de Bry, la juna. Kial li forlasis Lieĝon por Strasburgo? Ŝajnas ke oni akuzis lin pri herezo kaj ekzilis lin post malposedigo de liaj havaĵoj. Oni supozas, ke li jam estis en Strasburgo en la jaro 1560. Strasburgo estis tiam riĉa protestanta urbo, kiu gajnis artan famon, pro akcepto de multaj personoj, inter ili juvelistoj kaj gravuristoj, fuĝintaj persekutojn. Teodoro fondis tie hejmon kaj edziĝis al Catherine Esslinger.
Li loĝis en Londono inter 1587 kaj 1588, antaŭ ol translokiĝi al Frankfurto. Li mortis tie en 1598, 70-jaraĝa.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Li estas konata, kiel ankaŭ lia filo Johano Teodoro Debry (1561-1623), pro pluraj publikaĵoj , ĉefe la kolektaĵo de grandaj kaj malgrandaj vojaĝoj titolita Peregrinationes in Indiam orientalem et Indiam occidentalem, Frankfurto ĉe Majno, 1590-1634, in-fol., kun ilustraĵoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Teodoro de Bry: portreto, biografio, verkoj.
- Artaj kolektoj de la universitato de Lieĝo Arkivigite je 2007-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- La lieĝa renesanco kaj la batalo kontraŭ la reformo Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Teodoro de Bry kaj liaj « grandaj vojaĝoj » ilustritaj Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Enhavo de la «grandaj vojaĝoj», de Teodoro de Bry. Eldonoj en la latina kaj la germana
- La «Grandaj vojaĝoj» de Teodoro de Bry. Unuaj ekspedicioj al la nova mondo. Arkivigite je 2009-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- La kolonio de Roanoke en «Virginio» laŭ la «Grandaj vojaĝoj» de Teodoro de Bry Arkivigite je 2009-05-03 per la retarkivo Wayback Machine.
- Gravuroj de Teodoro de Bry Arkivigite je 2007-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Akvareloj kaj gravuroj de Teodoro de Bry