Teofano (Essen)
Aspekto
Teofano de Essen | ||
---|---|---|
abatino de Essen | ||
La fondintobildo de la Teofana Evangeliaro: Abatino Teofano metas la evangeliaron al la piedoj de Maria
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | proksimume 997 | |
Morto | 5-an de marto 1058 en Essen | |
Familio | ||
Patro | Ezzo, palatina grafo de Lotaringo vd | |
Patrino | Matilda de Lotaringo vd | |
Gefratoj | Richeza de Lotaringo, Ida de Sankta Maria en la Kapitolo, Liudolf de Lotaringo, Otto la 2-a de Ŝvabio kaj Herman la 2-a de Kolonjo vd | |
Profesio | ||
Okupo | abatino vd | |
Abatino de Essen | ||
Dum | 1039-1058 | |
Antaŭulo | Sofia, ŝia onklino | |
Sekvanto | Svanhilda | |
Abatino de la abatinejo Duseldorfo-Gerresheim | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Teofano (naskiĝis proksimume 997; mortis la 5-an de marto 1058 en Essen) estis ekde 1039 ĝis sia morto abatino de la abatinejo Essen kaj ankaŭ abatino de Abatinejo Gerresheim. Ŝi validas post Matilda la 2-a kiel plej grava abatino de la historio de Essen. Teofano aldonis al la trezoro de la abatinejo Essen plurajn gravajn artverkojn, igis pligrandigi la abatopreĝejon de Essen favorigis la evoluon de la monaĥeja kolonio al la urbo Essen per la foirprivilegio, kiun ŝi ricevis de imperiestro Henriko la 3-a.