Tesalo de Kos
Θεσσαλός Κωσσ (435 a. K. - 351 a. K.) | ||
---|---|---|
"Pri la popularaj malsanoj", verko de Hipokrato, eldonita de Johannes Freind, kaj publikigita en 1717. Ĉe la preparado de kelkaj skribaĵoj de Hipokrato, post lia morto, Tesalo propravole faris kelkajn aldonojn.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 435 a. K. en Grekio | |
Morto | 351 a. K. en Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Familio | ||
Patro | Hipokrato vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tesalo de Kos estis greka kuracisto, filo de Hipokrato, la patro de la Medicino, frato de Drakono la 1-a (430 a. K. - 348 a. K.) kaj patro de Gorgjo, Hipokrato la 3-a, kaj Drako la 2-a.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li vivis kelkatempe en la kortego de Arkelao, Reĝo de Makedonio (437 a. K. - 399 a. K.). Li estis unu el la fondintoj de la sekto de la Dogmismuloj kaj plurfoje estis laŭdita de Klaŭdo Galeno kiu nomas lin la plej eminenta filo de Hipokrato. Tamen, oni scias ke, ĉe la preparado de kelkaj skribaĵoj de Hipokrato post lia morto, li propravole faris kelkajn aldonojn, kiuj kelkfoje ne estis tiel indaj je tiaj omaĝoj. La nomo de Tesalo estas plurfoje menciita en la manuskriptoj de Galeno, sed ĉefe rilate al la aŭtoreco de la verko "De Morbis Popularibus".[1]
Li ankaŭ, laŭsupoze de kelkaj el la maljunaj verkistoj, estis la verkinto de pluraj el la verkoj kiuj formas parton de la Hipokrata kolekto, kiun li eble kompilis el notoj forlasitaj fare de lia patro.
Unu el la falsaj leteroj atribuitaj al Hipokrato estas adresita al Tesalo, kaj ekzistas oratoraĵo, "Presbeutikos", supozeble parolita de Tesalo al la atenanoj, en kiu li petegas ilin ne daŭrigi la militon kontraŭ Cos, sia naskiĝlando, sed tio ankaŭ estas sendube falsa. Estas surskribo de Tesalo en la Greka Antologio. Lia nomo okazas en multaj eltiraĵoj en la skribaĵoj de Galeno sed ĉefe en referenco al la aŭtoreco de la malsamaj libroj "De Morbis Popularibus".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Polibo de Kos (435 a. K. - 370 a. K.) greka kuracisto kaj bofilo de Hipokrato
- Praksagoro de Kos (340 a. K. - 280 a. K.)
- Scribonius Largus (11 a. K. - 54 AD)
- Sorano de Efezo (98-138)
- Johann Tzetzes (1110-1180)
- Franciscus Valesius (1524-1592) hispana kuracisto kaj filologo
- Anutius Foësius (1528-1595) franca humanisto, helenisto kaj filologo
- Heinrich Meibom (1555-1625) germana historiisto, filologo kaj poeto
- Émile Littré (1801-1881) franca kuracisto, leksikografo, filozofo kaj politikisto