The Draughtsman's Contract
The Draughtsman's Contract | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Draughtsman’s Contract |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1982, 30 mar. 1984, 15 feb. 1984 |
Ĝenro | komedia filmo, mistera filmo, drama filmo |
Kameraado | Curtis Clark |
Reĝisoro(j) | Peter Greenaway |
Produktisto(j) | David Payne |
Scenaro | Peter Greenaway |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | Michael Nyman |
Rolantoj | Anthony Higgins • Janet Suzman • Anne-Louise Lambert • Hugh Fraser • Lynda La Plante • David Gant • David Meyer • Anthony Meyer • Nicholas Amer • Suzan Crowley • Michael Feast • Michael Carter • Vivienne Chandler • Dave Hill |
Produktinta firmao | British Film Institute Channel 4 |
IMDb | |
The Draughtsman's Contract (La kontrakto de la desegnisto) estas brita historia komedi-drama filmo de 1982 verkita kaj reĝisorita de Peter Greenaway – kiel lia unua konvencia longa filmo (post la longa mok-dokumenta filmo The Falls). Origine produktorita por Channel 4, la filmo estas formo de murdomistero, kun agado okazanta en rura Wiltshire, Anglio, en 1694 (dum la kunregado de Vilhelmo la 3-a kaj Maria la 2-a. La historian etoson tre taŭge montras la muziko de Michael Nyman, kiu prunteprenas amplekse el Henry Purcell, kaj la etenda kaj prilaborita kostumdesegnado (kiu, por pliigi la efikon, iom troigas tiujn de la epoko). La filmado okazis surloke en domego kaj ĝardenoj de Groombridge Place, proksime al Tunbridge Wells, Kent, Anglio. La filmo ricevis la Grandan Premion de la Belga Asocio de Kinkritikistoj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Temas pri la historio de Mr. Neville dum la somero 1694. Kiel tre bonkvalita desegnisto krom grandambicia, li iam vizitas la hejmon, kaj ties grandajn propraĵojn de Mr. Herbert de Compton Anstey en Wiltshire, cele al atingo de dungo por la realigo de dek du desegnoj. Post dekomencaj nefidoj kaj malpretecoj, pro sia tro kuraĝa laŭdmaniero, kion superas nur lia nekredebla artotalento, Mr. Neville ricevas finfine dungon, ne de Mr. Herbert, sed de lia edzino. Oni subskribas la kontrakton kaj preskaŭ samtempe, Mr. Neville konvinkas Mrs. Herbert pluiri antaŭen kaj tiel ĝui ankaŭ plej intiman gastigemon, kio rezultos en enhejma intrigo en kiu li vidiĝos enkotigita, kaj eĉ suspektinda pri serio de okazaĵoj kiu kondukos lin al fino.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Anthony Higgins kiel R. Neville
- Janet Suzman kiel Virginia Herbert
- Dave Hill kiel Mr Herbert
- Anne-Louise Lambert kiel Sarah Talmann
- Hugh Fraser kiel Mr Talmann
- Neil Cunningham kiel Thomas Noyes
- David Meyer kiel frato Poulenc
- Tony Meyer kiel frato Poulenc
- Nicholas Amer kiel Parkes
- Suzan Crowley kiel Mrs Pierpont
- Lynda La Plante kiel Mrs Clement
- Michael Feast kiel the Statue
- David Gant kiel Seymour
- Alastair Cumming kiel Philip
- Steve Ubels kiel Hoyten