La urboThun estas komunumo de la svisakantonoBerno. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Ekde la 1-a de januaro ĝi apartenas al la administra distrikto Thun al kiu la malnova distrikto estis integrita, kaj estas ties ĉefurbo. Ĝi troviĝas ĉe la nord-okcidenta fino de la samnoma Lago de Thun. La urbo havis je la 31-an de decembro 2007 42'319 loĝantojn.
Thun troviĝas sur la trajnlino de la Bern-Lötschberg-Simplon-fervojo, kiu ligas Milanon kun Berno. Per la nova en decembro 2007 malfermita Baza tunelo de Lötschberg Thun nun tempe alproksimiĝis al la Kantono Valezo kaj Italio. Per la aŭtoŝoseo A6 Thun estas ankaŭ strate bone ligita kun Berno.
Ek de 2003 en Thun ĉiu-jare okazas la Lago-ludoj, temas pri muzikfestivalo sub libera ĉielo. La urbo estas ankaŭ sporte aktiva, kaj la loka piedpilk-klubo en 2005 sukcesis kvalifikiĝi por la Eŭropa Ligo de Ĉampionoj.