Tornyiszentmiklós
Tornyiszentmiklós | ||
Vilaĝo | ||
|
||
Lando | Hungario | |
---|---|---|
Regiono | Okcidenta Transdanubio | |
Departemento | Zala | |
Subregiono | Lenti | |
Areo | 19 km² (1 900 ha) | |
Loĝantaro | 690 | |
Unua mencio | 1381 | |
Poŝtkodo | 8877 | |
Telefona antaŭkodo | 92 | |
Vikimedia Komunejo: Tornyiszentmiklós | ||
Retpaĝo: www | ||
Tornyiszentmiklós [TORnjisentmikloŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. La loknomo de la vilaĝo rilatas al sankta Nikolao.
Situo
[redakti | redakti fonton]Tornyiszentmiklós situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo M70 preteriras, laŭ la slovena landlimo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1381 en formo Tornyzenthmyklos. En la komunumo longe funkciis juĝejo. Inter 1918 kaj 1920 la serboj okupis la regionon. En 1920 la vilaĝo trovis sin laŭ la nova ŝtatlimo. Inter la mondomilitoj Tornyiszentmiklós aranĝis tutlandajn foirojn. Inter 1992 kaj 2007 apude limpasejo funkciis al Slovenio, poste ambaŭ landoj apartenis al interna zono de Schengen, la trairado estas jam senkontrola. En Tornyiszentmiklós migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka romkatolika Kirko Sankta Nikolao (Tornyiszentmiklós) de 1774
- muzeeto
- ĉaskastelo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Kerkaszentmiklós (nun apartenaĵo de Tornyiszentmiklós) naskiĝis episkopo István Konkoly.