Tradukado (vivscienco)
Aspekto
Tradukado estas procezo en kiu ribosomo kreas proteinojn laŭ ĉifro en mesaĝa RNA (mRNA). Tio okazas post transskribado, en kiu mRNA estas kreita de DNA. Kune, transskribado kaj tradukado estas genesprimo.
En tradukado, ribosomo ligas mRNA-on, kaj deĉifras ĝia sinsekvon de nukleotidoj por krei novan sinsekvon de amin-acidoj; tiu aminacida ĉeno poste faldiĝos por fariĝi proteino. La informo en mRNA konsistas el triopoj de nukleotidoj nomata kodonoj, kaj ĉiu kodono rilatas al tipo de tRNA kiu portas specifan aminacidon. En ribosomo, ĉiu kodono de mRNA ligiĝas kun kongrua tRNA, kaj la portata aminacido estas aldonita al la ĉeno de aminacidoj.