Saltu al enhavo

UK 1949

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1949
Loko Bournemouth,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ekde 6-a de aŭgusto 1949
Ĝis 13-a de aŭgusto 1949
← Antaŭa Sekva →
vdr
Komuna foto

La 34-a UK 1949 okazis en Bournemouth (Britio)[1]. Ĝi havis 1534 aliĝintajn partoprenantojn.

Antaŭ-kongreso okazis inter la 3-a kaj 5-a de aŭgusto en Londono[2]. Por la transporto inter la du urboj estis speciala trajno.

Prezidanto de LKK kaj vicprezidanto de UK estis Chambers, prezidanto de la kongreso oni elektis William Alfred Gething, prezidanto de BEA. La Somera Universitato okazis sub prezido de William Edward Collinson.

Pro la universala kongreso en Bournemouth tiujare ne okazis brita kongreso de Esperanto; se ĝi estus okazinta, ĝia numero hazarde estus same 34. La 34-a Brita Kongreso de Esperanto do okazis la sekvan jaron en Ipswich[3].

  1. Artikolo el La Brita Esperantisto
  2. L. Courtinat, Historio de Esperanto, 1934–1960, vol. 3, p. 1061–1063
  3. Listo de Biblioteko Butler